💾 Archived View for dimension.sh › ~arcus › gemlogo › 20240801.gmi captured on 2024-12-17 at 10:31:02. Gemini links have been rewritten to link to archived content

View Raw

More Information

⬅️ Previous capture (2024-08-18)

-=-=-=-=-=-=-

Videludoj

2024/08/01 12:03

Mi volas verki ĉi tie plu, sed, ekde la lastan fojon mi verkis, multaj aferoj okazis. Mi provis verki pri tro multe kaj fine ne finfari ĝin. Do, mi provis verki hodaŭ per temo.

Runescape

La ludmaniero estas tre simpla, oni ĉefe klakas aĵojn. Do, ĝi estas la perfekta ludo por ludi kiam oni vidas aŭ aŭskultas. Mi vidas japanajn staciojn de televido kiam mi ludas ĝin.

Fallout 76

Mi ne estis certa ke mi ŝatus ĝin aŭ ne. Kiam ĝi novas, multaj da homoj malŝatis ĝin, ĉar ĝi ne funkciis bone kaj la ludmondo ne havis multajn rolulojn. Mia kara rekomendis ĝin, do, mi provis ĝin.

La ludmondo mirinde belas, mi ŝatas esplori ĝin. Multaj roluloj estas ĉarma robotoj. La intrigo ne interesas min multe, do mi ĉefe esploras, koletas aĵon, kaj parolas kun robotojn. Mia plej ŝatataj roluloj estas Mr. Fluffy, la urbestro de Grafton, kaj Bessie.

Mi ŝatas ĝin, tamen...

The Big Catch: Tacklebox

Ludu ĝin. Ĝi estas tridimensia platformludo, inspirita de malnovaj platformludoj. Ĝi tro malfacilas por spertaĵo, tamen, ĉi tiu ludo estos bonege.

Collective Unconcious

Bela esplorludo. Superreala kaj horora atmosfero. Se vi ŝatas Yume Nikki, bonvolu ludi ĝin.

Rain World

Mirindbonega ludo. Mirigega atmosfero. Oni estas malgranda besto, vivante en industria mondo. Ne legu gvidilojn pri ĝi. La ludo atendas ke oni scias malpli ol la ludsistemo. Oni lernas pri la ludsistemo malrapide, per eraroj kaj esplori. Unu el la plej bonaj ludoj mi ludis.