💾 Archived View for nuclear.diy.net.pl › gemi › espo › neutral.gmi captured on 2024-09-29 at 00:26:41. Gemini links have been rewritten to link to archived content
⬅️ Previous capture (2023-04-26)
-=-=-=-=-=-=-
[11/08/2022]
mia reveno al Esperantujo ne estis simpla, unuopa decido. tio ĉi estis certa proceso, kiu fakte daŭras ĝis nun. pasis multe da jaroj ekde kiam mi estis aktiva, precipe en politikaj kunlaboroj kadre de liberecana kaj (neaŭtoritata) maldekstrema E-medio. krome, mi perdis multe da amikecoj kaj mi devas nuntempe refreŝi kontaktojn kadre de la movado.
mia aktiveco neniam bazis sur "klasike" komprenata esperanta neŭtraleco; mia difino de neŭtraleco de la lingvo rilatas nur al aferoj ligitaj kun komunikado sen nacia ilo (kiel ekz. oni vidas la anglan, kiel "internacia lingvo"); Esperanto estas neŭtrala ilo por fruktudona komunikado, sed samtempe ĝi estas por mi la ilo por la politika - pli precize: anarkiista - agado.
kial mi skribas pri tio? ĉar tute strange (laŭ mia opinio) komprenata neŭtraleco nuntempe regas en multe da retlokoj de esperantistoj (precipe en Telegramo); "nuntempe" signifas post la komenco de fimilito de Putlero. ĉefa elemento de ĉi tiu "neŭtraleco" estas certa filozofio de "fermitaj okuloj".
ĉesu paroli pri la milito! tio ĉi ne estas loko por politiko!
ni estas neŭtralaj, ni ne diskutas ĉi tie pri la milito, niaj vidpunktoj estu privataj, ne tuŝu la temon de la milito!
tiom ofte mi renkontiĝis kun similaj opinioj lasttempe! kio konkrete indignas min? manko de sentemo, la plej elementa. multe da esperantistoj opinias, ke se ili ne parolos pri la milito, la atmosfero en certa interreta loko estos "pli freŝa", sen malfacilaj demandoj kaj respopndoj. feliĉe, ankaŭ certaj el ili tutnormale kaptas la temon kaj senprobleme diskutas pri rusa agresio - sed plejparte en privataj diskutoj...
ni devas diri al si mem unu fakton: la milito de Putlero en Ukrainio estas imperiisma milito. tio ĉi estas plej elementa afero. ankaŭ multe da faktoj kaj agadoj de Kremlo montras al ni, ke tio ĉi estas fakte poststalina imperiismo (kompreneble kun iloj, kiuj respondas al nunaj tempoj, kadre de ekonomiaj kaj soci-politikaj kondiĉoj en Rusio kaj tutmonde).
ĉi tiu afero estas klara por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri rusa historio, pri historio de de carismo kaj komunistaj tempoj (precipe pri periodo de leninismo kaj stalinismo) ĝis 2000-aj jaroj, kiam en Sankt-Petersburgo kaj poste en Moskvo komencis regi ĉekisto.
kiel anarkiisto, mi ne kapablas kompreneble "resti neŭtrala" en lumo de ĉiuj krimoj de Putlero en lia sekva imperiisma milito kaj mi plenplene subtenas defendadon de ukraina popolo kontraŭ evidenta kaj senduba agresio.
plej ŝatata frazo de raŝistoj (рашист - subtenanto de nuna faŝista politiko de Kremlo) estas: "ne ĉio estas tiom klara, ĉio estas iom komplikita!".
komprneble! niaj frenezaj tempoj estas "iom komplikitaj"! oni devas konsideri detrueman influon de kapitalistaj rondoj, politikon de NATO, manipuladon de amaskomunikiloj en ambaŭ flankoj de la milito. sed ĉi tiuj aferoj ne devus kaŝi antaŭ ni elementajn aferojn: kiu estas fakta agresanto kaj en kiaj kuntekstoj naskiĝis la tuta politiko de Putlero...
mi havas impreson, ke tre ofte multe da maldekstremuloj forgesas pri ĉi-supraj faktoj, kio estas videbla precipe en okcidentaj rondoj de maldekstrularo (ne ĉiuj, klara afero!).
samtempe multe da raŝistoj kaj putler-propagandistoj agas en Esperantujo. mi observas ĉi tion ĉiutage en Telegram-kanaloj kaj grupoj, kie preskaŭ en ĉia E-grupo troviĝas kremlaj troloj kaj idiotoj, kiuj vomas al ni ĉiuj per sia fimilita propagando. kompreneble raŝistoj devenas ankaŭ el EU, ĉu Usono; ni ĉiuj scias pri utilaj idiotoj, kiuj helpas al Kremlo per siaj politikaj babilaĉoj. alia grupo konscie kaj librevole distribuas rusajn (kremlajn) malveraĵojn, kredante ke ili faras "bonan laboron" - tiuj, laŭ mia opinio, estas plej danĝeraj kaj plej fiaj.
la fakto, ke NATO estas militara ilo de okcidenta kapitalismo ne nuligas alian fakton: ke Putlero estas malsana buĉisto, kiu mortas siajn najbarojn kaj rusajn civitanojn, ke li kreis novstalinan sistemon de represioj kaj... ke en Esperantujo troviĝis personoj, kiuj plenplene subtenas liajn fiagadojn (ni ĉiuj scias pri rusa grupo "eZperantiZtoj", kiu subtenas raŝismon [kiu fakte estas nova formo de faŝismo] kaj disvastigas ĝin per nia komuna internacia lingvo - kio estas presipe aĉa!).
✩✩✩
dank' al tio, ke mi bone konas la rusan, mi havas amaso da geamikoj orienten de Pollando - de Belorusio ĝis Uzbekistano. multe el ili forlasis Rusion / Belorusion longe antaŭ la fimilito de Putlero. multe el ili restas en malliberejeoj de Rusio kaj Belorusio (precipe niaj anarkiistaj kamaradoj). en Pollando mi renkontiĝis kun bonegaj kaj kuraĝaj Rusoj, kiuj trovis novan domon ĉi tie, kiuj aktive agas kun ni por helpi al Ukrainanoj (trovi loĝejojn, helpi ĉe burokratismo ktp), organizi kontraŭmilitaj renkontiĝoj kaj demonstracioj. tio ĉi estas bonega afero, kiuj montras al ni, ke ne ĉiuj Rusoj estis infektitaj de merda kremla propagando, ke ili forte kontraŭas al totalitarismo kaj mi plenplene subtenas ilin, eĉ kiam ili ne estas anarkiistoj. reciproka helpo en tiaj situacioj estas tre grava!
neŭtraleco de Esperanto ne signifas, ke ni devus silenti. ne gravas, ĉu ni estas anoj de pacismo, ĉu ne. kiel anarkiisto mi plenplene subtenas ukrainan popolon en ilia batalo kun rusa imperiismo, same kiel mi subtenas anarkiistojn, kiuj batalas tie. postmilita situacio estas grandega kaj larĝa temo, pri kiu ni diskutos en la estonteco multfoje. nun gravas ĉiuj formoj de la kontraŭo!