💾 Archived View for geminiprotocol.net › docs › eo › oftaj.gmi captured on 2024-08-18 at 17:09:46. Gemini links have been rewritten to link to archived content

View Raw

More Information

⬅️ Previous capture (2024-03-21)

-=-=-=-=-=-=-

Oftaj Demandoj pri Projekto Gemini

Bazita sur la angla versio ĝisdatigita: 2023-09-02

1. Enkonduko kaj Superrigardo

1.1 Kio estas Gemini?

Jen du respondoj al ĉi tiu demando. Unu por komputilemuloj, kiuj volas tuj scii kiel Gemini funkcias sub la kapuĉo kaj feliĉas eksterpoli de tie, kaj unu por ĉiuj aliaj, kiuj malpli interesiĝas pri kiel Gemini funkcias ol kio ĝi estas kaj kial iu ajn volus uzi ĝin. Sentu libere legi nur unu el ili!

1.1.1 La densa, ĵargonema respondo por "geek"-oj haste

Gemini estas aplikaĵo-nivela kliento-servila interreta protokolo por distribui arbitrajn dosierojn, kun iu speciala konsidero servi malpezan hipertekstan formaton kiu faciligas ligadon inter gastigitaj dosieroj. Kaj la protokolo kaj la formato estas intence limigitaj en kapabloj kaj amplekso, kaj la protokolo estas teknike konservativa, konstruita sur matura, normigita, familiara, el-la-breta teknologioj kiel URI-oj, MIME-komunikiltipoj, kaj TLS. Simpleco kaj finhava amplekso estas tre intencaj projektaj decidoj instigitaj metante altan prioritaton al uzantaŭtonomio, uzantprivateco, facileco de efektivigo en diversaj komputilmedioj, kaj defenda neetendebleco. Mallonge, ĝi estas io kiel radikale nudigita TTT-stako. Vidu sekcion 4 de ĉi tiuj Oftaj Demandoj por demandoj pri la desegno de Gemini.

1.1.2 La pli milda respondo por ĉiuj aliaj

Gemini estas teknologiaro simile al tiu, kiu kuŝas malantaŭ via konata TTT-legilo. Per Gemini, vi povas esplori interretan kolkton de skribaj dokumentoj, kiuj povas ligi al skribaj dokumentoj. La ĉefa malsameco estas ke Gemini aliras tiun taskon kun forta filozofio de "tenu ĝin simpla" kaj "malpli sufiĉas". Ĉi tio permesas Gemini flankenpaŝi, anstataŭ ol provi kaj verŝajne maltrafi solvi, multajn problemojn plagantaj la nuna reto, kiuj ŝajnas pli kaj pli malboniĝi negrave kiom da retumilo-aldonaĵoj aŭ bonintencaj regularoj estas ĵetitaj al ĝi.

Gemini eble interesigas vin se vi:

Se pluraj punktoj supre validas por vi kaj vi trovis la retejon ĉiam pli malagrabla loko dum pluraj jaroj, Gemini eble sentus kiel veran enspiron de freŝaero, oazon eĉ - sed ĝi ne estas necese por ĉiuj. Por certigi, ke Gemini restas simpla, malpeza teknologio, kiu respektas la privatecon kaj aŭtonomion de siaj uzantoj ne nur nun sed estonte, la trajtaro restis intence sufiĉe minimuma. Ĝi nedube ne estas tro minimuma por esti utila, sed ĝi certe ne povas fari ĉion, al kio vi eble kutimis, kaj eble mankas al ĝi io, kio estas deal-rompanto por vi. Tenu malferman menson, provu ĝin, kaj vidu kiel vi sentas. Multe da homoj surpriziĝis pri kiom rapide ili ĉesas sopiri aferojn, sen kiuj ili pensis, ke ili ne povus vivi.

1.2 Ĉu ĝi venas kun mojosa nova vortoj?

Certe, sed ĉion vi bezonas scii por legi kaj kompreni la ceterajn Oftajn Demandojn estas la jenaj:

"Gemlog" estas la ekvivalenta termino de Gemini por tiu nomita "blog" en la TTT, aŭ "phlog" en Gopher-spaco.

Multe da la terminoj en Gemini-spaco, kiel "kapsulo" kaj "Geminaŭto", rilatas al spacesplorado; vidu demandon 3.9 sube por kial.

1.3 Kio estas kun la tuta babilado de ronĝuloj?

"Gopher" estad interreta protokolo de la fruaj 90-aj. Longtempe, ĝi "elperdis" al la TTT, kiu kaj pli belaspektis ol Gopher kaj povas fari pliajn aferojn. Plej multaj personoj hodiaŭ neniam aŭdis pri ĝi, des malpli uzis ĝin. Sed tion, kion ĝi povas fari, Gopher faras perfekte bone kaj ĝi neniam tute malaperis. Fakte, en la lastaj jaroj, Gopher estis trairanta malgrandan sed realan reaperiĝon popularece dum ĉiam pli homoj serĉas rifuĝon de ĉiam pli uzanto-malamika TTT.

Projekto Gemini estis komencita de Gopher-uzantoj kaj plejparto da fruadoptantoj estis ankaŭ Gopher-uzantoj. La protokolo-dezajno mem estas inspirita de Gopher kaj informita de jaroj da sperto uzante Gopher en la 21-a jarcento. Dum longa tempo, Gopher-spaco estis la sola loko, krom Gemini-spaco mem, kie homoj povis ekscii pri Gemini. Pro ĉi tiu historio, multaj homoj scivolemaj pri Gemini venas de Gopher-punkto kaj volas scii kiel ĝi komparas kun Gopher, do iuj partoj de ĉi tiuj Oftaj Demandoj servi tiun aŭdiencon. Se vi ne scias kio estas Gopher kaj ne zorgas, tio bonas, simple ignoru tiujn partojn.

1.4 Ho, do ĉi tio estas ia 90-aj nostalgia "retro" hipstera afero?

Nu, ne vere. Veras, ke multe da inspiro venas de tridek-jaraĝa protokolo kaj multaj homoj ĝuas Gemini-on ĉar ili ne ĝuas la direkton, kiun la reto prenis la pasintajn dek jarojn aŭ pli, sed ne vere temas provi turni malantaŭen la horloĝon. Post ĉio, Gopher estas ĝuste tie, viva kaj piedbatanta (kaj ankaŭ NNTP kaj "finger"!) por ĉiu, kiu volas tute aŭtentikan, periodĝustan, malfruan 20-an jarcentan Interretan sperton. Necesas neniuj novaj protokoloj por tio! Kaj el vidpunkto de Gopher-ŝatanto, Gemini klare estas provo de hodiaŭigo, ne historia reagado.

Anstataŭ ol provi decidi ĉu Gemini temas pri turni la horloĝon antaŭen aŭ malantaŭen, plibonas pensi pri ĝi kiel provanta provizi klaran interretan uzantosperton, kiun ĝiaj ŝatantoj ne opinias kiel malmoderna, eksmoda, aŭ malnoviĝinta, sed nek moderna, avangarda, aŭ noviga. Ĝi estas simple sentempa ne malpli utila aŭ valora hodiaŭ ol estis antaŭ 30 jaroj aŭ ol estos post 30 jaroj. Ĝi estas sperto, kiu devus esti facile havebla al ĉiu, kiu volas ĝin, sen perdi ĉiun evoluon faritan ekde la 90-aj aŭ senti eksterloke sur modernaj aparatoj.

1.5 Kia sentempa uzantsperto?

Unuvorte, legado!

Legado de teksto kun simpla, klara, senmalorda aranĝo sen ia animacio aŭ enigitaj filmetoj aŭ flankstrioj plenaj de distraj, senrilataj kromaĵoj. Se vi multe uzas "Leganto-Reĝimon" en via retumilo kaj vi amas ĝin ĉar vi pensas, ke 99% de la tempo ĝi faras retpaĝojn dekoble pli facilaj uzi per forigo de la senutila malordo kaj nur donante al vi tion, kion vi deziras, vi verŝajne estos ekscitita aŭdi, ke ĉio en Gemini-spaco aspektas tiel ĉiutempe defaŭlte.

Legado kiu komenciĝas tuj kiam la paĝo elŝutas sen ke vi unue devu zorge klaki preter ŝprucfenestro kiu aktive provas trompi vin "konsenti" pri io, kion neniu vere volas aŭ bezonas; kaj kiu daŭras ĝis la fino de la paĝo sen esti interrompita de alia ŝprucfenestro petanta vin aboni bultenon. Gemini-paĝoj estas elŝutitaj unufoje kaj prezentitaj unufoje, kaj tiam restas tiel dum vi volas rigardi ilin. Nenio ŝanĝiĝas responde al via ĉirkaŭa rulumado aŭ tempa pasado.

Legado en paco ĉar ne ekzistas maniero por paĝo ludi muzikon aŭ fari sonon sen ke vi aktive invitas ĝin fari tion, do vi rajtas ĝui vian propran fonomuzikon aŭ eble simple silenti se vi legas ie kun aliaj homoj ĉirkaŭe. Estas al vi, kiel devus; ĝi estas via komputilo kaj ili estas viaj oreloj.

Legado private ĉar via legadprogramaro ne diras al la serviloj, de kiuj vi ricevas vian legadon, ion ajn pri kiu vi estas aŭ kion alian vi legis, do neniu povas sekvi vin ĉirkaŭe kaj konstrui rekordon de viaj legadkutimoj por vendi al aliaj sen demandante aŭ eĉ dirante vin.

Legado de ion ajn interesigan, klakante ligilojn de unu paĝo al alia en la sama malstreĉa, senzorga maniero, vi povus meti unu libron sur breton kaj malfermi alian, ĉar ĝi bezonas nur sekundon kaj ne estas risko. La averaĝa Gemini-paĝo estas almenaŭ dekoble pli malgranda ol la averaĝa retpaĝo, kaj centoble pli malgranda ol la plej malbonaj, do ili elŝutas preskaŭ instante eĉ per malnovaj komputiloj aŭ flokaj interretaj konektoj. Estas absolute neniel, ke vi hazarde finiĝus kun ombra kapsulo, kiu ekuzas vian komputilon por minigi kriptomoneron por iu alia, ĉar kia frenezulo desegnus dokumentlegan programaron, kie tio estas ebleco sub ajnaj cirkonstancoj? Vi povas esplori Gemini-spacon laŭ via libertempo sen timo.

Se vi volas, ke foliumi la retejon sentu pli kiel foliumi bibliotekon ol vagi en butikcentro aŭ kazino, Gemini povus esti ĝuste via strateto.

1.6 Estas nur vortoj, do? Neniaj bildoj, nenia sono?

Ne tute. Kiel HTTP aŭ Gopher, Gemini povas servi ajnan dosiertipon entute, inkluzive de bildoj, aŭdaĵoj, vidaĵoj, kaj komputilaj programoj. Estas dekoj de miloj da bildoj en Gemini-spaco, ĉirkaŭ kvin mil PDF-dokumentoj, kaj miloj da aŭdaĵaj dosieroj!

Sed la sola afero, kiun Gemini-dokumento povas fari kun tiuj dosieroj, estas ligi al ili. Oni ne povas enigi bildojn aŭ vidaĵojn en paĝon, metante ilin en fonon aŭ inter pecetoj de teksto. Nenio iam ludas aŭtomate. Ĉio, kion vi povas fari, estas diri al via leganto: "He, jen ligilo al bildo, vidaĵo, aŭ iu muziko." Dependas de ili ĉu klaki la ligilon aŭ ne. En Gemini-spaco la leganto ĉiam regas, ne la aŭtoro.

Defaŭlte, viaj legantoj nur vidos la ligotekston, kiun vi elektis uzi por priskribi la dosieron. Se via bildo klare rilatas al la paĝenhavo, kaj tiu enhavo interesas, almenaŭ iuj klakos tiun ligilon! Se vi simple metas ligilon al granda, senmarka stokfoto de oceana sunsubiro ĉe la supro de ĉiu paĝo en via kapsulo "nur por ke io esti tie", neniu ĝenos.

1.7 Do estas nur ligiloj al statika enhavo, nenia interagado?

Nu, ne. Gemini-paĝoj povas provizi al vizitantoj skribitan instigon kaj demandi ke ili tajpu iun tekston por uzi kiel enigo. Ĉi tio estas baze por ebligi serĉilojn ĉar vi bezonas manieron enigi serĉoterminojn. Eĉ Gopher subtenis serĉoterminan enigon antaŭ Google ekzistis.

Sed estas nenio speciala pri serĉiloj kaj serĉaj terminoj, do ĝi estas vere mekanismo por ke paĝo ricevu iom da uzanto-enigo. Homoj povas, kaj faris, uzi ilin kiel manieron por ke uzantoj lasu komentojn, subskribu gastlibrojn, ktp.

Gemini eĉ havas manieron por ke legantoj memvole komenci (kaj fini, laŭvole) "sesion", tiel ke aplikaĵoj konservu servilflankan staton. Se vi scias pri CGI-apoj de la fruaj tagoj de la reto, nu, plej multaj CGI-apoj kiu funkcias kun teksto povas esti reproduktitaj iagrade per Gemini.

1.8 Estas apoj in Geminispaco? Kiaj apoj?

Nu, estas multaj ludoj! Evidente ne ekzistas grafikaĵoj, kiel tia, sed ASCII-arto kaj/aŭ emoĝioj povas heligi tekst-bazitajn ludojn, kiuj kompreneble povas esti sufiĉe amuzaj per si mem. Estas unuopo-ludanta ludoj, ludoj kie vi ludas kontraŭ la komputilo, ludoj kie vi ludas kontraŭ alia persono, kaj "enigmo de la tago"-tipaj ludoj kie multaj homoj sendepende laboras la saman problemon. Interaga fikcio ankaŭ perfekte taŭgas al la kapabloj de Gemini.

Estas kelkaj da pli socistilaj apoj, kiel ligilo-kundividaj apoj. Mikroblogado funkcias super Gemini sufiĉe bone! Ni havas nian propran denaskan mikrobloga servo, kaj homoj ankaŭ konstruas interfacojn al la Fediverse!

1.9 Ŝajnas, ke vi super-vendis la ideon de trankvila legado en biblioteko.

Nu, jes kaj ne.

Vi povas fari pli ol nur servi kaj konsumi skriban materialon per Gemini, sed tio vere estas la kerna forto de la teknologio. Kiam ĉio, kion vi volas fari, estas legi iun tekston kaj vi volas ĝin rapide, sekure kaj klare, sen distraj sonoriloj kaj fajfoj supreŝpinantaj vian tekkomputilan ventolilon aŭ vorantaj viajn poŝtelefonajn datumojn, tiam bona Gemini-kliento ofertas vere mondsupran uzantosperton. Nemalmultaj Geminaŭtoj sincere kredas, ke Gemini estas pli bona ilo por ĉi tiu tasko ol la moderna TTT, kaj sufiĉe da ili uzas Gemini por nenio pli ol ĉi tio, amas ĉiun momenton de ĝi kaj tute ne interesiĝas pri apoj.

Kiam vi provas uzi ĝin por pli ol tio, kun ĉiu plia paŝo, kiun vi forprenas de la "interreta biblioteko de tekstaj dokumentoj" ekpunkto direkte al io pli ŝatata, fariĝas ĉiam malpli klare, ke Gemini estas pli bona ilo por tio, kion vi faras, ol la TTT, aŭ io alia, estus. Iam, Gemini klare fariĝas la malĝusta ilo por la tasko - ĝi ne devas fari ĉion kaj ion ajn! Ĝuste kie tiu limo kuŝas malsamas por malsamaj homoj. Iuj nur volas, ke aferoj estu simplaj kaj rektaj, aliaj iom ĝojas puŝi teknologion al ĝiaj limoj kaj feliĉas salti tra kelkaj ringoj por la pura emocio vidi kiom malproksimen ili povas iri. Ne gravas kia homo vi estas, kvankam, la kapabloj de Gemini certe "subenlimiĝas" ĉe io pli simpla, pli kvieta, pli trankvila, pli vortoplena ol tio, kio la TTT fariĝis. Sed tiuj kapabloj ankoraŭ sufiĉas por fari tutan gamon da interesaj, utilaj aŭ amuzaj aferoj.

Mallonge, Gemini ne vere estas "teksto nura", sed ĝi estas tre "teksto centra", kaj feliĉe tiel. Emfazi legadon metas la atendojn de novuloj iom pli malaltaj ol la vero, kio estas pli bona ol tro alta.

Cetere, pasis multa tempo, ke bibliotekoj nur pruntedonis librojn. Modernaj bibliotekoj ofertas muzikon kaj filmojn kaj foje eĉ videoludojn. La similecoj inter biblioteko kaj la interreta sperto, kiun Gemini provas prioritatigi, estas pli profundaj ol nur mediatipoj. Bibliotekoj havebligas larĝan gamon de rimedoj al iu ajn, kiu volas ilin, kaj tio estas preskaŭ cio. Kion vi aliras, kiam vi aliras ĝin, kaj kiom ofte dependas de vi. Vi povas esplori la bretojn sole, aŭ vi povas aliĝi al libroklubo kaj legi flanke de aliaj. Bibliotekoj mem ĝenerale ne multe penas promovi specifajn rimedojn super aliaj, kaj ili certe ne faras tiel kune kun eldonistoj. Bibliotekoj ne diras al aŭtoroj, kiuj legas siajn librojn. Se vi ĉesas viziti bibliotekon, la bibliotekistoj ne ĉasas vin kaj provas logi vin reen. Bona biblioteko plibonigas vian vivon sen entrudi ĝin, kaj la interreto devus povi suplementi ĉi tiun rilaton sen inversigi ĝin.

1.10 Kia enhavo, kaj kiaj personoj, mi trovos en Geminispaco?

Estus malfacile kaj verŝajne ne eĉ bona ideo provi tro multe por kodigi ian "Gemini-kulturon". Post ĉio, komputilaj protokoloj ne vere povas devigi ian konduton en la homoj uzantaj ilin, aŭ malinkluzivi iujn homojn sed ne aliajn. Sed ili povas faciligi iujn aferojn kaj malfaciligi aliajn, kaj tio povas instigi iujn uzi ilin kaj malinstigi aliajn, kaj tio, siavice, influas ke iuj enhavoj estas oftaj kaj aliaj maloftaj. Ĉi tiel, iloj ofte formas la "kulturon" de siaj uzantoj, kvankam laŭ maniero implicita kaj nelaŭfortebla. Ĉar Gemini estas tiel simpla ilo kaj ne nur malfaciligas sed malebligas multajn aferojn, ĉi tiu kulturformiga efiko estas sufiĉe prononcita, kaj por multaj Geminiaŭtoj ĉi tio estas granda parto de la altiro.

Gemini donas pli da regado al leganto ol verkisto. Ĉar defaŭlte ĝi nur prezentas al uzanto tekston, kaj ĉar verkistoj ne havas manieron por regi la tiparon, aŭ grandecon, aŭ koloron de tiu tekston, Gemini estas nature rezista al reklamado kaj merkatado. Tre malfacilas "stabligi markan identecon" aŭ "ekpreni ies atenton" en Gemini-spaco. Vi ne povas fali sur ŝika emblemo aŭ bela vizaĝo aŭ eleganta tipografio por kompensi ke vi ne havas ion signifan por diri, kaj tre malfacilas fari tekston hipnota sammaniere kiel videaĵo facile povas fari. Reklamado en Gemini-spaco ne tute neeblas, sed la rekompenco-al-pena rilatumo estas grandordoj pli sube ol sur la reto aŭ socikomunikilaj movaj apoj, kaj tio estas povplena malinstigo. Konsekvente, Gemini-spaco estas nuntempe tute nekomercigita parto de la interreto. Eĉ se ĝi ne restos tute nekomercigita por ĉiam, tre verŝajnas ke ĝi restos multe, multe, multe malpli komercigita ol aliaj spacoj.

Gemini-spaco ankaŭ malhavas ajnan mekanismon, per kiu iu povas komenci eldoni kaj rapide fini, ke ilia enhavo aperas sur la ekranoj de la plej multaj aliaj Gemini-uzantoj. Ĝi estas disigita dokumenta biblioteko, ne platformo. Vi ankoraŭ povas akiri grandan, dediĉitan legantaron pri Gemini kaj eble fariĝi ia "pensestro" en iuj rondoj, sed tio okazas malofte, malrapide kaj organike, plejparte per elektronika buŝvorto. Ne ekzistas superreganta algoritma arkitekturo, kiu faras ĝin antaŭvidita konkludo, ke tio okazas al minimuma nombro da homoj jare sendepende. Rezulte, homoj ne tendencas aperi en Gemini-spaco kaj tuj komencas spami "klaklogaĵon" aŭ agi strange aŭ ofende nur por elstari, ĉar ne estas vere rekompenso. Homoj simple ignoros vin.

Ĉi tiuj du aspektoj de Gemini-spaco kune havas difinitan influon sur la homoj kaj enhavo kiuj aperas en ĝi. Nature estas esceptoj, sed homoj elektante publikigi en Gemini-spaco estas tipe ene instigitaj por fari tiel. Ili ne ĉasas famon aŭ riĉaĵon aŭ sekvantojn, ili skribas ĉar ili volas skribi, ili skribas pri tio, kion ili plej zorgas, ĝenerale nur estante sin mem. Konsekvente, Gemini-spaco estas diverse priskribita kiel pli aŭtentika, aŭtenta, homa, intima kaj persona ol aliaj interretaj spacoj kaj estis nomita ĉarma kaj eĉ altvalora. Sed ne forgesu, ke ĝi estas teknologio, ne magio. Vi eble ankoraŭ renkontos arogantulojn, maĝentilulojn, narcicistojn, kaj bigotojn, same kiel ie alie interrete. Tiaj homoj ekzistas en la mondo, kaj neniu retprotokolo povos ŝanĝi tion.

(Ho, ankaŭ vi trovos multajn homojn kiuj ĝuas paroli pri komputiloj kaj la interreto multe. Surprizon! Vi ne devas legi tiun ŝtofon, se vi ne volas.)

1.11 Mi vetas, ke eventuale estos Gemini v2.0 kun kataj GIF-oj kaj standardaj anoncoj kaj senfina rulumado.

Nenial, neniel, neniam, almenaŭ ne dum nia gardtempo.

Ne nur ne estas planoj fari Gemini pli potenca ol ĝi estas, desegna elektoj estis fakte farita ekde la unua tago por fari estontaj etendoj kiel eble plej malfacilaj. Ni scias, ke neniu povas esti devigita efektivigi niajn specifojn precize litere, kaj ni scias, ke "enbraki, etendi, estingi" okazas al teknologioj ĉiutempe. Ni faris nian eblon por prevente rebatali kontraŭ ĉi tio per pli ol unu maniero.

Foje homoj estas ŝokitaj, kaj strange foje eĉ koleraj, pri kiom minimuma Gemini ŝajnas kaj ili demandas, kial iu ajn rifuzus al si iujn ŝajne senkulpajn ecojn, kiujn retuzantoj kutimas vidi ĉiutage. Pli ofte ol ne, ĉi tiu preventa batalo kontraŭ etendado estas la kialo. La averaĝa Geminaŭto ne estas ia fanatika asketo, provante rezisti tenton por purigi ilian animon aŭ ion tiel stranga. Ni nur pensas, ke tio, kion ni havas tuj nun estas io sufiĉe speciala. Ni malamus vidi ĝin malrapide erozata tra jaroj dum bonintencaj ŝanĝoj fini puŝi nin sub glitajn deklivojn, kaj ni pensas, ke indas rezigni kelkajn luksetojn por redukti la probablecon de tiu okazo, eĉ iomete.

1.12 Ĝi estas tute 100% finita, do?

Ne tute. Estas ankoraŭ iuj teknikaj detaloj, kiujn la komputilemuloj bezonas eklabori pri kiel iuj aferoj funkcias malantaŭ la scenoj. Ĝi ne estas ĝuste bagatelaj aferoj, kaj se vi estas programisto, kiu povus interesiĝi pri efektivigi Gemini-programaron, vi devus observi aferojn. Sed el la vidpunkto de normala finuzanto, Gemini estas finita. Tre neverŝajnas, ke novaj funkcioj, kiuj gravus por vi kiel leganto aŭ verkisto de paĝoj en Gemini-spaco, estos aldonitaj dum la finprocezo. Se io ja enpremiĝas, vi povas esti certa, ke ĝi estos negrava. Do vi devus esti certa, ke vi povas plonĝi en legadon kaj verkadon hodiaŭ, kaj la tuta afero ne moviĝos perforte sub viaj piedoj venontjare kaj nekonatiĝos. La hodiaŭa ĝenerala uzantosperto estas ĉi tie por resti.

1.13 Ĉu vi vere pensas, ke vi povas anstataŭigi la reton per ĉi tio?

Ne por minuto. Nek volas iu partoprenanta en Gemini detrui Gopher-spacon. Gemini ne celas anstataŭigi aŭ Gopher aŭ la reton, sed kunekzisti pace kune kun ili kiel alia opcio kiun homoj povas libere elekti uzi se ĝi konvenas al ili. Samkiel iuj Gopher-uzantoj servas la saman enhavon tra kaj Gopher kaj la reto, homoj povas "duoble gastigi" aŭ "trioble gastigi" enhavon pri kia ajn kombinaĵo de protokoloj, laŭ ili, plej taŭgas kun siaj teknikaj, filozofiaj kaj estetikaj bezonoj kaj tiuj de siaj laŭcela spektantaro.

Eĉ pli bona respondo al ĉi tiu demando estas "do kio se ni ne povas?" Gemini ne devas fari ĉion kion la reto povas por indi. Geminaŭtoj povas uzi la reton por atingi taskojn kiuj povas esti atingitaj nur per la reto, kaj farinte ili povas fermi sian retumilo, lasi sian komputilon kapti spiron, tiam malfermi sian Gemini-klienton por pasi la ceteran de sia reta tempo ĝuante tre malsaman sperton legante interesan, utilan, aŭ amuzan enhavon en Gemini-spaco. Ĉi tio ne estas pli stranga aŭ vana ol uzante biciklon por fari taskojn kvartale aŭ por amuzo aŭ ekzerco semajnfine kvankam ankoraŭ vi devas konduki vian aŭto laboren semajntage, aŭ kultivante legomojn postkorte aŭ herbojn fenestrobrete kvankam ankoraŭ vi devas aĉeti plej multo da via manĝaĵo supermerkade. Eĉ duontempa krizhelpo ankoraŭ estas krizhelpo.

1.14 Kie mi povas plilerni?

(krom daŭre legi ĉi tiujn Oftajn Demandojn, kompreneble!)

1.14.1 Oficialaj rimedoj

La oficiala hejmo de Projekto Gemini estas la geminiprotocol.net servilo. Ĝi servas la plej lastan version de ĉi tiuj Oftaj Demandoj, krom la protokolo-specifo, rekomenditaj plej bonaj praktikoj kaj alia oficiala dokumentaro per Gemini, Gopher kaj HTTPS sur IPv4 kaj IPv6.

Ekzistas oficiala Gemini-novaĵfluo, sur kiu vi povas teni okulon se interesas al vi sekvi oficialajn projektajn evoluojn:

Oficiala novaĵfluo pri Projekto Gemini (anglolingve)

Se vi vere volas fari profundan plonĝon en la historion de Gemini, vidu demandon 3.6 por ligiloj al la arĥivo de la nun malfunkcia dissendolisto, kie multaj decidoj kaj anoncoj estis faritaj.

1.14.2 Komunumaj rimedoj

Ekzistas ankaŭ ampleksa gamo de komunumo-provizitaj enhavoj pri Gemini, kaj en la reto kaj en Gemini-spaco mem. Estas iuj ligiloj sube, sed la Oftaj Demandoj ne eble povas provizi ĝisfundan aŭ tute ĝisdatan liston. (Ĉio estas en la angla krom se alie notite.)

Gemini Quickstart! (reta versio)

Gemini Quickstart! (Gemini versio)

"What is Gemini?" jutuba vidaĵo

"Awesome Gemini", komunumo-konservita listo de programaroj kaj rimedoj

"Gemini, le protocole du slow web", francolingva enkonduko al Gemini

"Was ist Gemini?", germanolingva enkonduko al Gemini

Hazarda diskuto pri Gemini ankaŭ okazas en la #gemini kanalo sur la tilde.chat IRC servilo.

Rigardu IRC-protokoloj per Gemino

Vi ankaŭ povas kontroli la #gemini haŝetikedon en la Fediverse.

2. Komenciĝi en Gemini-spaco

2.1 Mi scivolemas pri Gemini-spaco. Kiel mi povas kontroli ĝin?

2.1.1 Uzi retportalon

La maniero de plej malalta devontigo por esplori Gemini-spacon estas uzi retprokurilon aŭ "portalon", kiel unu el la jenaj:

La mozz.us Gemini portalo

Wobbly

Tildeverse Gemini Prokurilo (funkciigita de Wobbly)

Ĉi tio permesos vin uzi normalan retumilon, kiel Chrome, Edge, Firefox aŭ Safari, por esplori Gemini-spacon. Ĉi tio estas tre rapida, tre facila, kaj se vi ne ŝatas tion, kion vi vidas, vi povas simple fermi la langeton kaj forgesi, ke Gemini ekzistas, kaj tio estos tio. Se vi ja ŝatas tion, kion vi vidas, vi devus konsideri instali dediĉitan Gemini-klienton, kiu provizos pli bonan kaj pli tutan foliuman sperton. Legu plu por eltrovi kiel fari tion.

2.1.2 Provveturi terminalajn klientojn per la SSH-kiosko

Se vi scias kio estas SSH kaj kiel uzi ĝin, vi povas provi kelkajn terminal-bazitajn klientojn sen unue instali ilin sur via propra maŝino rulante:

ssh kiosk@gemini.circumlunar.space

Neniu pasvorto estas bezonata, kaj konektinte vi povos uzi interagan menuon por elekti klienton.

Ĉi tiu Gemini-kiosko estis inspirata de la Gopher-kiosko ĉe bitreich.org!

2.1.3 Instali klienton

Danke al ĝia facila efektivigo, ekzistas larĝa gamo de Gemini-klientoj disponeblaj por larĝa gamo de aparatoj. Ĉi tiu klienta diverseco estas unu el la fortoj de Gemini kaj ni fieras pri ĝi, sed ĝi povas esti superforta se vi kutimis la monopolan situacion ekzistantan en la reto. Jen mallonga listo de kelkaj el la plej uzataj klientoj, kiujn vi eble volas provi kiel ekpunktojn:

Amfora estas terminala kliento por Windows, macOS kaj Linux

Geminaut estas GUI kliento por Windows kun denaska UI

Elaho, iOS kliento havebla ĉe la Apple App Store.

Kristall estas multprotokola GUI kliento por Windows, macOS, Linux kaj *BSD

Lagrange estas bela GUI kliento por Windows, macOS kaj Linux

Iom kompleta listo de ĉiuj konataj Gemini-klientoj estas trovebla en la sekcio "Klientoj" de la Gemini-programara listo sube, sed gardu vin, ke ĉi tiu listo ne estas bone vikariita. Ĝi enhavas kaj tre altkvalitajn, plentrajtajn klientojn sub agema ellaborado kaj malplenostajn hobiprojektojn kiujn oni ne tuŝis dum jaroj.

Gemini-programara listo (en la angla)

2.2 Bone, mi havas klienton. Kie mi povas trovi enhavon?

Estas sufiĉe da enhavo en Gemini-spaco, sed trovi ĝin ne estas tiel tuj aŭ rekte kiel oni eble esperas aŭ atendas. Esplori Gemini-spacon ne similas esplori novan sociamaskomunikilan apon aŭ pluruzantajn retejon kiel Reddit, kie ĉio ekzistas unuloke kaj al vi estas tuj prezentita longaj listoj de personoj kaj temoj. Ĝi pli similas al la tuta reto, kie estas multaj retejoj disiĝitaj tra multaj malsamaj serviloj, kaj kelkaj havas multege da uzantoj, kiuj uzas la retejon por interagi unu kun la alia, kaj kelkaj apartenas sole al unu persono. Ne ekzistas ununura, centra "ĉefpaĝo" al la tutafero. Vi devas uzi kombinaĵon de serĉiloj, abonoj al fluoj, kundivido de ligoj kun amikoj kaj simpla, hazarda esplorado por trovi aferojn, kaj vi povas uzi legosignojn por konservi trakon de tio, kion vi trovas. Tio povas senti malrapida kaj frustra komence se vi kutimas aliri senfinan fluon de freŝa enhavo kiam ajn vi volas, sed la zorgema esplorado kaj surprizaj malkovroj estas io, kion multaj homoj ekĝuas.

Gemini-spaco estas iom nova kaj sendube ankoraŭ kreskanta kaj ŝanĝanta. Kaj kapsuloj kaj la iloj por trovi ilin venas kaj iras dum tempo. Ĉi tiuj Oftaj Demandoj provizas kelkajn ligilojn sube al iuj popularaj kaj bone starigitaj lokoj, kiujn vi povas uzi kiel deirpunkto por esplori Gemini-spacon, sed neeviteblas, ke ĝi ne ĉiam estos tute ĝisdatigita, do ne prenu ion ajn malsupre kiel finvorto.

2.2.1 Kunigiloj

Ekzistas pluraj publikaj kunigiloj kiuj provas faciligi la trovadon de ĵus ĝisdatigita materialo en Gemini-spaco. Ĉar ĉi tiuj entiras enhavon de ampleksa rango de malsamaj serviloj, ili estas unu el la plej facilaj manieroj por trovi longajn listojn de ĵus afiŝita enhavo:

Antenna, kiu kunigas permane senditajn ununurajn paĝojn

bot en deriva, kunigilo de hispanlingva enhavo

CAPCOM, kiu kunigas po 100 malsamaj hazardaj kapsuloj monate

Cosmos, Gemini "super-kunigilo"

gmisub kunigilo

Spacewalk, kiu uzas ŝango-detektado por trovi novan enhavon

2.2.2 Dosierujoj kaj listoj

Antaŭtage, kiam Gemini-spaco estis pli malgranda, simplaj listoj de serviloj aŭ kategoriigitaj adresaroj de kapsuloj estis populara maniero por trovi enhavon. Ju pli la spaco kreskis, des pli ili malfaciliĝis bonteni, kaj kelkaj malaperis aŭ ĉesis esti ĝisdatigitaj, sed iuj ankoraŭ estas enretaj kaj bontenataj kaj povas pruvi utilaj.

La Kunlabora Adresaro de Gemini-spaco havas hierarĥan kategorian sistemon

La Gemini-adresaro ĉe medusae.space havas liston de kapsuloj dividitaj en temajn kategoriojn

La Recenzo Treeblue vikarias temajn fluojn kaj listojn de ligiloj kunigitajn de tra Gemini-spaco

La listo de konataj Gemini-gastigoj de la serĉilo geminispace.inf

2.2.3 Serĉiloj

Se vi serĉas ion apartan, Gemini havas serĉilojn, kiujn vi povas provi:

geminispace.info

Gemplex Gemini-serĉilo

Kennedy serĉilo

Totally Legit Gemini Search

La geminispace.info serĉilo estas funkciigita de la sama programaro malantaŭ la iam unua Gemini-serĉilo, la nun bedaŭrinde malfunkcia GUS, kiu estis lanĉita de Natalie Pendragon surprize frue en la vivo de Gemini.

2.2.4 Pluruzantaj serviloj

Ekzistas nombro da pluruzantaj Gemini-serviloj kun grandaj uzantaroj kie oni povas trovi multon enhavon unuloke. Esplori ĉi tiujn estas bona maniero trovi interesan enhavon. Iuj el ĉi tiuj servoj estas listigitaj responde de demando 2.5 sube.

2.2.5 Legu iujn revuojn

Estas kelkaj "zine" projektoj en la Gemini-spaco, kiuj bone konvenas al la mediumo. Almenaŭ unu el ili, smolZine (kun, skribtempe, 39 numeroj eldonitaj dum pli ol du jaroj), regule ligas al "kaŝitaj (kaj ne tiom kaŝitaj) juveloj" por ke ĝiaj legantoj kontrolu:

smolZINE

2.2.6 Trarulumu iujn ligilajn ĝardenojn

Trovinte kapsulon, kiujn vi ĝuas per unu el la supraj manieroj, nepre kontrolu ĉu la aŭtoro kundividis ligliston. Multaj Geminiaŭtoj konservas nomatan "ligoĝardenon" en sia kapsulo, prizorgante montrilaron al aliaj kapsuloj, kiujn ili ĝŭas. Ĉi tiuj estas bonega maniero por ke rilataj partoj de Gemini-spaco kudru sin kune.

2.2.7 Esploru hazarde

Se vi vere volas trovi enhavon, sur kiu vi ne povas facile stumbli, ankaŭ eblas esplori Gemini-spacon hazarde. Kelkaj projektoj, kiel serĉiloj kiuj "rampas" la tutan Gemini-spacon, ankaŭ publikigas listojn de ĉiu unuopa servilo, kiun ili malkovris. Vi povas simple alklaki ligilojn hazarde kaj kontroli kie vi alvenas!

Gemini-gastigoj konataj al geminispace.info

Gemini-gastigoj konataj al Kennedy

Gemini-gastigoj konataj al TLGS

Gemini-gastigoj konataj al Lupa

Ĉi tiu procezo eĉ estis aŭtomatigita! DiscoGem estas kapsulo publikiganta novan paĝon ĉiutage liganta al kvin kapsuloj elektitaj tute hazarde de la listo de kapsuloj konataj al la esplorrampilo Lupo. Pasi nur kelkajn momentojn kontrolante DiscoGem ĉiutage povas tre rapide ampleksi vian Gemini-spacan horizontojn.

DiscoGem - Malkovru novajn kapsulojn ĉiutage

Kompreneble, hazarda esplorado ankoraŭ foje alkondukos vin ien, kie vi estis antaŭe. Por redukti la ŝancon de tia okazo, vi povas limigi viajn elektojn al relative novaj serviloj. La geminispace.info serĉilo konservas, aldone al sia listo de konataj gastigoj, liston de siaj kvindekaj plej freŝe malkovritaj gastigoj:

Plej novaj Gemini-gastigoj malkovritaj de geminispace.info

2.2.8 Spegulita reta enhavo

Iuj Geminaŭtoj skribas ilojn por speguli enhavon de la reto en Gemini-spacon. Kelkfoje tiu spegulita enhavo estad sub Krea Komunaĵo aŭ simila permesilo, farante tion tute legitima do ĝi povas esti menciita en oficialaj oftaj demandoj! Ekzemple, inter alia spegulitaj rimedoj, Geminaŭtoj estas bonŝancaj ĝui bonegan interfacon al Vikipedio.

Gemini-spegulo de La Anarkiisma Biblioteko

Gemini-spegulo de textfiles.com

Parta Gemini-spegulo de la kunlabora skriba projekto de SCP Foundation

Gemipedia: Gemini-fasado al Vikipedio

2.2.9 Foliumu Gopher-spacon kaj la reton per prokuriloj

Se vi volas, vi povas ruli kelkajn helpprogramojn sur via loka maŝino, kiuj respondas al Gemini-petoj por URL-oj korespondaj al aliaj protokoloj, kiel ekzemple Gopher aŭ la reto, alportante tiun enhavon kaj tradukante ĝin, kiel eble plej bone, el ĝia origina enhavo en Gemini-kongruan formon. Multaj Gemini-klientoj subtenas transdoni ne-Gemini-petojn al tiaj tradukprokuriloj. Gopher-prokuriloj funkcias tre bone ĉar kaj Gemini kaj Gopher estas tekstcentraj protokoloj kun similaj aliroj ligi. Retprokuriloj funkcias bone por iuj enhavoj sed ne bone por aliaj. Ne necesas diri, ke la Gemini-kliento neniam povas funkcii kiel io ajn proksima al universala retumila anstataŭaĵo, sed se estas relative malgranda nombro da tekstcentraj retejoj, kiujn vi ŝatas frekventi, uzi unu el ĉi tiuj prokuriloj povas faciligi ŝanĝi de elspezante plej multe da via rettempo en retumilo al plej multe da via tempo en Gemini-kliento.

Agena: Gemini-al-Gopherspaca prokurilo

Duckling: Gemini-al-HTTP prokurilo

Prokurilo Duckling Rapidagorda Gvidilo por Loka Gastigado

Publika Stargate Prokurilo: Gemini-al-HTTP enirejo

2.3 Mi trovas multon da mortaj ligiloj kaj malplenaj kapsuloj. Kio okazas kun tio?

Gemini suferis eksplodan kreskan ondegon post prezentigo sur la populara retejo pri "hakista novaĵo" en 2020, ĉirkaŭ la sama tempo, kiam la monda kronvirusa pandemio signifis, ke multaj homoj estis blokitaj hejme, sentiĝante malkonektitaj kaj serĉante ion por fari interrete, kio ne estis Zoom-renkontiĝo aŭ pereo-rulado de novaĵejoj. Multaj kapsuloj starigitaj ĉi-momente estas ankoraŭ surretaj kaj aktivaj, sed multaj el ili estis poste forlasitaj kaj la domajnaj registradoj komencas eksvalidiĝi. Multaj homoj starigis kontojn sur pluruzantaj gastigo-provizantoj kaj ne faris pli ol kelkajn "Saluton, mondo!" aŭ "Testantaj..." afiŝojn, sed la provizanto kiel tuto ankoraŭ iras forte kaj restas surrete sen purigo de tiuj kapsuloj. Estas iom malfeliĉe, sed ankaŭ ne tute surprize aŭ probleme, ke ne ĉiuj kiuj provas Gemini elektas resti ĉirkaue longtempe. Ankaŭ ne estas sana atendo, ke ĉio eldonita interrete restos tie por ĉiam defaŭlte, eĉ post la malinteresiĝo aŭ forgeso pri la enhavo de la respondeculo.

Kompreneble, ĉar Gemini-paĝoj estas nur individuaj, memstaraj tekstdosieroj, estas banala afero konservi lokan kopion se vi timas, ke ĝi eble malaperos estonte. Eĉ ekzistas Gemini-kliento, kiu aŭtomate konservas persistan lokan kaŝaĵon de ĉiuj vizititaj paĝoj! La ĉefintenco estas faciligi enhavlegadon eksterrete (ekz., por eviti distraĵon, aŭ vojaĝi sen konektebleco), sed la mekanismo funkcias ankaŭ je ununura uzantnivelo por protekti kontraŭ ligoputro en tiuj partoj de Gemini-spaco, kiujn vi regule vizitas.

Offpunk, eksterrete-unua komandlinia kliento por Gemini kaj aliaj protokoloj

De malfrua 2021, ekzistas arkiva servo por Gemini, nomita Delorean, kiu similas la (fi)fama Wayback Machine por la TTT:

Delorean, la Tempomaŝino por Gemini-spaco

Se vi vere volas spuri iun pli malnovan mankan enhavon, ekzistas iuj pli antaŭaj arĥivoj, kiujn vi povas provi, sed vi devos elŝuti dosieron enhavantan la tutan Gemini-spacon tiutempe kaj ĉasi loke:

2020 Gemini-spacaj arĥivoj faritaj de mozz

2.4 Kiom granda estas Gemini-spaco?

Malfacilas scii precize. Nombri unikajn gastignomojn verŝajne troigus la grandecon de la spaco ĉar iuj pluruzantejoj donas al ĉiu uzanto rian propran subdomajnon. Aliflanke, kalkuli unikajn IP-adresojn verŝajne subtaksus la grandecon ĉar Gemini permesas servi plurajn malsamajn domajnojn de la sama IP.

Nerigarde, ekde meze de 2023, ekzistas proksimume 425,000 konataj Gemini URL-oj disvastinte tra proksimume 2,500 kapsuloj, proksimume 1,700 domajnoj, kaj proksimume 1,200 IP-adresoj.

Frue de 2022 ekzistis proksimume 284,000 URL-oj tra 1,900 kapsuloj, 1,300 domajnoj, kaj 1,000 IP-adresoj, dum frue de 2021 estis prokimume 200,000 URL-oj tra 750 kapsuloj, 500 domajnoj, kaj 600 IP-adresoj. Do, ne gravas kiel oni mezuras ĝin, Gemini-spaco estis vastiĝanta ekde la unua tago.

La plej lastaj statistikoj troveblas ĉe la jena ligilo:

Gemini-spacaj statistikoj provizitaj de la rampilo "Lupa" de Stéphane Bortzmeyer

2.5 Kiel mi metas mian propran enhavon en Gemini-spacon?

Estas multaj opcioj meti enhavon en Gemini-spacon. La jenaj opcioj estas listigitaj proksimume en kreskanta ordo laŭ bezonata teknika lerteco kaj elspezo.

2.5.1 Pluruzantaj servoj kun facilaj interfacoj

Estas multaj pluruzantaj gastigaj servoj, kie ĉio, kion vi bezonas por malfermi konton kaj komenci eldoni, estas retumilo aŭ Gemini-kliento, kiu subtenas klientatestilojn. Vi ne devas malfermi terminalon aŭ uzi la komandlinion aŭ fuŝi kun dosierpermesoj aŭ eĉ scii kio estas ĉi tiuj aferoj.

La plej simpla maniero komenci eldoni en Gemini estas uzi servon kun ret-bazita fasado. Vi eĉ ne bezonas instali Gemini-klienton por uzi unu el ĉi tiujn servojn! Kvankam kompreneble vi devos instali unu por vidi tion, kion vi eldonis, kaj ankaŭ esplori tion, kion eldonis viaj kunuzantoj! Rimarku, ke Gemlog Blue estas la sola unu el ĉi tiuj servoj, kie via enhavo publikiĝas sole in Gemini-spaco. La aliaj havebligas enhavon per Gemini kaj aliaj protokoloj samtempe, aŭ rete aŭ Gopher aŭ ambaŭ.

Jen servoj, kiu permesas eldoni al Gemini-spaco per retumilo:

Flounder, kie via enhavo haveblos per Gemini kaj la reto samtempe

Gemlog Blue, havante ege malpezan retinterfacon kun nek kuketoj nek Javascript

The Midnight Pub

The Smol Pub

Ekzistas ankaŭ iuj pure Gemini-bazitaj pluruzantaj servoj kun facilaj interfacoj. Por uzi unu el ĉi tiuj, vi bezonos Gemini-klienton, kiu subtenas ion nomatan "klientatestiloj". Ĉiuj el la plej popularaj GUI-klientojn subtenas ĉi tio, do ĉi tiuj servoj ĝenerale "nur funkcias". Vi nur bezonas Gemini-klienton por publikigi, kaj vi povas aliri la enhavon nur per Gemini-kliento. La tuta sperto de legado kaj skribado ene de unu el ĉi tiuj servoj povas okazi de la sama programo, do la entuta uzanta sperto estas tre konata kaj ne tiom malsame de uzo de retumilo por aliri, ekz., Reddit aŭ Twitter.

Teknikaj limigoj de la protokolo Gemini signifas, ke platformoj, kiuj funkcias tiel, estas esence limigitaj al permesi al uzantoj afiŝi relative mallongan, nur tekstan enhavon. La longeca limigo ne estas tiel severa kiel la 280 signaj limigo de Twitter, do ne veras, ke ĉi tiu paradigmo ne povas subteni grandajn kaj aktivajn komunumojn. Sed, se vi volas skribi longforman enhavon, kiel vi trovus interrete sur Medium aŭ Substack, aŭ se vi volas alŝuti bildojn aŭ alian netekstan enhavon al via kapsulo, tiam vi devos serĉi pli malsupre en la opcilisto ĉi-sekcie.

Jen servoj, kiu permesas eldoni al Gemini-spaco per Gemini-kliento kun klientatestila subteno:

Bubble: Diskutaj forumoj, mikroblogado, kaj Git temspurado

Station: "Kie kapsulantoj amikumi"

2.5.2 Publikaliraj uniksaj kaj tildaj komunumoj

Kreskanta nombro da "pubnix" aŭ "tilde" komunumoj (pluruzantaj uniksaj sistemoj kie uzantoj interagas unu kun la aliaj ensalutante per SSH por uzi lokajn retpoŝtan, babiladan, kaj BBS programarojn) ankaŭ ofertas Gemini-gastigadon (tipe kunflanke de reta kaj/aŭ Gopher gastigado). Ĉi tio ne estas ĝenerale tiel tuj facila kaj intuicia maniero por starigi Gemini-kapsulon kiel unu el la servoj listigita en 2.5.1, sed aliflanke plejmulto da ĉi tiuj komunumoj aktive interesiĝas helpi iliajn uzantojn lerni pli pri komputado en uniksa medio kaj havos babilejojn kaj/aŭ anonctabulojn kie vi povas demandi helpon. Se vi interesiĝas pri eldonado en Gemini-spaco kaj volis provi plibonigi kaj viajn ĝeneralajn komputikkapablojn kaj vian scipovon, aliĝi al pubnix povas esti bonega maniero movi al ambaŭ celoj samtempe!

Vi eble povas akiri konton ĉe unu el la komunumoj en la suba (ne-elĉerpa!) listo. Bonvolu noti, ke la plej multaj el ĉi tiuj komunumoj estas pli malnovaj ol Gemini mem, kaj eble pli koncentriĝas pri aliaj servoj aŭ estas specifaj por aparta temo aŭ intereso. Esploru viajn elektojn zorge kaj aliĝu ie kie vi pensas, ke vi taŭgos, anstataŭ trakti ĉi tiujn mirindajn mondetojn kiel liberan spacon en kiu forĵeti viajn aĵojn.

Ctrl-C.club

envs.net

Raw Text Club, alinome RTC

Super Dimensional Fortress, alinome SDF

Texto-Plano (hispanlingva komunumo)

tilde.club

tilde.pink

Se vi apartenas al pubnix-komunumo, kiu ne ofertas Gemini-gastigadon, ne povas damaĝi demandi al la administranto(j) ĉu ili interesiĝas aldoni ĉi tiun servon!

2.5.3 Kunhava gastigado per SFTP kaj/aŭ git

Se vi jam havas iom altnivelan komputilan scipovon kaj vi ne interesiĝas pri la komunumeco aŭ aldonaj servoj de pubnix/tilde-servilo, sed ankaŭ ne volas la ĝenon aŭ elspezon funkciigi vian propran servilon (vidu 2.5.4 sube) , estas iuj provizantoj, kiuj ofertas nur Gemini-gastigadon per SFTP aŭ Git-deponejoj:

SourceHut (inkludas subtenon por personecigitaj domajnoj)

Un bon café, provizante senkostan SFTP-gastogadon por francparolantaj Gemininaŭtoj

2.5.4 Sin-gastigado

La opcio kiu proponas al vi la plej grandan sendependecon, liberecon kaj regadon sur via Gemini-ĉeesto estas funkciigi vian propran Gemini-servilon sur VPS aŭ komputilo en via propra hejmo (malgrandaj SBC-oj kiel la RaspberryPi estas perfekte kapablaj agi kiel Gemini-serviloj!). Eĉ se vi uzas komputilon en via propra hejmo, vi verŝajne devos aĉeti domajnnomon de registristo kontraŭ jarkotizo, do necesas iu financa devontigo, sed ĉi tio ofte povas esti relative malalta.

Estas ampleksa rango de servilaj programaroj haveblaj de kiuj elekti ĉe la sekcio "Serviloj" de la Gemini-programara listo sube:

Gemini-programara listo

Veras, ke vi bezonas bonan novelon de teknika scio por gastigi vian propran Gemini-kapsulon, kaj ĝi certe ne estas opcio por ĉiuj. Samtempe, eĉ se vi neniam antaŭe faris ion tian, vi ne devus pensi pri tio kiel neebla obstaklo kaj forĵeti la eblecon. Eĉ maljunaj hundoj povas lerni novajn ruzojn, kaj la deziro starigi vian propran kapsulon povas agi kiel instigilon por lerni novajn kapablecojn. Se vi sukcesos, la sento de atingo kaj mempovigo estos bonega rekompenco, kaj eĉ se vi ne faros, estas bona ŝanco, ke vi ankoraŭ venos for de la sperto lerninte ion, kion vi antaŭe ne sciis. Demandu al la komunumo pri aferoj, kiujn vi ne komprenas, kaj eble skribu helpemajn gvidilojn por aliaj pri aferoj, kiujn vi ja komprenas:

Kiel starigi kaj administri kapsulon sur servilo kiun vi posedas

2.6 Mi akiris iun gastigan spacon. Kiajn dosierojn mi alŝutu tien?

Gemini uzas propran tre malpezan marklingvon por paĝoj, komune vokita "gemtext" kaj servita kun la neregistrita MIME-tipon "text/gemini". Gemteksto aspektas multe kiel la popularan lingvon Markdown, sed ĝi fakte estas aparta kaj pli simpla (vidu 4.4.5 se vi miras kial ni ne nur uzis Markdown). Vi povas lerni pli pri gemteksto ĉe la ligiloj sube:

Rapida enkonduko al "gemtext" marklingvo

Trompfolio por Gemtext

Gravas kompreni, ke la plej multaj el la funkcioj provizitaj de gemteksto ne estas tie por lasi vin regi kiel via kapsulo aspektas kiam iu vizitas ĝin, almenaŭ ne rekte. Gemini radikale malsimilas de la reto ĉar ĝi metas la tutan regadon sur kiel aspektas la kapsulo ne mane de la kapsula publikiganto, sed de la rigardanto. La sama kapsulo povus aperi en dek apartaj manieroj se dek malsamaj homoj rigardus ĝin tra dek malsamaj klientoj. Ni estas tute bone kun tio! Vidu demandon 4.4.4 se vi estas scivolema pri kial.

Ekzemple, vi povas uzi liniojn komencantajn per # por meti titolojn en gemtektsaj dokumentoj, sed ne pensu tion kiel "maniero fari iun tekston granda kaj forta". Ĝi supozeble estas semantika afero. Gemini-klientoj kaj multaj aliaj Gemini-iloj multe dependas de titoloj por fari aferojn kiel presenti uzantinterfacerojn por helpi rapide kaj facile navigi longajn dokumentojn kun kompleksa strukturo aŭ eltrovi kiel titoli ligilojn en abonilo. Se vi uzus titolojn stile anstataŭ semantike, eble estus neintencajn konsekvencojn.

Kompreneble, plej multaj klientoj ja metos titolojn en pli granda tiparo aŭ tia, sed ili ne estas devigitaj fari tion.

2.7 Bone, mi publikigis ion. Kiel mi scias ĉu iu vidis ĝin?

Estas malkoncerta por iuj homoj publikigi ion kaj ne ricevi tujajn antaŭsciigon, en la formo de "ŝatoj" aŭ komentoj aŭ pliaj voĉdonoj aŭ akceloj aŭ sekvaj por sciigi al ili kion homoj pensis pri ĝi, aŭ eĉ se iu ajn tute vidis ĝin! Afiŝi en Gemini-spaco povas senti kiel krii en la malplenon, aŭ ĵeti mesaĝon en botelo en la oceanon, precipe kiam ĝi estas via unua fojo. Homoj havas vastan gamon de reagoj al ĉi tio, ĉiuj validaj.

2.7.1 Brakumu ĵeti botelojn

Kelkaj Geminaŭtoj (precipe tiuj de la "malgranda interreto" persvado, vidu 6.3) fakte konsideras la "botelon en la oceano" naturon de Gemini-paĝo kiel profito. Ricevante tujajn reagojn forme de "ŝatoj" aŭ similaj, vi neeviteble, eĉ se nur iomete, eĉ se vi aktive provus ne, permesus al viaj estontaj afiŝoj esti influita de ĝi. Vi komencus klini vian skribadon al tio, kion vi pensas, ke viaj legantoj volos legi, eĉ se via mensa modelo de viaj legantoj estas konstruita sur tre malforta reago, kiun homoj forlasas rapide, facile, ofte sennome, ofte sen reala konsekvenco por si mem, ofte post ilia propra respondo estis neeviteble influita de tio, kion ili vidis en la aliaj respondoj. Ĵetante botelojn en la elektronikan maron, vi pli verŝajne estos via aŭtentika memo kaj skribos tion, kion vi vere pensas pri tio, pri kio vi vere volas skribi. Ĝi povas esti terapia por la aŭtoro almenaŭ, aŭ helpi rin rektigi kaj konkrete formi kelkajn ideojn, kiuj flosis tra ria kapo. Sed eĉ kiel leganto, stumbli ion, kio vere resonas kun vi, kiun vi trovis en hazarda malnova botelo flosanta en obskura angulo de la interreto, eble multajn jarojn post kiam ĝi estis skribita, sen perspektivo de ajna plua kontakto kun la aŭtoro, povas esti surprize emocia sperto. Estas ia kruda homa intimeco implikita, kiu, malgraŭ dividado tra granda distanco kaj granda tempo, sentas sin pli profunda ol io ajn atingita per pli rapidaj, ŝajne pli "konektitaj" specoj de surreta kontakto. Pubniksaj / tildaj komunumoj estas bonaj lokoj por serĉi antikvajn botelojn, ĉar ili tendencas resti surete jarojn, eĉ jardekojn.

2.7.2 Lasu kontaktadreson

Multaj Geminnaŭtoj elektas lasi retpoŝtadreson aŭ Fediverse aŭ XMPP uzantnomon (eble unu kreita ĝuste por tiu celo) sur sia kapsulo por ke legantoj, kiuj volas sciigi ilin, ke ili ŝatis ilian afiŝon aŭ ke ili malkonsentis ideon, povas atingi ilin. Tio povas esti iom timiga, sed ofte funkcias tre bone. Tio estas pli alta baro al retrosciigoj ol pretervetura suprenvoĉdono aŭ subenvoĉdono, kio signifas, ke vi ricevos ilin malpli ofte, sed kiam vi ricevos ilin, ili tendencas esti de pli alta kvalito. Ĉar ĝi malpli oportunas, ili venas nur de homoj, kiuj vere zorgas pri tio, kion vi skribis. Ili ne necese konsentis ĉion, kion vi diris, sed eĉ kritiko tendencas esti "pli bona" ĉi-sisteme; kiam homoj ne lasas siajn retrosciigon en publika forumo, kie la retrosciigo mem povas ricevi retrosciigon, ili sentas malpli bezonon troigi kaj fari kruelajn ŝercojn por gajni poentojn kun publiko. Kaj kiam la retrosciigo estas pozitiva, ĝi povas kreski al longdaŭra koresponda rilato ĉar vi komunikas dekomence per ĝeneraluzebla medio, kiu tute ne rilatas al Gemini. Se vi gastigas vian enhavon ie kiel pubnix-servilo (vidu 2.5.2), verŝajne plejofte tia kontakto venos de samsistemanoj, ĉar ili rulumos tra la uzantlistoj pli ofte ol eksteruloj, kio signifas, ke vi jam havas almenaŭ unu aferon komunan kun la plej multaj homoj, de kiuj vi aŭdas.

2.7.3 Partoprenu respondan komunumon de kunigilo

Multaj Ĝeminaŭtoj "respondas al" aŭ "komentas pri" afiŝoj, kiujn ili trovas nur skribante afiŝon de si en sia propra kapsulo, retroligante al la origina afiŝo por kunteksto. Tio helpas la legantojn de la dua aŭtoro malkovri la enhavon de la unua aŭtoro, kiu estas utila funkcio de ĉi tiu aliro. Ne estas garantio, ke la unua aŭtoro jam konscias pri la dua kaj vidos la respondon (retpoŝtmesaĝo helpus pri tio, se la dua aŭtoro vere konsiderus ĝin grava). Tamen multaj homoj trovas afiŝon por respondi sur ia kunigila servo (vidu 2.2.1), kaj kiel regulo oni emas rigardi kunigilojn kiuj inkluzivas sian propran enhavon (kvankam kompreneble estas esceptoj), do ne estas tute nekutime, ke tien-reen konversacioj inter grupoj de homoj kreskas organike sur grandaj kunigiloj. Tiel kelkaj popularaj Gemini-spacaj kunigiloj vere funkcias kiel pli malrapida, malcentrigita socireto, sen ajna eksplicite socia infrastrukturo en loko. Por multaj Geminaŭtoj, ĉi tio estas vere ilia ĉefa speco de interagado en Gemini-spaco kaj ili sentas neniun bezonon por io plu. Tiu aliro ne nepre skalos bone por grandaj kaj diversaj komunumoj, sed ne estas obstaklo aŭ problemo prizorgi pliajn kunigilojn kun specifaj temoj kaj malsamaj komunumaj normoj laŭbezone.

2.7.4 Sociiĝu, eĉ en Gemini-spaco

Ne ĉiuj Geminaŭtoj havas fortan negativan sintenon al la ideo de "socia" retrosciigo, kvankam nuntempe ili verŝajne estas malplimultaj. Certe estas sociaj opcioj haveblaj por tiuj, kiuj ja deziras ilin.

Se vi memgastigas vian Gemini-enhavon, vi havas la opcion uzi CGI-programojn aŭ ian kadron por aldoni ŝatojn, komentojn, "menciojn", aŭ alian tian funkciadon al via kapsulo. Kelkaj haveblaj rimedoj por tio estas:

gemlikes, sistemo por ŝatoj kaj komentoj

Gemini Mentions, norma metodo por ke kapsulposedantoj komuniku la ekziston de respondoj

Vi povas uzi ankaŭ iujn el la pli "sociaj" stilaj Gemini-aplikaĵoj ĵus aperintaj (vidu 2.5.1) kie ŝatoj kaj respondoj haveblas kaj funkcias pli-malpli same kiel sur la reto. Vi povas aŭ vere afiŝi la plej grandan parton de via enhavo en tiuj spacoj kaj partopreni en la ĉirkaŭaj sociaj interagoj, aŭ uzi ilin kiel lokon por peti komentojn kaj okupiĝi kun legantoj.

2.8 Mi ne vere zorgas pri retrosciigo, sed mi volus altiri legantojn. Kiel mi povas fari tion?

La plej grava afero, kiun vi povas fari por altiri kaj konservi legantaron en Gemini-spaco, estas skribi enhavon, kiun homoj vere volas legi! Sen tio, nenio vere helpos.

Se vi starigis vian propran Gemini-servilon por gastigi vian enhavon, vi verŝajne konsideru sendi vian URL al almenaŭ unu el la Gemini-serĉiloj (vidu 2.2.3) por ke via kapsulo estu indeksita estonte. Se vi uzas alies gastigadon, bonŝancas, ke la serĉiloj entiros vian enhavon sen ia ago viaflanke.

Sendi aŭ vian tutan kapsulon aŭ kelkajn individuajn afiŝojn al unu el la grandaj Gemini-spacaj kunigiloj (vidu 2.2.1) helpos homojn malkovri vian laboron. Depende de la kunigilo, fari tion povus devigi vin aŭ generi Atom-fluon por via kapsulo aŭ formati iujn partojn de via kapsulo por faciligi abonon.

Faciligi la abonon de via kapsulo pliigas la ŝancojn, ke iu ĝuante ion, kion vi jam skribis, legos aferojn, kiujn vi skribas estontece.Ĝi farindas eĉ se vi ne interesiĝas esti prezentita sur unu el la grandaj, popularaj kunigiloj. Sufiĉe da Geminaŭtoj ne regule kontrolas tiujn kunigilojn, preferante anstataŭe prizorgi sian propran legsperton per rekte abonado al kapsuloj, kiujn ili ĝuas.

La plej rapida kaj facila maniero fari vian kapsulon abonebla estas sekvi la kongruan Gemini-kunulospecifon, ligitan sube. Mallonge, ajna paĝo enhavanta ligilojn, kies ligteksto komenciĝas per dato formatita kiel YYYY-MM-DD povas esti abonita, ĉu per ligiloj aŭ rekte ene de iuj Gemini-klientoj. Se vi formatas viajn ligilojn tiel, vi ankaŭ donu al la paĝo titollinion, ĉar plej multaj abonprogramoj uzos tion kiel "fluan" titolon kaj/aŭ por formati ligilojn.

Kunulspecifo: Aboni Gemini-poĝojn

2.9 Mi estas kvazaŭ sur la barilo pri publikigado en Gemini-spaco...

Se vi ŝatas la sonon de Gemini principe kaj estas tentata starigi kapsulon sed vi timas, ke ĝi estos tempoperdo ĉar vi havos nur malgrandan publikon kompare kun la reto, aŭ vi ne volas senti kvazaŭ vi ekskludas homojn, kiuj ankoraŭ ne scias pri Ĝemeloj aŭ kiuj ne volas uzi ĝin, ne malesperu! Vi povas duoblogastigi vian enhavon sur Gemini-spaco kaj la reto samtempe. Legu pli pri tio en demando 2.11.2.

Se vi konstruas vian kapsulon kiel kapsulo unue kaj ĉefe kaj uzas ilon kiel Kineto por aŭtomate speguli ĝin al la reto, ĝi estas iom kiel konstrui retejon kun tre opiniema CMS kiu malhelpas vin krei ion ajn krom tre simpla, pura, funkcia retejo. Vi povas uzi CSS por stiligi la generitan HTML-on por iom da vida identeco, se tio gravas por vi (vi havos nur manplenon da etikedoj por labori, do estos malfacile krei ion trotroan), do tiam iu ajn kun retumilo povos vidi ĝin, eble sen eĉ ideeto, ke ĝi estas Gemini-kapsulo kulise. Dume, Geminaŭtoj ankaŭ povos vidi ĝin denaske sen ideeto, ke ĝi estas ankaŭ sur la reto. Ambaŭ "teamoj" povos rigardi vian enhavon kiel ili supozeble plej ŝatas, kaj vi povos senti bone fari vian individuan parton por fari la mezan retejon iom malpli terura ol la status quo.

Poste, se vi elektas iri "ĉio en" sur Gemini, vi povas ĉesi ruli la spegulantilon kaj anstataŭigi la spegulon per unuopa senmova paĝo por sciigi homojn, ke vi iris nur Gemini. Aŭ se ial vi elektas, ke vi ne plu volas, ke via enhavo estu en Gemini-spaco, vi povas reagordi vian Gemini-servilon por nur aŭskulti konektojn de localhost, por ke la spegulantilo estu la sola maniero por aliri ĝin. Tiel vi povas preni la tempon, kiun vi bezonas por konverti vian enhavon al ia nurreta CMS.

Kion vi havas perdi krom la potenco konstrui bruajn, malordajn, invadajn retejojn?

2.10 Mi starigis mian propran Gemini-servilon. Ĉu estas io, kion mi devus fari?

Krom sendi vian URL al serĉiloj (vidu 2.2.3), vi eble pripensu krei robots.txt dosieron provante regi kiel aŭtomataj Gemini-klientojn aliras vian servilon:

Kunulspecifo: robots.txt por Gemini

2.11 Kio estas miaj opcioj por duoobla aŭ triobla gastigado en Gemini-spaco?

2.11.1 Duoblogastigado sur Gopher and Gemini

Se vi jam havas ĉeeston en Gopher-spaco, vi povas tre rapide kaj facile transiri al duoblogastigado de la sama enhavo en Gopher-spaco kaj Gemini-spaco samtempe per la ilo GeGoBi. Ĝi prizorgas tradukadon de Gopher-menuoj en Gemini-dokumentojn. Vi povas simple daŭrigi prizorgi vian Gopher-truon kiel vi kutime farus, kaj la spegulado al Gemini-spaco estas aŭtomatigita.

GeGoBi, Gemini-Gopher duoblogastigadilo

2.11.2 Duopo-gastigado sur Gemini and the web

Vi povas fari tion per unu el du manieroj.

Plej facilas komenci kreante Gemini-kapsulon. Tiam vi povas rapide kaj facile duoblogastigi la saman enhavon sur Gemini kaj la reto samtempe kun la ilo Kineto, kiu spegulas unu-domajnan Gemini-kapsulon sur la reto:

Kineto: unu-domajna HTTP-al-Gemini prokurilo

Tiel funkcias la retejo geminiprotocol.net. Solderpunk nur prizorgas la Gemini-version, kaj Kineto prizorgas la ceteron.

La alia maniero estas komenci per retejo. Ĉi tio estas pli delikata, ĉar kongruigi de la reto al Gemini estas "perdema". Sed iuj sukcesis, ekzemple, konvinki la senmovan retejan generilon Hugo eligi kaj HTML-an kaj gemtekstan versiojn de retejo:

"Gemini and Hugo" blogafiŝo de Sylvain Durand

Malklarigante la linion inter ĉi tiuj du aliroj estas minimumisma reteja CMS nomita Lichen, kiu uzas gemtekston kiel sian stokformaton (kiel aliaj CMSoj uzas MarkDown). Kun iom da agordo, vi povas utiligi ĉi tiun dezajnon por servi la saman enhavon per Gemini kaj la reto samtempe:

Lichen, ege malpeza reta CMS bazita sur gemteksto.

2.11.3 Trioblogastigado

Ne problemas direkti GeGoBi al Gopher-truo kaj poste direkti Kineton al GeGoBi por "levi" enhavon de Gopher-spaco en Gemini-spacon kaj la reton, starigante rapidan kaj facilan ĉeeston en ĉiuj tri protokoloj. Fari ĉi tion, tamen, ne permesas vin utiligi kelkajn el la manieroj, kiujn Gemini provis plibonigi la utilecon de Gopher. Vi devus skribi Gopher-mapojn anstataŭ gemtekston, ekzemple, kaj via teksto estus malmole envolvita je 70 aŭ 80 kolumnoj por bonaspekti en Gopher-klientoj, signifante, ke Gemini-klientoj ne povas envolvi ĝin por konveni la ekranetojn de porteblaj aparatoj.

Se vi traktas Gemini-kapsulon kiel "deirpunkton" anstataŭ Gopher-truo, vi povas uzi Kineto por meti vian enhavon sur la reton, sed tiam vi bezonas manieron traduki "suben" al Gopher. Ankoraŭ ne ŝajnas estas ekzistaj iloj por ĉi tio. Ĝi estas problemo pli subtila ol ĝi unue ŝajnas. Facilas preni gemtekstan dosieron kaj envolvi la liniojn ĉe specifa nombro da kolumnoj, lasi la reston tia, kaj nur servi ĝin kiel ero-tipo 0 tekstdosiero per Gopher. Ĉi tio devigas vian Gopher-publikon legi krudan gemtekston, kiu ne estas ĝuste malfacila aŭ malbela, sed sentas iom malrespekta al la spaco. Aliflanke, facilas iri paŝon plu kaj aŭtomate traduki gemtext-paĝojn en Gopher-menuojn, tiel ke la ligiloj fariĝu elektiloj kaj oni povas sekvi ilin sen kopiado kaj algluado de URL-ojn, kaj eĉ ne tuj evidentas, ke la enhavo originis el Gemini-spaco. Sed tiam vi kreis unu el tiuj Gopher-truoj kie tute ĉio estas menuo, kaj kiel diskutite en demando 4.2.2 tio ankaŭ ne estas spirite de Gopher (kvankam sufiĉe da homoj aktivaj nur en Gopher-spaco faras ĝin ĉiuokaze, do ĝi ne povas esti konsiderata kiel ago de "fremda barbaro"). Fari "Gemini-unua trioblogastigado" respekte kaj penseme je Gopher-spaco bezonas iom da pripensado kaj eble postulas kutiman ilaron por via ĉeesto.

3. Projektaj historio, organiziĝo kaj bagateloj

3.1 Kiom aĝa estas Gemini?

Projekto Gemini komenciĝis en junio 2019. Kvankam la protokolo mem estas plej multe finaligita, la haveblaj programaroj, rimedoj kaj komunumo ankoraŭ estas en relative frua (kvankam prospera!) stato de prilaborado. Se vi volas scii multe pli pri la historio de la projekto, vi povas trovi la datojn de iuj gravaj majloŝtonoj kaj okazoj ĉe la oficiala projekta historio ligita malsupre:

Historio de Projekto Gemini (angle)

3.2 Who is behind Project Gemini?

Projekto Gemini estis originale komencita de Solderpunk <solderpunk _at_ posteo _dot_ net>, kiu restas la "Bonvola Diktatoro" de la projekto.

Tamen, la protokolo estis desegnita kunlabore kun malfiksa kaj neformala komunumo de multaj interesataj partioj per privataj retmesaĝoj, publikaj poŝtlustoj, afiŝoj faritaj en la "phlogosfero" de Gopher (kie Gemini originiĝis) kaj toot-oj en la Fediverso. Do, dum la projekto havas ununuran estron, ne pensu pri Gemini kiel laboro de ununura persono.

Specife, la jenaj homoj tre aktivis dum la plej fruaj etapoj de la projekto, kaj sen iliaj kontribuoj Gemini aŭ aspektus tre malsame ol kiel ĝi aspektas hodiaŭ, aŭ eble ne ekzistus entute:

Specife, ĉiu persono en la listo supre plenumas almenaŭ tri el la jenaj kriterioj:

Se vi kredas, ke vi plenumas almenaŭ du el tiuj kriterioj kaj via nomo ne estas supre, bonvolu kontakti kun Solderpunk!

3.3 Kio estas la estreca struktueo kaj decidofara procezo?

Kiel menciite, Solderpunk funkcias kiel Bonfara Diktatoro kaj decidofara aŭtoritato kuŝas kun li. Decidoj estas ĝenerale faritaj surbaze de komunuma konsulto kaj Solderpunk strebas konservi travideblecon kaj pravigi decidojn laŭ la projektoceloj.

Februare 2021, longtempa Gemini-kontribuanto Sean Conner estis koncedita iom decidofaran aŭtoritaton por helpi finaligi la Gemini-specifon kiam Solderpunk ne povis dediĉi sufiĉe da tempo kaj energio al la projekto. Poste 2021, Solderpunk revenis al estrecaj devoj.

3.4 Wait, that's it? No committees, no elections, no annual reports?

3.4 Atendu, estas tio? Neniuj komitatoj, neniuj elektoj, neniuj jarraportoj?

La administra strukturo de Projekto Gemini estis intence konservita malgranda pro du kialoj.

Unue, Gemini estas "opiniema" projekto kun verŝajne pli klara ideo pri tio, kio ĝi neniam volas esti, ol ĝuste kio ĝi devus esti. Ĝi forte emas flanke de minimumismo por teni tiujn ideojn. Grandaj kaj burokratiaj "dezajno de komitato" procezoj povas esti mortigaj al projektoj ĉi tiaj.

Due, malkiel la plejmulto da modernaj teknikaj projektoj, Projekto Gemini ne celas resti aktiva sur konstanta aŭ pliiga agadnivelo kiel eble plej longe, ĉiam farante ŝanĝojn, sed anstataŭe provi kompletigi ion malgrandan kaj limigitan kiel eble plej rapide kaj lasi ĝin finita por ĉiam poste. Projekto tia devus postuli multe malpli administran superkoston ol, ekzemple, disvolvi Linuksan distribuon.

3.5 Sonas bone teorie, sed Solderpunk multe malaperiĝas kaj nenio fariĝas

Ja veras! Sed ekde 2023 li ŝajnas pliboniĝi. Li petegas pardonon, paciencon kaj fidon.

Prokrastoj frustras, sed ne devus esti urĝosenco pri Gemini. Dank' al kaj la manko de facila etendebleco de la protokolo kaj la sana diverseco de klient-efektivigoj, tre malfacilas ke la projekto estu "kaperita" laŭ iu signifa senco dum periodoj de "estreca vakuo". Tio estas laŭdezajne, kaj iusence la elbrulinta hiato de Solderpunk bone funkciis kiel streĉtesto de ĉi tiu dezajnofilozofio. Gemini pasis flugkolore! Homoj nur daŭre uzis ĝin por konstrui mojosaĵojn.

3.6 Kio okazis al la poŝtlisto? Ĉu ĝi revenos?

Tre frue en la projekta vivo (aŭguste 2019), oficiala poŝtlisto por Projekto Gemini estis starigita, kaj multjare tio estis escence la "koro" de la projekto. La poŝtlista infrastuktoro estis senkoste provizita al la projekto de la administranto de la nun malfunkcia domajno orbitalfox.au. Tiu ago de afablo havis grandegan efikon sur la projekto.

Bedaŭrinde, ununura nemoderigita dissendolisto kie ĉio okazis ne bone skalis kiam intereso pri la projekto rapide kreskis. Dum la komunumo plivastigis de relative malgranda grupo de Gopher-uzantoj kun komuna teknika kaj kultura fono kaj almenaŭ malklare divitita vidaĵo al granda kaj kreskanta grupo de personoj kun diversaj fonoj kaj atendoj, malakordoj fariĝas pli komunaj, kaj la superkosto de senĉesa eksplikado kaj pravigado pri la entuta filozofio ŝarĝegiĝis. Kelkfoje diskutado fariĝis varmega. Multaj personoj kiuj estis aktivaj pri la projekto ek de ĝiaj plej fruaj tagoj malabonis de la listo kaj vagis for de la projekto.

Iam dum la fintagoj de 2021, la servilo orbitalfox.au suferis aparataran fiaskon kaj la dissendolisto malkonektis. La servilo neniam estis tute revivigita kaj la dissendolisto restas malfunkcia. Danke, pluraj Gemini-komunumanoj havis lokajn arĥivojn de la listo, kaj ĉiu afiŝo estas legebla ankoraŭ hodiaŭ:

Vidu plenajn listajn arĥivojn per TTT

Vidu partajn listajn arĥivojn per Gemini

Malfacilus nei, ke finfine la dissendolisto "ne funkciis", kaj ĝis hodiaŭ la listo povas esti iom kortuŝa temo por kelkaj Geminaŭtoj. Malgraŭ la malfeliĉa fino, same neeblas nei, ke multmaniere ĝi bone servis al la komunumo, kaj multaj gravaj diskutoj okazis en la listo, kiuj estis rekte enkorpigitaj en la protokolo-dezajno. Certe la projekto ne estus pli bona sen ĝi.

Ne klaras, ke restarigi la dissendolisto estus substanca bonfaro por la projekto, almenaŭ ne kiel maniero fari oficialan laboron por kompletigi la protokolo-dezajnon. Kiel komunuma rimedo por anonci projektojn kaj dividi ligojn kaj alian informon, la idea pli taŭgas. Se iu kun pruvita historieto volas volontuli prizorgi kaj moderigi tian liston kaj preni respondecon por ke ĝi ne devolvu en senfinajn argumentojn pri supozeble mankantaj funkcioj, ili povu kontakti Solderpunk.

3.7 En kiu vivciclo-etapo estas la projekto?

La nuna (neformala) specifo pri la protokolo estas plejparte frostigita, krom malgrandaj ŝanĝoj por forigi ambiguecon kaj trakti randkazojn. Sugestoj pri novajn funkciojn ne estos kosiderataj, ĉar la protokolo estas konsiderata funkcio-kompleta. Antaŭen, la ĉefa fokuso de la projekto estas kreskigi la komunumon ĉirkaŭ la protokolo, krom labori pri fari la ekzistantan specifon en pli precizan kaj formalan version kiu povas esti konsiderata por submetado al Interretaj normkorpoj kiel ekzemple IETF kaj IANA.

3.8 Mi trovas deponejon de GitLab kun malsama specifo ol geminiprotocol.net. Kio ĝi estas?

Tio estas nek la nuna oficiala specifo nek fripona forko. Anstataŭe, la deponejo estis starigita dum la decidofara aŭtoritato de Sean Conner (vidu 3.3 supre) por helpi konservi trakon de elstaraj aferoj laborante al kompletigo de la specifo. Kiel procezoparto, la ununura, neformala dokumento kiu estis kaj estas la oficiala specifo estis disfendita en du partojn, unu pri la reta protokolo kaj unu pri la dosierformato text/gemini, kaj ambaŭ oni estis laborantaj en pli formalajn versiojn.

Principe, la du malsamaj specifoj devus esti identaj aŭ proksimaj al ĝi, kaj kie ili malsamas la ŝanĝoj en la pli nova versio de Sean devus esti aferoj kun kiuj Soldepunk konsentas, sed ĉi tio ne povas esti tute garantiita.

Solderpunk faris eksplicitan celon solvi ĉi tiun situacion antaŭ la fino de 2023 zorge ekzamenante ĉiujn versiojn por eventuale ŝanĝi al du apartaj formalaj dokumentoj derivitaj el tiuj ĉe la GitLab-deponejo kiel la novaj oficialaj specifoj gastigotaj en la oficiala projekta dokumentaro.

3.9 Kio estas kun la nomo?

Ĝi referencas la antaŭ-naveda epoko de pilotada kosmoflugo de Usono, kiu konsistis el tri projektoj. La unua estis Projekto Mercury, kiu estis sufiĉe minimala "konceptopruvo" kaj parto de la vetkurilo por meti homon en la spacon plej baldaŭ (kiu la Sovetunio gajnis per sia projekto Vostok). Mercury estis unu-homa kapsulo sen eblo alĝustigi sian propran orbiton postlanĉe kaj nur unu Mercury-flugo daŭris pli ol ununura tago. La fina estis Projekto Apollo, kiu estis granda, peza, malsimpla kaj multekosta sed povis, kompreneble, flugigi tri virojn al la luno kaj reen.

Malpli konata de la nuna publiko, Projekto Gemini estis la "mezinfano": duhoma kapsulo, kiu povis rendevui kaj albordiĝi kun aliaj ŝipoj en orbito, povus esti malpremigita kaj repremigita orbite por faciligi kosmopromenojn, kaj kies plej longa flugo estis preskaŭ du semajnoj - pli longa ol iu ajn Apollo-misio! Laŭ grandeco, pezo kaj kosto, Gemini multe pli proksimiĝis al Mercury ol Apollo, sed laŭ kapabloj estis la malo - eĉ estis planoj (kiuj neniam realiĝis) fari ĉirkaŭ-lunajn Gemini-flugojn!

Espereble, la analogio evidentas: Gopher similas al Mercury, kaj la reto al Apollo. Gemini esperas sidi inter la du, farante pli per malpli.

Gemini tre intence ne ricevis nomon, kiu temis *iel* pri terratoj, aŭ aliaj ronĝuloj, aŭ eĉ aliaj bestoj. Dum la plej fruaj phlog-bazitaj diskutoj, kiuj poste kreskis en Projekton Gemini, manko de zorgema skribo signifis ke foje neklaris ĉu homoj parolis anstataŭigi Gopher tute, aŭ aldoni neoficialajn, kongruec-rompantajn plibonigojn al ekzistantaj Gopher-klientoj kaj serviloj. Kiam senokupa diskutado fariĝis reala projekto, ŝajnis saĝe sendi pli klaran mesaĝon.

4. Protokola dezajno

4.1 Komparoj al Gopher kaj la reto

4.1.1 Mi konas Gopher. Kiel Gemini malsamas?

Kompare al Gopher, Gemini permesas:

Teksto en Gemini-dokumentoj estas faldita de la kliento por konveni la apartan vudujon, anstataŭ ol esti "malmole faldita" ĉe ~80 signoj per novliniaj signoj. Tio signifas, ke enhavo sambone aperas sur telefonoj, platkomputiloj, tekkomputiloj kaj surtablaj komputiloj.

Gemini forigas la striktan dikotomion de Gopher inter menuoj kaj tekstdosieroj, kaj lasas ke oni miksu tekston kaj ligilojn en ununura "objekttipo". Ĉiam pli multaj phlog-istoj provas puŝi Gopher tiudirekten per servado de ĉio kiel objekttipo 1. Nivele de la Gopher-protokolo, tio estas malbela kaj malrendimenta, elsendante falsajn elektilojn, gastignomojn, kaj pordnumerojn kun ĉiu afiŝa tekstlinio. En Gemini, ne estas puno por tio; ĝi estas normala. Kompreneble, se vi vere ŝatas la Gopher-manieron, estas nenio en Gemini por malhelpi vin duobligi ĝin. Vi povas servi "objekttipon 0" enhavon kun MIME-tipo text/plain, kaj vi povas skribi text/gemini dokumentojn kie ĉiu linio estas ligillinio, reproduktante la aspekton de RFC1436-tima Gopher-menuo sen tiu ĝena ne-norma objekttipo i.

Gemini postulas la uzon de TLS-ĉifrado. Ĝi eĉ disponigas manieron por serviloj peti klientatestilon de klientoj, kiu estas maniero establi "sesion" de petoj. Tio ebligas ellabori simplajn, tekstajn aplikaĵojn, kie la tuta stato estas konservita servilflanke sen dependo je fragilaj mekanismoj kiel konekti sesiojn al IP-adresoj.

4.1.2 Mi konas HTTP kaj HTML. Kiel Gemini malsamas?

La retprotokolo Gemini aspektas kiel io inter HTTP 0.9 kaj HTTP 1.0. Estas nur unu pettipo, kongrua al GET, kaj la peto mem estas nenio krom URL. Kvazaŭ similas HTTP-peto kie la nura permesita kaplinio estas Host. La respondo estas kvazaŭ HTTP-respondo kie la nura permesita kaplinio estas Content-type. Dezajne, la peta kaj responda formatoj ne estas etendeblaj, do tiuj estas la nuraj HTTP-kaplinisimilaj afero, kiuj ĉiam estos. Tio estas bonafero: Gemini ne enhavas kaj neniam enhavos ekvivalenton de la kaplinioj Cookie, Referer aŭ User-Agent, kio tre helpas por malhelpi uzantspuradon.

Ĉi tiu libereco de la minaco de spurado venas kun malbonaj flankoj: Gemini ne havas subtenon por kaŝmemoro, kunpremado aŭ rekomenco de interrompita elŝutoj, kaj do ĝi ne bone taŭgas la disvastigado de grandaj dosieroj, kie la signifo de "granda" dependaa en la rapido kaj fidindeco de via retkonekto. Sen ekvivalento de la metodo POST de HTTP, Gemini ne vere subtenas alŝutojn, almenaŭ ne laŭ simpla, rekta maniero. Tio ne signifas, ke uzanta enigo tuta maleblas; peto inkuzivita en URL-oj povas esti uzata por, ekz., sendi serĉvorton aŭ uzantnomon al servilo. Sed ja signifas, ke oni ne povas uzi Gemini mem por meti enhavon en Gemini-spacon. Necesas uzi ion alian, kiel (S)FTP, SSH, rsync, git, retinterfaco, retpoŝtan interfaco, ktp.

La "denaska enhavo-tipo" de Gemini (analoga al HTML por HTTP(S)) neniam postulas pliajn retajn transakciojn (neniuj envicaj bildoj, eksteraj stilfolioj, tiparoj aŭ skriptoj, iframoj, ktp.). Tio permesas rapidan foliumadon eĉ sur malrapidaj konektoj kaj plena konscio pri kaj regado sur tiuj gastigoj al kiuj oni konektas. Ankaŭ, la denaska enhavo-tipo estas nur dokumento kun neniu skriptada eblo, permesante foliumadon eĉ per malnovaj komputiloj kun limigitaj rapido de procesoro aŭ memoro. Tuta regado sur la vida stilo de ĉi tiuj dokumentoj apartenas al la uzanto, ne la aŭtoro. Estas nenio kiel CSS por Gemini. Tio ne signifas, ke Gemini-spaco estas malbela. Belaj grafikaj klientoj ekzistas, kiuj permesas la tutan spacon de Gemini esti stilita por aspekti kiel plej bone funkcias por vi.

Gemini devigas TLS-ĉifradon por ĉiuj transakcioj. Anstataŭ kuketoj, Gemini permesas uzi TLS-klientatestilojn kiel manieron por la uzanto aŭtentikiĝi al programoj. Komparate al pasvortoj kaj kuketoj, ĉi tio estas tre malpli vundebla al krudfortaj atakoj kaj sesiokaptado, kaj uzanto ĉiam rajtas tuj, nerevokeble kaj unuflanke forigi sian privatan ŝlosilon, konstante finigante sesion.

4.2 Kio estis la dezajnoprincipoj por Gemini?

Gemini aspektas tre nekutima por multaj homoj, kaj foje ili supozas, ke iu parto de la dezajno estas eraro kiu venis pro la nescio de la dezajnintoj. Veras, ke Gemini estas amatora projekto (vidu demandon 7.5), sed pli ofte ol ne tiuj supozaj "difektoj" kaj "pretervidoj" fakte estas aferoj intence dezajnitaj kun plena konscio pri la konsekvencoj, ĉar la konsekvencoj estis tio, kion ni deziris. Gemini aspektas strange ĉar ĝi ne estis dezajnita laŭ la "kutimaj" principoj, kiel ekzemple:

Ni havis tre malsamajn ideojn en menso. Veras, ke ĉi tiuj ideoj ne estis ĉiam deklaritaj kaj kristalklaraj, kaj ne estis klara taksado de dezajnoprincipoj laŭ prioritato, tiel ke kiam du principoj konfliktis kaj kompromiso estis devigita ni ĉiam klinis samdirekten.Gemini eble ne estas pruvebla optimuma por io ajn, sed finfine ni pafis sufiĉe proksime al la marko, kiun ni celis. Ĝi eble ne estas perfekta, kaj ĝi eble ne konvenas al via plej ŝatata retejo-uzokazo, sed por homoj, kiuj tenas niajn komunumajn valorojn kaj interesiĝas uzi Gemini por tiaj aferoj por kiuj ĝi estis intencita, ĝi estas la plej bona ludo en la urbo.

La sekvaj principoj lasis fortan markon sur la dezajno de Gemini.

4.2.1 Uzanta privateco

Gemini estis dezajnita kun akra konscio pri la privateca disastro kiu estas la nuna reto kaj ke ĝi jam ne estas sekurloko por krudteksto. Ne sufiĉas simple eviti intence dezajni spuradajn funkciojn; tio facilas. La historio de la reto pruvas, ke uzanta spurado povas esti kaj estos ŝtelirita tra la malantaŭa pordo uzante protokolajn funkciojn, kiuj ne estis dezajnita por faciligi ĝin. Tiel, la dezajnintoj de Gemini supozis aktivan malbonan intencon kaj klopodis eviti dezajni ion ajn, kio povas esti subfosita por provizi efikan spuradon.

Any bit of information which is capable of making a round trip from a server to a client and then back to the server again without being modified has the potential to be a privacy threat, allowing the server to recognise a client as a repeat visitor even if their IP address has changed between visits. Such round trips are common in HTTP. The contents of a Last-Modified or Etag response header can end up in a subsequent If-Unmodified-Since or If-None-Match request header. When used as intended, these headers don't serve to uniquely identify a user in isolation, but they leak a non-zero quantity of information. They can be combined with other such identity leaks (such as the many well-known browser fingerprinting techniques) to help narrow down a user's identity. Far worse, they can and have been abused for the express purpose of uniquely tracking users. You can read about Etag-based "supercookies" on the web to learn more.

Ajna informo kiu povas fari rondveturon de servilo al kliento kaj reen al la servilo denove sen ajna ŝanĝo estas ebla privateca minaco, permesante al la servilo rekoni klienton kiel ripeta vizitanto eĉ se ilia IP-adreso ŝanĝiĝis inter vizitoj. Tiaj rondveturoj estas komunaj en HTTP. La enhavo de respondaj kaplinioj Last-Modified aŭ Etag povas finiĝi en sinsekva respondaj kaplinioj If-Unmodified-Since aŭ If-None-Match. Uzate kiel intencite, tiuj kaplinioj ne funkcias por unike identigi uzanton izolade, sed ili likas nenulan kvanton da informoj. Ili povas esti kombinitaj kun aliaj tiaj identecaj likoj (kiel ekzemple la multaj konataj retumilaj fingrospuraj teknikoj) por helpi malvastigi la identecon de uzanto. Multe pli malbone, ili povas esti kaj estis misuzataj por la eksplicita celo de unike spuri uzantojn. Vi povas legi pri Etag-bazitaj "superkuketoj" rete por lerni pli.

Protokolo serioze devontigita al uzantprivateco devas esti dezajnita por "rompi ĉiujn buklojn", certigante ke nenio enhavita en servilrespondo iam devus finiĝi en klientpeto. Gemini atingas ĉi tion per la simpla rimedo fari la klientpeton kiel eble plej simpla. Ĝi konsistas el nenio krom la petita URL, kiu necesas por malambigua peto. Gemini-petoj litere transdonas la nuran minimumon da informo. Tio ne nur rompas ĉiujn buklojn inter servilo kaj kliento, sed ankaŭ malhelpas klopodojn fingrospuri klientojn (kvankam fingrospurado ebliĝas kiam klientoj elektas provizi klientatestilon).

Kompreneble, nenio estas perfekta. Vere albonema Gemini-kapsulo ankoraŭ povas spuri uzanton programe enigante hazardajn unikajn identigilojn kiel vojkomponentojn de ĉiuj URL-oj, sed eĉ Gopher estas vundebla al ĉi tio.

4.2.2 Uzanta aŭtonomeco

Gemini estas dezajnita por meti klientajn uzantojn en la kondukan sidlokon, ne serviladministrantoj aŭ enhavaj eldonistoj. Surrete, maleblas antaŭscii aŭ signife regi ĉŭ alklaki ligilon konektigos vian komputilon al unu malproksima servilo, aŭ du, aŭ cent, aŭ kian informon ĝi sendos al ili, aŭ kiom da kiaj dosieroj ĝi elŝutos. Retaj "paĝoj" estas defaŭlte permesitaj fari kalkulojn sur via CPU kaj stoki dosierojn sur via malmola disko. Nenia kapablaĵo estas disponigita por trudi fajnan regadon pri io ajn el ĉi tio. Se ekzistus, la plej multaj retejoj rompiĝus se vi provus fari tian kontrolon, ĉar ili estas desegnitaj supozante humilan rilaton kun la uzanto, ke la reto estas nur maniero por vi doni al ili regadon super via komputilo. Ho, vi eĉ ne povas elekti ĉu legi malhelan tekston sur hela fono aŭ male krom se la retdezajnisto decidas fari kromlaboron siaflanke por proponi al vi la elekton.

Gemini tute renversas tiun rilaton. Alklaki ligilon konektigas vian klienton al ekzakte unu servilo (antaŭmane precizita de la ligila URL) kaj tiu servilo estas permesita sendi al vi ekzakte unu dosieron, kaj bone verŝajnas, ke ĝi estos dosiero de tipo gemtext (la sola dosiertipo garantiita esti ĝuste traktita de ĉiu Gemini-kliento kaj la plej komune servita tipo), kaj ĉio, kio via kliento povas fari kun tiu dosiero, estas meti iun tekston sur vian ekranon kaj proponi al vi kelkajn ligilojn al aliaj dosieroj. Kiel formati la tekston estas preskaŭ tute sub la regado de la kliento. Preskaŭ la sola afero, kiu la dokumentaŭtoro povas fari, estas klarigi, ke iuj sekcioj de la teksto vere devus esti prezentitaj laŭ fiks-larĝa tiparo, por ke komputila kodo kaj ASCII-arto aspektos laŭcintence. La grandeco, tiparo kaj koloro de la teksto dependas tute de la kliento.

Estas ne nur la vidstilo sub la uzanta regado. La dokumento gemtext estis dezajnita sen iu maniero por dokumento "entiri" iun alian dosieron kaj permesi aŭtoroj konektigi vian komputilon al arbitraj triapartioj. Ĉi tio ne nur protektas vian privatecon (kvankam kompreneble ni pensis pri tio, vidu sekcion 4.2.1), sed ĉar gemtext-dokumentoj estas memstaraj entoj kiuj ne povas signife "enhavi" ajnan alian dosieron aŭ dependi de iu alia dosiero por specifi la ĝusta maniero trakti ilin, estas neeble rompi ilin ekzercante regadon. Gemini-kliento povas esti agordita por rifuzi konekti al specifaj serviloj, aŭ refuzi elŝuti dosierojn kun specifaj MIME-tipoj, aŭ fini elŝutojn kiuj superas specifan dosieran grandecon, kaj estas neebla, ke tiuj decidoj havos neintecajn konsekvencojn. Iu dokumento, kiu pasas viajn elektitajn limigojn aspektos kaj funkcios ekzakte same kiel sen viaj limigoj. Vi povas elekti laŭvole.

La firma engaĝiĝo al la principo de "unu neta transakcio por klako", kiu lasis kelkajn markojn sur la protokolo-dezajno, ne nur helpas la aŭtonomecon de la uzanto. Ĝi ankaŭ kontribuas al la privateco de la uzanto (vidu respondon 4.2.1), ĉar se trakti dokumenton servitan de unu gastiganto povus ekigi la aŭtomatan alporton de alia dosiero de alia gastiganto, ĉi tio povus esti uzata por faciligi spuradon.

4.2.3 Neetendebleco

La reto malrapide sed certe mutaciis de elektronika biblioteko de interkonektitaj dokumentoj - kio estas tio, kio Gemini unue kaj ĉefe celas esti - en ĝeneraluzeblan komputikan platformon. Uzantaj privateco (vidu respondon 4.2.1) kaj aŭtonomeco (vidu respondon 4.2.2) nepre suferis, ĉar la ŝanĝoj laŭvoje senescepte donis pli da regado kaj pli da kapabloj al la eldonistoj sed neniun al la retumantoj. La reto ne estis dezajnita de la unua tago por esti tio, kia ĝi estas hodiaŭ, kaj tamen ĝi daŭre estis konstruita sur bazo de HTML kaj HTTP la tutan tempon. Kiel eblis tia drama kaj neantaŭvidita ŝanĝo sen devigo por tute anstataŭigi la bazon? La mutacio eblis ĉar HTML kaj HTTP estas ambaŭ tre etendeblaj.

Se vi scias iomete da HTML, facilas vidi ĉi tion. Supozu ke la nuraj ekzistantaj etikedoj estis <a>, <b>, <i>, kaj <p>. Poste, se iu volis aldoni novan funkcion, tre evidentas kiel fari ĝin. Nur elektu novan literon kaj reuzu la angulkrampan sintakson, ekzemple, <u>. Oni ne eĉ necesas resti kun unu litero, do la gamo de eblaj etikedoj kiuj povas ekzisti estas litere senfina. Analizilo kiu povas analizi version de HTML kun 100 etikedoj ne estas multe pli malsimpla ol unu kiu povas analizi version kun 10 etikedoj. Retumila efektivigintoj povas aldoni, kaj ja aldonis, etikedojn kiuj ne estis desegnitaj en HTML-on. Retumilo kiuj ne subtenis la etikedon ne kraŝis bildigante paĝojn kiuj uzis ĝin. Malantaŭ ĉio, eĉ se neniuj sovaĝaj HTML-etendaĵoj estas tie, uzantoj foje faros tajperarojn, do retumiloj devas esti fortikaj kontraŭ nekonataj etikedoj.

Supozu, ke ekzistas nur du retumiloj monde, A kaj B, ĉiu kun ekzakte 50% de la uzantbazo. Se retumilo A aldonas subtenon por nova HTML-etikedo, la unuaj retejoj uzantaj ĝin ne funkcios laŭintence por uzantoj de retumilo B. Sed ĉar duono de la mondo uzas A, kelkaj uzantoj de retumilo B vidos la novon retejon ĝuste funkcianta sur la komputilo de amiko aŭ kunlaborulo. Eble 10% el ili pensos, ke la nova etikedo estas tiel mojosa, kaj ili ŝanĝas retumilon. Nun retumilo A havas 55% de la uzantbazo. Ili povas diri al retaŭtoroj, ke ilia mojosa nova etikedo funkcias por "la plej parto de uzantoj", do pliaj personoj ekuzas ĝin. Retumilo B daŭre perdas uzantojn al retumilo A. Fine ili rezignas kaj aldonas subtenon por la nova etikedo. Nun ĝi estas por ĉiuj intencoj parto de HTML. Lavu kaj ripetu kelkjare, kaj la etikedoj povas multobligi ekster regado. Ne gravas, se la estraro de la oficiala HTML-defino ne volas, ke ĉi tio okazas pro tre bonaj kialoj. Ili povas piedpremi la piedojn kaj griti laŭvole, sed oni ne povas malliberigi retumilaj efektivigantoj pro ignorado de specifo, do etendaĵoj okazos.

Se vi scias iomete pri HTTP, vi povas vidi kiel la sama veras je respondaj kaj petaj kaplinioj, kaj petaj metodoj.

Eĉ Gopher etendeblas laŭ desegno. La eroj en Gopher-menuo ricevas erospecon, indikita per ununura nombro, ununura simbolo (kiel ekzemple +), aŭ ununura litero, kiu estas sentema majuskle. Tio signifas pli ol 62 eblaj erospecoj! Almenaŭ tio estas finia nombro. Kaj RFC 1436 kuraĝigas "lokajn eksperimentojn" (tiel longe kiel ili ne estas maŝinspecifaj). Praktike, malgraŭ esti starante eĉ pli longe ol la reto kaj neniam tute elmortante, rimarke malmulte etendado de Gopher fakte okazis. Du erospecoj, i kaj h, kiuj ne estas en RFC 1436 estas vaste uzita kaj vaste subtenita, sed tio tutas.

Kial Gopher ne suferis la saman neregitan balonadon de la reto? Parto de la kialo eble estas, ke Gopher estas tiel simpla protokolo, tre facilas skribi vian propran klienton. Se io facilas, pli da personoj ĝin faras, do estas multaj da Gopher-klientoj ekzistantaj. La dinamiko inter la du grandaj retumiloj A kaj B priskribitaj supre ne estus preskaŭ same, se ekzistus 10 malsamaj retumiloj, ĉiu kun proksimume 10% de la uzantbazo. Etendaĵo povas nur iĝi universale adoptita en tiu scenaro se preskaŭ ĉiuj konsentas, ke ĝi vere estas por la plej bona. Tio verŝajne ne estas la tuta historio malantaŭ la stabileco de Gopher (post la apero de la reto, Gopher nur allogus al homoj, kiuj ŝatis ĝin kiel ĝi estis, kaj malpli emis etendi ĝin), sed ĝi certe ludis ian rolon. La principo ke klienta diverseco induktas protokolan stabilecon realas.

Gemini estis desegnita dekomence kun ĉio ĉi-supra klare en menso. Ni ne volis desegni protokolon pri privateco kaj aŭtonomio de la uzanto kaj poste rigardi tiujn aferojn malrapide erozii dum Ĝemelo mutacias en la sovaĝejo unufoje ekstere de nia kontrolo, do ni iris tute pri neetendebleco. Ni provis desegni protokolon, kiu estis malfacile etendebla. Ni ne nur refuzis aldoni iajn intencajn "hokojn" al la protokolo sur kiuj homoj pendu arbitrajn funkciojn estontece; ni provis eviti neintence lasi iajn iomete pintajn etojn, kiuj ne estis intencaj kiel hokoj sed povus ankoraŭ funkcii tiel, se vi zorgus pendi ion sufiĉe malgranda je la ĵuse ĝusta angulo. Ni provis desegni glatan, brilan protokolon kun spegula poluro, sur kiu ajna provita etendaĵo forglitus. Ni vere ne volis riski, do krom fari ĝin brila kaj glata, ni ankaŭ provis fari Gemini tre simple efektivigebla (vidu respondon 4.2.4), por kuraĝigi kiel eble plej multajn klientojn por plia stabileco.

Niaj ĝemelaj kompromitoj de neetendebleco kaj simpleco de efektivigo estas kial multaj el la "belaĵoj" de la reto mankas en Gemini. Malpli da funkcioj kaj la fojfoja malglata rando estas la prezoj, kiujn ni konscie kaj volonte pagis por stari nian pozicion kiel eble plej firme pri la aferoj, kiuj plej gravas por ni.

4.2.4 Simpleco de efetivigo

La desegno de Gemini strebas por facileco de efektivigo je du niveloj, koncepta kaj praktika.

Je la nivelo koncepta, Gemini estas desegnita por esti "radikale konata". Ĝi baziĝas sur tre tradicia interreta arkitekturo de klientoj kaj serviloj, petoj kaj respondoj. Ekzistas neniu samulo-al-kunula retado, neniuj distribuitaj hash-tabeloj, neniuj blokĉenoj, neniu enhav-bazita adresado aŭ iuj aliaj ekscitaj, amuzaj novaj teknologioj, kiujn vi povus atendi de juna, nuntempa protokolo. Tio ne estas ĉar ni pensas ke tiuj aferoj are nepre malbonaj, ser nur ĉar ili estas nekonataj. Multaj programistoj ne komprenas kiel ili funkcias ia-detale. Eĉ tiuj, kiuj ja havas sufiĉan teorian komprenon eble ne havas iun praktikan sperton. La konceptoj malantaŭ Gemini estas vere pano-kaj-buteraj aferoj kompare. Iu, kiu laboris kun ĉu la reto ĉu Gopher povas akiri iomete solidan komprenon en Gemini dum ununura sidado sen devo de serĉi en Vikipedio eĉ unufoje.

Je la nivelo praktika, la desegno de Gemini estas esence nova maniero por kunkonekti iujn tre nenovajn teknologiaj primitivoj; maturaj, normigitaj kaj vaste uzataj teknologioj kiel TLS (1999), URL-oj (1994) kaj UTF-8 (1993). Vi povas kutime trovi bonan subtenon por ĉi tiuj teknologioj en preskaŭ ajna programlingvo sur preskaŭ ajna komputika platformo, kiun vi volas nomi. Kiel rezulto, kodigi Gemini-programaron povas senti tre kiel kunmeti Lego-brikojn. Plej multo da la malfacila laboro jam estis farita. Kiam aperas novaj lingvoj kaj novaj platformoj, Gemini-efektivigontoj nur devas esti pacienca. Iu alia, verŝajne iu, kiu ne eĉ aŭdis pri Gemini, baldaŭ replikos ĉiujn niajn neprajn brikojn por ni, ĉar ili estas necesaj por tiom aliaj aferoj.

Alia praktika helpo por efektivigo estas, ke Gemini estis desegnita kun multaj "el-elektaj" detaloj. Ekzemple, respondaj statkodoj de Gemini estas du ciferoj longaj, sed estas desegnitaj tiel ke minimumaj klientoj povas decidi kiel trakti la respondon laŭ la unua cifero sole en maniero kiu ne malhelpas kernan funkciadon. Simile, la marklingvo gemtext difinas kelkajn linispecojn, sed tiuj estas dividitaj en bazajn kaj kromajn linispecojn, kaj klientoj rajtas trakti kromajn linispecojn kiel ekvivalentajn al la plej simplaj el la bazaj tipoj.

Ĉiuj tiuj desegnaj decidoj profitigis kiam Gemini estis prezentita sur la populara retejo Hacker News en majo 2020. Estis Kambria eksplodo de Gemini-programaroj en gamo da lingvoj. Seriozaj interfunkciaj problemoj neniam aperiĝis.

Dum la fruaj tagoj de Projekto Gemini, simpleco kaj minimumeco estis emfazitaj tiel de esteta kaj filozofa prefero kiel praktika maniero kuraĝigi diversajn efektivigojn por indukti protokolan stabilecon. Tiu prefero por aŭstera eleganteco ankoraŭ ekzistas por multaj Geminaŭtoj, sed verŝajne estas juste diri, ke ni estas maltrafinte al kelkaj el niaj plej fruaj aspiroj, kiuj estis:

Eĉ se Gemini ne estas tute ĉi-simpla, ĝi ja estas kelkaj grandordoj pli proksime esti ĉi-simpla ol esti tiel malsimpla kiel la reto. Dum la fruaj tagoj, ni ankaŭ diskutis klopodi maksimumigi "rilatumon potencon kontraŭ pezon" anstataŭ ol klopodi "minimumigi pezon". Tio verŝajne ankoraŭ estas bona maniero priskribi Gemini.

4.3 Demandoj pri la respondaj kaj petaj kaplinioj

4.3.1 Kial estas nur unu petospeco? Io kiel POST estus bone, ĉu ne?

Tio estas intenca decido farita por rekte servi la gvidantan principon de neetendebleco (vidu respondon 4.2.3).

Por ke Gemini subtenu pli ol unu petospecon, postulus ian manieron precizi en peto kiu speco ĝi estis, simile al kiel HTTP-petoj komencas per la nomo de metodo, kiel GET aŭ POST. Tiel baldaŭ kiel ekzistas tia maniero, estas subite obvie kiel facile aldoni novajn tipojn de petoj. La pordo al etendado estas larĝe malfermita. Tio estas kiel la reto iris de nur GET (HTTP/0.9) al GET, HEAD, kaj POST (HTTP/1.0), al GET, HEAD, POST, PUT, DELETE, CONNECT, OPTIONS, kaj TRACE (HTTP/1.1). Ni volis ekskludi tiun eblecon.

Se estas nur unu petospeco, ne necesas precizi kiun specon ĝi estas. Tiu informo povas resti implicita. Tiam la pordo al etendado estas fermita, kiu estas kiel ni ŝatas ĝin.

Se nur estos unu petotipo, io analoga al GET estas la evidenta elekto. Post ĉio, GET estis la unua kaj origine nura metodo en HTTP.

Gemini ne diferencas de Gopher tiamaniere, kaj neniu en Gopher-spaco iam plendas pri ĝi.

4.3.2 Kial ne estas ekvivalento al la HTTP Content-length kaplinio?

Tio estas intenca decido farita por rekte servi la gvidantan principon de neetendebleco (vidu respondon 4.2.3).

Se la respona kaplinio por sukcesa Gemini-transago inkluzivus plurajn malsamajn tipojn de informo, necesus precizi ia limigilo por separigi la komponantojn. Post kiam limigilo estas precizita, ekzistas evidenta maniero etendi la kaplinian desegnon por inkludi pliajn informerojn, simple reuzante la saman limigilon. La pordo al etendado estas larĝe malfermita.

Se estas nur unu informspeco, ne necesas precizi limigilon. Tiam la pordo al etendado estas fermita, kiu estas kiel ni ŝatas ĝin.

Se estas nur unu tipo de informo pri respondo, ekvivalento de Content-type de HTTP estas pli bona elekto ol Content-length. Inter alia avantaĝoj, tio faras rekte por servilo sendi informon pri kiel teksto estas kodigita. Tiu informo mankas al Gopher, kaj tiu malsimpligas kodado de fortikan klienton, kiu devas trakti kun nedeklarita miksaĵo de ISO/IEC 8859-1, UTF-8, KOI8-R, kaj pli.

Gopher ankaŭ ne havas ekvivalenton al la kaplinio Content-length, kaj malkiel la manko de precizitaj tekstokodigadoj, ĉi tio ne estis pruvita esti praktika obstaklo en Gopher-spaco. Malkiel Gopher-klientoj, Gemini-klientoj povas distingi inter transago sukcese kompletita kaj unu elfalanta meztranslokige pro neta misfunkciado malbonintenca atako eĉ sen informo de Content-length, per la ĉeesto aŭ foresto de mesaĝo TLS Shutdown.

Estas vere, ke la nekapablo de la kliento sciigi uzantojn kiom pli da granda dosiero restas por elŝuti kaj taksi kiom da tempo tio povus daŭri signifas, ke Gemini ne povas provizi tre uzantamikan sperton por elŝutoj de grandaj dosieroj. Tio verus, eĉ se Content-length estus precizita, ĉar tia sperto ankaŭ postulas, ke aliajn malsimplaĵojn estu aldonita al la protokolo, ekz. la kapablo por daŭrigi interrompitajn elŝutojn. Gemini-dokumentoj povas rekte ligi al resursoj gastigita per HTTPS, BitTorrent, IPFS, DAT, ktp. and ĉi tio estas la pli bona opcio por tre grandaj dosieroj.

Veras, ke la manko de Content-length farigas malfacile por reuzi konekton por redukti retan superkoston, sed tio estas nenia granda perdo por protokolo dediĉita al la ideo de "po unu neta konekto klake" (vidu respondon 4.2.2).

Veras, ke per iomete da zorgo, "mem-finiganta" responda kaplinio povus esti desegnita, kiu inkluzivis pli ol unu tipo de informo sen ke la pordo al etendado restu larĝe malfermita. Ĉar MIME-meditipoj estas permesita inkludi blankspacon, uzante blankspacon kiel limigilon kaj metante ion kiel Content-type por la fina komponanto en sinsekvo de aliaj komponantoj, kiuj ne povas inkludi blankspacon, rezultus en responda kaplinio, kiu ne povas esti neambigue etendita. Ĉi tiu eblo estis vere supervidita. Estus ete pli malsimple servi dinamike generitan enhjavon, kie la Content-size ne estas konata antaŭe, kaj maleblus iujn el la interesaj "fluantaj" eksperimentoj, kiuj aperis en Gemini-spaco. Malklaras, ĉu tio estus bona kompromiso, pro la manko de evidentaj problemoj farite de la manka Content-size informo en aŭ Gemini-spaco aŭ Gopher-spaco.

4.3.3 Kial ne estas protokola versinombro inkluzivita kun petoj aŭ respondoj?

Tio estas intenca decido farita por rekte servi la gvidantan principon de neetendebleco (vidu respondon 4.2.3).

Ĉar Gemini estis desegnita de tago unu por rezisti klopodoj por etendi ĝin, estus tute sinvenka inkluzivi facililon por glata altgradigo al "Gemini 2.0" estontece. Neniam estos Gemini 2.0.

Veras, ke metodo signali protokolan version estus utila eĉ mankante deziron por aldoni novajn funkciojn, por permesi ĝustigojn al defektoj malkovritaj estontece. La espero estas, ke Gemini estas sufiĉe simpla, ke ĉiuj krom la plej obskura kaj senkonsekvenca de cimoj povas esti malkovritaj per vasta testado de la fruaj adoptantoj antaŭ ol liberigi la specifon. Ni vetas en povi "ĝusti ĝin unuafoje", aŭ almenaŭ sufiĉe alproksimiĝi al ĝusto, ke ni ne trovas ĝin netolerebla por vivi ĉiam poste kun niaj malgrandetaj eraroj.

Ne veras, ke la specifo de Gemini sekvas filozofio "vivanta dokumento" de eterna ŝanĝebleco. Estis planita ek de tago unu, ke la specifo estus eventuale tre klare kaj tre laŭte finigita kaj frostigita.

Tiu aliro "unu kaj finigita" al protokola desegnado eble ŝajnas radikla aŭ nesaĝa, sed ni estas singardeme optimisma. Kiel ĉiam, ni prenas rektan inspiron de Gopher, simpla protokolo kies specifo ne estis ŝanĝita dum ĉirkaŭ 30 jaroj, sed restas tiel funkcia kaj utila kiel ĉiam kaj ankoraŭ gajnas korojn kaj mensojn hodiaŭ. Ni vidas nenian kialon, ke Gemini ne povas sekvi similan vojon, kaj ni ne estas la nura tekprojekto provi ion similan. La programlingvo Hare havas similan filozofion:

Ni planas frostigi la lingvon kiam ĝi atingas 1.0 kaj ĉesi ellabori novajn lingvofunkciojn. Sekvante 1.0, la solaj specifaj ŝanĝoj estos klarigoj kaj negravaj ĝustigoj. Ni ne havos la perfektan lingvon, kaj ne devos vivi kun niaj preteratentoj, sed tio bonas: Ni lasos la sekvan lingvon plibonigi sur niaj ideoj. Kion ni deziras estas lingvo, en kiu ni povas konfidi kiel eble plej longe, kaj tio postulas profundan sindevigon al stabileco.

Citita el "Hare is a boring programming language" [Hare estas enua programlingvo]

La ideo pri io programaro-rilata estante "finigita" estas anatema al la nuntempa komputada menseco, sed ne devus. Ni finigos la Gemini-protokolo unufoje kaj por ĉiam, kaj tiam la klientoj kaj serviloj tendencos asimptote al kompleteco unufoje kaj por ĉiam kaj la cimoj malkovritaj kaj premegita. Ĉiam-grandiĝa tempolongo inter sekvaj versioj de programo devus esti konsiderita markon de kvalito kaj bona desegno, kaj ni antaŭĝuas esti fieraj pri bonkvalitaj Gemini-produktoj, kiuj estas fideblaj kaj stabilaj finigitaj produktoj. Certe venkos esti fort-brakite rekomenci niajn retumilojn ĉiu-semajne aŭ du por instali ankoraŭ alian ŝajne esencan ĝisdatigon por daŭri fari la saman malnovan aferon.

4.4 Demandoj pri text/gemini

4.4.1 Kial text/gemini ne havas subtenon por envicaj ligoj?

Estas multaj kialoj por tio, sed ĉi tiu desegno estas ĉefe serve de la gvida principo de simpleco de efektivigo (vidu respondon 4.2.4). Ĉar text/gemini estas tute nova formato definita specife por Gemini, klientaǔtoroj tipe devos skribi ilian propran kodon por analizi kaj bildigi la formaton dekomence, anstataŭ ol povi konfidi sur antaŭekzista, bonprovita libraro. Do gravas, ke la formato estas ege simpla por trakti ĝuste. Strikte linibazita formato, kie tekstlinioj kaj liglinioj estas distingaj konceptoj akiras tion. Ne estas devo, por ke kliento skanu ĉiun linion signo-signe, kontrolante por la ĉeesto de iu speciala sintakso por detekti ligon. Eĉ la plej eble simpla envica ligila sintakso enkondukus la eblon de fuŝformita sintakso, ekz., forgesi fermi etikedon antaŭ ol malfermi novan, kontraŭ kiu klientoj bezonus esti forta. Verŝajne ankaŭ enkondukus variajn randkazojn, kies traktado aŭ bezonus esti eksplicite precizita (irigante al pli longa, pli tedia specifo kiu estis malpli amuza legi kaj pli malfacila teni en via kapo), aŭ restus nedefinita (irigante al malkonstanta konduto tra malsamaj klientoj). Simpla linibazita formato estas ege pli facile traktebla.

Uzi sistemo de tekstlinioj kaj liglinioj estas ne nur facila analizi, tamen. Ĝi tendencas rezultigi tre purajn dokumentajn aranĝojn. Ĝi instigas inkluzivi nur la plej gravajn aŭ rilatajn ligilojn, organizi ligilojn en listojn kiuj grupigas rilatajn ligilojn kune, kaj permesas al vi doni al ĉiu ligo maksimume priskriban etikedon sen zorgi ĉu tiu etikedo nature konvenas al la fluo de via ĉefa teksto. Necesas iom da alkutimiĝo, sed valoras la penon. Gopher-menuoj praktikas la saman influon, kaj la facileco navigi Gopher-truon estas io, kion multaj uzantoj de Gopher aprezas, kaj estis konsiderita inda porti antaŭen en Gemini. Ĝi ne estas arbitra limigo pro malfacileco, ĝi vere donas frukton.

Se vi estas uniksa fridulo, vi devus aprezi kiom bone estas labori kun linibazita markadformato uzante normajn komandliniilojn! Donite grupon de text/gemini dokumentoj, vi povas ĉerpi la URL-ojn el ĉiuj la ligoj en ĉiuj la dokumentoj, forigi la duoblaĵoj, kaj listigi ilin orde de plej ĝis malplej komune alligita uzante nur grep, awk, sort, kaj uniq. Pensu, kiom pli kompleksa estus tiu tasko kun HTML-dokumentoj.

4.4.2 Kial text/gemini ne subtenas grasan aŭ kursivan tekston?

Baze por la sama kialo, por kiu ĝi ne subtenas envicajn ligojn (vidu demandon 4.4.1). Ŝajnas vizaĝe, ke estus bagatela plia afero por aldoni, sed ĝi estus devigi ŝanĝon de linio-post-linia analizado de la formato kun ununura bito de stato ("ĉu mi estas en antaŭformata reĝimo aŭ ne?") al signo-post-signa, aŭ almenaŭ vorto-post-vorta, analizado de la formato kun tri bitoj de stato, enkonduki multajn randokazojn kaj faciligi akcidente fuŝi dokumenton.

4.4.3 Kial text/gemini ne subtenas envicajn bildojn?

Tio estas intenca decido farita por rekte servi la gvidantan principon de uzanta aŭtonomio (vidu respondon 4.2.2), specife la ideo, ke text/gemini dokumentoj devus havi neniu maniero por ekigi pliajn retajn petojn. Bildoj estas unu specifa kazo kie ĉi tiu principo interkovras substance kun nia gvidanta principo de uzanta privateco (vidu respondon 4.2.1). Tiel-nomitaj "spurantaj pikseloj" estis norma ilo de la reta gvatomerkatada komplekso multjare. Tiuj etaj, nevideblaj bildoj misuzas la reta konduto de aŭtomata elŝutado de bilddosieroj de arbitraj tria-partiaj serviloj por efektive trompi vian komputilon "ping" gvatoservilojn, raportante vian movojn dum vi esplori la reton.

Gemini estas ĉi-maniere ne malsame al Gopher, kaj neniu en Gopher-spaco iam plendas pri ĝi. Male, same kiel Gopher-uzantoj ĝuas la rapidan, facilan, kaj transvideblan navigadon de Gopher-truoj kiu rezultas el hierarkia menusistemo anstataŭ envicaj ligojn, Gopher-uzantoj ĝuas forte tekstocentran spacon por sendistra legado sen sensa troŝarĝo kaŭzita de troa senkiala bildaĵo, kaj por ĝia kuraĝigo de substanco super stilo (nenio povus esti pli malkuraĝiga por reklamantoj). Ĉio de tio estis konsiderata antaŭportinda en Gemini-on.

4.4.4 Kial text/gemini ne subtenas stiladon?

Tio estas intenca decido farita por rekte servi la gvidantan principon de uzanta aŭtonomio (vidu respondon 4.2.2).

Gemini prenas la pozicion, ke vida stilado de Gemini-enhavo apartenas sub la nura kaj rekta regado de la leganto, ne la skribinto. Ne ĉiu havas la saman gustumon je koloroj kaj tiparoj, kaj neniu ununura paĝa stilo estos optima por ĉiu leganto, ĉiu aparato kaj ĉiu luma kondiĉo. Estas multe pli en risko ĉi tie ol la aĝe malnova divido en prefero por malhela teksto sur hela fono aŭ male. Personoj kun lernaj malkapabloj kiel disleksio eble ege profitos de uzado de speciale desegnitaj tiparoj, ekzemple, kaj personoj kun malhelpita vidado eble havos malfacilon legante tekston se la kontrasto inter fono kaj malfono estas tro malalta, ne grave ĉu ĝi pli proksimas al malluma reĝimo aŭ luma reĝimo. "Unu grando taŭgas ĉio" stilsistemo, kie enhavo aspektas same ĉie nepre malbone plenumos por multaj personoj. Malsimpla stilsistemo kiel CSS, kiu povas precizi malsamajn stiladon por malsamaj aparatoj kaj kuntekstoj, violus la gvidantan principon de simpleco de efektivigo (vidu respondon 4.2.4), ŝarĝante ĉiu unuopa aŭtoro kun la tasko kontroli, ke sia kapsulo bone funkcias ĉie kaj por ĉiu. Sperto de la reto sugestas, ke alireblecaj problemoj tipe estos postpenso plejbone. Multe pli simplas, kaj fakte multe pli liberigas por enhavaŭtoroj, permesi enhavon nur esti enhavo, kaj lasi stiladon al la uzanto, kiu post ĉio scias siajn proprajn preferojn kaj bezonojn pli bone ol iu alia.

Difini ion same kiel simpligitan CSS-on ankaŭ violus la princpon, ke sekvi ligon en Gemini-spaco devus rezulti elŝuti ununuran dosieron el ununura servilo, konita antaŭe, kaj ke la funkcieco de ia unu elŝutita dosiero devus neniel esti influita rifuzante elŝuti ian alian dosieron (vidu respondon 4.2.2 denove).

Estas mito, ke sen ia CSS-a ekvivalento Gemini-spaco estas kondamnita esti vide malsprita kaj neinteresa. Estas graficaj Gemini-klientoj kun altkvalita tipara bildigo kaj bela tipografeco. Personoj, kiuj valoras tiujn aferojn povas ĝui tiun legantan sperton absolute ĉie en Gemini-spaco, eĉ kiam legante enhavon skribitan de aŭtoroj, kiu tute ne zorgas pri stilado. Belaj Gemini-klientoj eĉ ne necese devas fari kapsulojn aspektas bone sed ĉiuj same, sen ajna individua personeco. Klientoj kiel GemiNaut kaj Lagrange uzas partojn de la URL kiel semo por hazardnumeraj generiloj, kiuj regas subtilajn aŭtomatajn variadojn je kapsula stilado. Ĉiuj paĝoj el la sama kapsulo aspektas same, kaj paĝoj el malsamaj kapsuloj aspektas iomete malsame. Kun tempo, vi subkonscie lernas tiujn postsignojn, por ke viaj ŝatataj kapsuloj fini aspektante konate kaj komforte, kaj vi povas distingi kiam vi finis ie nova, aŭ eĉ akiri vagan senton de "Ho, ĉu mi ne estis ĉi tie unufoje antaŭe?". Tio estas fakte tranĉrandaj UI-aferoj, kaj la Gemini-komunumo povas esti ĝuste fiera pri ĝi.

4.4.5 Kial vi ne nur uzis Markdown anstataŭ ol defini text/gemini?

La markaĵo text/gemini multe prunteprenas de Markdown por ĝia sintakso. Estas multaj Markdown-libraroj por ĉiuj gravaj lingvoj kaj platformoj, same kiel estas TLS-libraroj, do surfaze ŝajnus ke adopti Markdown kiel la "denaska enhavtipo" de Gemini ne estus malkongrua kun la gvidanta principo de simpleco de efektivigo (vidu respondon 4.2.4). Sed fakte estas multaj kialoj por ne fari tion.

Unukiale, estas fakte multaj subtile malsamaj kaj malkongrua variaĵoj de Markdown ekzistantaj, do malkiel TLS ĉiu la malsamaj libraroj ne estas garantiita por konduti same. Estas evidenta kandidato por klare precizita "norma Markdown" kiu povus esti uzita, nome CommonMark. Ĉiu dirita en la cetera de ĉi tiu respondo aplikas se "Markdown" estas specife komprenita signifi "CommonMark".

Markdown permesas envicajn ligojn, sed Gemini intence evitas ĉi tiujn provante repliki la klarecon de aranĝo kaj facileco de navigado kiun Gopher pruvis nature ekesti el sistemo de "ligaj linioj" (vidu demandon 4.4.1).

Markdown permesas envicajn bildojn, sed Gemini intence evitas ambaŭ ĉi tiujn interese de uzanta aŭtonomio kaj uzanta privateco kaj provante repliki la mankon de distro, fokuson pri substanco super stilo, kaj mankon de reklamado kiujn Gopher pruvis nature ekesti el tekst-centra spaco (vidu demandon 4.4.3).

Fine, sed eble plej konvinke, Markdown estas fakte fundamente ligita al la koncepto de HTML (kaj permesas la inkludo de arbitra kruda HTML, do ĝi nenial estas simpla, pura subaro de HTML eĉ se ĝi estas plej ofte uzita kiel unu). Ĉiuj tiuj Markdown-libraroj haveblaj por ĉiuj gravaj lingvoj kaj platformoj kiuj supoze faciligus efektivigi Gemini-klienton se Markdown estus la denaska enhavtipo de la protokolo ne fakte faras ion por la klientaŭtoro preter transformado de formato relative okulplaĉa krudforme (Markdown) en pli malsimplan formaton kiu estas certe ne (HTML). Se vi skribus simplan klienton por uniksa terminalo kaj dezirus uzi ANSI-eskapkodojn por bildigi kapliniojn kiel grasa aŭ substrekita teksto, transformi Markdown en HTML-on uzante libraron ne fakte pli proksimigi vin al tiu celo. Ĉio, kion ĝi farus estas devigi vin tiam analizi la HTML-on por detekti <h1>, <h2>, kaj <h3> elementoj por elsendi la ANSI-kodojn. Vi estus pli bone nur provi trakti kun la kruda Markdown vin mem sen uzo de iaj libraroj, kaj tio estas malpli rekte ol provi trakti kun kruda text/gemini vin mem.

Kompreneble, eblas servi Markdown per Gemini. La inkludo de meditipo text/markdown en responda kaplinio permesos klientojn neambigue rekoni ĝin, kaj nenio malpermesas klientan aŭtoron subteni kaj text/gemini kaj text/markdown. Fakte, iuj Gemini-klientoj ja subtenas Markdown. Principe, nenio povus ĉesigi Markdown anstataŭi text/gemini kiel la plej komuna ero-tipo en Gemini-spaco kaj klientoj kiuj subtenas Markdown esti uzata multi pli vaste ol klientoj kiuj ne. Reale, post pli ol kvaj jaroj, Markdown estas malpli komune servita per Gemini ol JSON aŭ HTML.

4.5 Demandoj pri kriptografio en Gemini

4.5.1 Kiel vi povas diri, ke Gemini estas simpla se ĝi uzas TLS?

Iuj personoj ĉagrenas, ke la postulo de TLS signifas, ke ili devas uzi TLS-libraron por skribi Gemini-kodon, dum, ekz., Gopher permesas al ili plenan regadon per skribado de ĉio dekomence ilin mem.

Kompreneble, eĉ "dekomenca" Gopher-kliento fakte kritike dependas sur miloj da linioj de malsimpla kodo skribita de aliaj personoj por provizi funkciajn IP-stakon, DNS-solvilon, kaj dosiersistemon. Uzi TLS-libraron por provizi fidindan efektivigon de kriptografio estas apenaŭ malsama.

Gemini ankaŭ igas TLS-klientatestilojn--tre malofte viditaj rete--en unuaklasan civitanon kun en-banda signalado de ilia postulo. Tio permesas limigi aliron al Gemini-resursoj al certaj partioj, aŭ voluntule starigi "sesiojn" kun serviloflankaj aplikaĵoj, sen devo ĉirkaŭdoni kuketojn, pasvortojn, rajtigaj ĵetonoj, aŭ ion alian, kiu vi eble kutimas. Ĝi pli proksimiĝas al la nocio de SSH pri "rajtigitaj ŝlosiloj" kaj estas, fakte, multe pli simpla aliro al uzanta rajtigo.

4.5.2 Kial vi ne zorgas pri retrokomputada subteno?

Gopher estas tiel simpla, ke komputiloj de la 80-aj aŭ 90-aj povas facile efektivigi la protokolon, kaj por iuj tio estas unu el la grandaj virtuoj de Gopher. La TLS-postulo de Gemini ĝin limigas al pli modernaj maŝinoj.

Malnovaj maŝinoj estas mojosaj, kaj konservi ilin kurantaj, surretaj kaj utilaj kiel eble plej longe estas mojosa afero. Sed ankaŭ ne sencas, ke la vasta plimulto da retuzantoj fordonu iujn kaj ĉiujn privatecajn protektojn por faciligi tion. Memoru, tamen, ke Gemini ne celas anstataŭi Gopher, do la retro-kongrua reto ne rekte estas danĝerigita de ĝi. Fakte, personoj servantaj enhavon per Gopher ĝuste nun estas forte kuraĝigitaj ekservi tiun saman enhavon per Gemini samtempe. Retrokomputademuloj povas daŭrigi aliri la enhavon per Gopher, dum modernaj komputiluzantoj dezirantaj povas ŝanĝi al Gemini kaj rikolti kelkajn avantaĝojn.

Kaj ne estas, ke Gemini estas strikte retro-ne-ira zono. Via ZX Spectrum eble ne povas trakti kun TLS, sed fakte estas funkcianta Gemini-kliento por la Commodore Amiga.

AmiGemini estas Gemini+Spartan+Gopher retumilo por la Commodore Amiga

Fakte, vi povas uzi ajnan Gopher-kapablan retrokomputilon por aliri Gemini-spacon se vi funkciigas Cosmarmot sur ajna Gemini-kapabla maŝino sur la sama reto:

Cosmarmot, prokurila servilo, kiu tradukas de Gemini-serviloj al Gopher-serviloj

4.5.3 Kial uzi TLS por kripto anstataŭ io pli moderna kiel la protokolo Noise?

TLS certa ne estas sen siaj mankoj, sed:

TLS estas profunde fortikigita industronormo, kies defino kaj efektivigo daŭre estos kaj ekzamenita kaj plibonigita de sekuraj spertuloj por la antaŭvidata estonteco, kaj tiu laboro okazos por kialoj tute nerilataj al Gemini - multe sencas, ke malgranda projekto "liberrajdu" tiel.

4.5.4 Kial ĝenas pri kripto tute? Neniu faras kreditkardan aĉetojn sur Gemini. Ĝi ĉio nur estas publika enahavo.

La 90-aj vokis; ili ŝatus siajn sintenojn pri ĉifrado reen!

Se Gemini estus krudteksta protokol kiel Gopher, estus afereto por ke via ISP, aŭ kiam vi estas ekstere uzante publikan WiFi-retojn por aliri la reton, por ke kiu ajn funkciigas vian ŝata kafejo aŭ via loka publika biblioteko aŭ hazarda flughaveno aŭ hotelo:

Tio ne estas paranojo. Ĉiuj tiuj aferoj fakte okazis pasintece. Kiam la reto estis plej neĉifrita, estis pluraj kazoj de komercaj ISP-oj akceptantaj monon de reklamantoj por enmeti reklamoj en la retejojn de aliaj personoj, sen ke aŭ la klientoj de la ISP aŭ la aŭtoro de la retejo konsentis aŭ ec sciis ke ĝi okazis. Tio vere okazis! Nur kriptografio malhelpas tian mistraktadon esti disvastigita hodiaŭ. Denove, ne estas paranoje pensi, ke retprovizantoj farus tion, estas naive pensi, ke ili ne farus. Fidi la interreton estas por chump-oj.

Se vi uzas publikan WiFi-reton, kiu estas mem neĉifrita, kiu estas ne malkomuna, tiam la unua kapablo supere, legi ĉion kion vi legas, aplikus ne nur al la personoj funkciigantaj la hotspot, sed al ĉiuj aliaj sidantaj samkafeje. Ec se vi nur legas perfekte legalajn publikajn informojn (kiel retumi Gemini-interfacon al Vikipedio), ne estas ies afero krom via se vi deziras legi pri politkoj, aŭ religio, aŭ seksosano, aŭ io alia. En granda, movoplena, anonomia urbo, tio eble ne estas granda afero. En malgrandaj urbetoj, kie opinioj estas mallarĝa kaj onidiroj vojaĝas rapide, ne estas fore neraciebla esti malkomforta litere elsendi vian surretan legokutimojn.

Eble ŝajnas freneze por ĝeni pri tiaj aferoj kiam Gemini estas tial malgranda kaj obskura teknologio, sed rifuzi konsideri ilin kondamnas ĝin antaŭe por resti pli malgranda kaj pli obskura ol alie ĝi verŝajne estus.

Veras, ke nur postuli TLS ne estas arĝenta kuglo, kiu malebligas ĉio supre (ekz., la gastignomo de la serviloj, kiuj vi vizitas, ankoraŭ estas likita per la SNI-kaplinioj, kaj trafikanalizo eble helpas mallarĝigi kiujn specifajn resursojn, kiuj vi petas), sed ĝi substance plialtigas la baron.

4.5.5 Bone, sed kial uzi TLS laŭ stranga maniero, sen Atestiliaj Aŭtoritatoj?

La sistemo de Atestila Aŭtoritato estas neniel sen mankoj kaj malsukcesoj koncerne sekureco. Ĝis nun tiuj estas tute vaste dokumentitaj kaj plej bonaj praktikoj por la reto moviĝas al tavoligado de pliaj mekanismoj suraltaj klopodante mildigi tiujn problemojn (CAA, DANE, HSTS, HPKP, ktp). Sed fakte, fruaj obĵetoj en la Gemini-komunumo pri brakumado de la sistemo de Atestila Aŭtoritato por TLS estis pli ideemaj ol sekurece celitaj. La desegnantoj kaj fruaj adoptantoj de Gemini venis superfortite el Gopher-spaco kaj publikalira unikssistemoj, ambaŭ lokoj, kie la idealoj de nekomerca, malcentrita, kaj egaleca interreto estas tre serioze prenita.

Rete, nur ses atestilaj aŭtoritatoj kalkuls ĉirkaŭ 90% el ĉiuj sekuritaj retejoj. Escepte de la neprofitcelejo Let's Encrypt (diskutita sube), la ceteraj el tiuj AA-oj ĉiuj estas grandaj komercaj entreprenoj profitcele funkciitaj kaj usone lokitaj; la sistemo AA estas unu kie "konfido" estas vidita kiel varo por aĉeti kaj vendi. La sekve plej komuna kategorio de AA malantaŭ profitcelaj komercoj estas AA-oj, kiu oni povas konsideri rekte aŭ malrekte posedata kaj funkciita de naciaj registaroj, inklusive de iuj registaroj kun malpli ol stelaj registroj pri homrajtoj.

Let's Encrypt faras AA-subskribitajn TLS-atestiliojn haveblaj al iu senpage, kiu estas bonega afero kaj prenis la komercan naturon de la AA-sistemo ekster la spotlumo kompare kun pli fruaj tempoj, sed Let's Encrypt estas libere uzi, ne libere funkcii. Ĝi estas funkciita de la Groupo pri Esplorado de Interreta Sekureco (angle, Internet Security Research Group), kiu, kiel neprofitcelejo, pendas en donacoj por konservi la ACME-serviloj funkciantaj. La projekto Chrome (de Guglo) estas diamanta sponsoro, kaj Meta (posedanto de Fejsbuko) estas platena sponsoro. Guglo kaj Meta estas gvatadaj komercoj, kaj la mono, kiuj ili donaci por subteni Let's Encrypt, estas akirita per precize tiaj praktikoj, de kiuj multaj personoj provi eskapi uzante Gemini. Tio ne celas atakon kontraŭ Let's Encrypt, kaj estus hipokrite se estus, ĉar la retspegulo de la kapsulo de Projekto Gemini uzas atestiloj de Let's Encrypt. Ni nur montras, ke por personoj, kiuj ege malamas gvatan kapitalismon kaj sonĝas malcentritan kaj nekomercan interreton, malfacilas akiri varmajn fuzziojn pri la AA-sistemo, ec de Let's Encrypt.

TOFU reprezentas tute memsufiĉan aliron al atestila validigo, kiu ne fidas je ajna infrastrukturo preter la kliento kaj servilo, kiuj interparolas, kaj havas neniu pliajn kostojn al ĉu partio aldone al tiu konversacio.

4.5.6 Sed TOFU ne estas sekura!

Ajna frazo ke "X estas sekura" aŭ "X estas nesekura" sen multe da plia konteskto estas necese kruda simpligo. Ĉiu sekureco estas ekonomio. Atakoj havas kostojn, riskojn, kaj verŝajnecojn de sukceso, kaj atakantoj staras por ricevi eblajn rekompensojn. Defendoj havas kostojn kaj verŝajnecojn de si mem, kaj defendantoj staras por entiri eblajn perdojn. Ĉio, kion ajna sekurmekanismo povas fari estas ĉirkaŭen puŝi tiujn interrilatajn faktorojn, malinstigi atakantojn, kaj malpliigi riskojn de defendantoj. Io estas "sekura" ene de la kadro de specifa minacomodelo kiam tiuj faktoroj estas racie taksitaj esti bone ekvilibrigitaj.

TOFU estas malforta kontraŭ aktivaj atakantoj lanĉantaj celitajn atakojn kontraŭ konektoj de ununuraj uzantao al specifaj gastigoj. Laŭ konteksto, kiu implikas riĉajn personojn uzantajn la interreton por fari sian bankadon aŭ aĉetumado, kiel la TTT-o, tio estas mortiga malforto. Sed la unuaklasa aplikaĵo de Gemini estas permesi personojn esplori grandan elektronika publika biblioteko siakondiĉoj. Ti-kontekste, ne estas instigo por aktivaj, celitaj atakoj. Estas, tamen, instigoj por malmutekosta, aŭtomata pogranda gvatado kaj oportunisma subaŭskutado.

Grundita minacmodelo por Gemini implikas ISP-ojn kaj publicajn WiFi-funkciigantoj, kiuj vendas informojn pri la legohabitoj de siaj uzantoj por sia propra profito (laŭleĝa sen konsento usone ekde 2017) aŭ kiu estas devigita de sia registaro por raporti pri personoj legantaj specifajn aferojn (kiel fremdajn novaĵfontojn, por-demokratian tekstojn, malpermesitajn religiajn tekstojn, informojn pri reproduktaj rajtoj, ktp.), kaj hazardaj friponoj, kiuj ŝatas malaktive subaŭskulti nesekuritan WiFi-trafikon. TLS+TOFU estas 100% efika kontraŭ la dua. Ĝi ne estas perfekta kontraŭ la unua, sed en la alte mobila komputmedio de hodiaŭ, ĝi estas plibona ol oni eble pensus. Vi povas viziti dekduon de kapsuloj per via hejma interreta konekto, tiam preni vian tekkomputilon, tablojdon, aŭ telefonon al via ŝatata kafejo kaj viziti la samajn kapsulojn per ilia senkosta WiFi, kaj tiam ripeti tion ĉe via loka publika biblioteko per ilia senkosta WiFi, ĉio samtage, por la kosto de lakto kaj busbileto. Se iu el tiuj tri interretaj konektoj lanĉas pograndajn viro-en-la-mezajn atakojn sur ĉiu TLS-trafiko, vi baldaŭ scios pri ĝi. Kompreneble, ne ĉiu Geminiaŭto faros tion, kaj certe ne regulare, sed nur postulas, ke unu faru ĝin kaj disvastigi la vorton, kun la ISP implikita verŝajne suferanta reputacian damaĝon kaj perdanta klientojn. Kompare kun krudteksta protokolo kiel Gopher, kie pogranda gvatado estas nedetektebla kaj do kredeble nei, TLS+TOFU altigas la riskon praktiki pograndan gvatadon, kiu agas por malinstigi ĝin, kaj altigas la konscion pri ĝi kiam ĝi ankoraŭ okazas.

Kompreneble, nenio ajna malpermesas tre privatec-konsciajn Geminaŭts aldoni pliajn atestilajn validigojn tavolojn supre de TOFU. Jam estas konceptpruvaj efektivigoj por uzi la Tor-reton por validigi novajn atestilojn de multoblaj retaj perspektivoj. Se DNSSEC iam ekflugas, DANE ankaŭ povas aldoni plian tavolon.

5. Kontribui al la Projekto Gemini

5.1 Mi ŝatas la sonon de la Projekto Gemini. Kiel mi povas helpi?

5.1.1 Helpu plenigi Gemini-spacon kun enhavo

Facile la plej grava kontribuo, kiun vi povas fari pro la sukceso de Gemini estas aldoni iom da enhavo al Gemini-spaco! Ju pli ke personoj trovas interesajn kaj ekscitajn aferojn en Gemini-spaco, des pli ili verŝajne volos daŭri uzi Gemini-on kaj eventuale aldoni sian propran enhavon. Vidu demandon 2.5 supre por detaloj pri kiel meti vian enhavon en Gemini-spacon. Multe da personoj deziras malpli da komputilorilata enhavo en Gemini-spaco. Se vi pensas, ke vi povas aldoni pli da varieco al la spaco, iru!

Se la produktado de originala skribita enhavo ne estas via forto sed vi ankoraŭ volas helpi popoligi Gemini-spacon, vi povas trovi regastigeblan enhavon licencitan sub Kreemaj Komunoj aŭ simile. Ne republikigu multajn aferojn nur ĉar ĝi estas KK, tamen. Provu trovi ion, kion vi vere pensas interesa aŭ amuza aŭ alie inda, kaj provi elekti ion, kion bone adaptiĝos al la tekniaj limoj de Gemini. La Vikipedia listo pri ĉefaj KK-verkojn eble provizus helpan deirpunkton por ideoj:

Listo de Vikipedio pri ĉefaj verkoj licencitaj sub Kreema Komunoj

5.1.2 Ofertu Gemini-gastigadon al personoj, kiuj ne povas memgastigi

Se vi havas la postulatajn teknikajn kapablecojn, vi povas fari gravan kontribuon al la kreskado de Gemini-spaco provizante gastigservon, kiun personoj povas uzi por publikigi enhavon. Tio povas esti tiel simple kiel starigi sftp-nurajn uzantokontojn sur VPS. Oferti gastigadon ne nepre devas esti granda devontigo. Vi povas uzi la plej majkostajn VPS-servojn ofertajn por tre komforte gastigi dekduon uzantojn aŭ tiom. Grandnombro da gastigiloj, ĉiu servante la enhavon de relative malgrandnombro de uzantoj estas iom pli fortika kaj daŭripoveca ekosistemo ol malgrandnombro da serviloj, ĉiu servante centoj aŭ miloj da uzantoj!

Plispecife, vi povas starigi gastigservon kiu eksplicite celas plenigi specifan niĉon, gastigante enhavon pri specifa temo, aŭ en specifa lingvo, aŭ skribitan de specifa personaro. Kun alloga nomo kaj integrita kunigilo por gastigita enhavo, tia servo povus facile iĝi valorplenan komunuman centron.

Pliaj gastigopcioj por personoj sen sistemadministraj kapablecoj certe estus bonvenigaj. Tio eble prenas formon kiel pli da servojn kiel tiuj listigitaj en sekcio 2.5.1 kun facilaj interfacoj. Aŭ eble ĝi prenas formon de pli tradiciaj gastigaj teknologioj kiel (S)FTP aŭ git; sed kun altkvalita dokumentaro celita helpi personojn lerni tiujn ilojn, kunigita kun voluntula helpkomunumo.

Vi ne nepre devas provizi ion kiel tradician gastigservon, kie ĉiu uzanto konstruas sian propran kapsulon dekomence. Vi povus starigi kapsulon desegnitan gastigi specifan enhavtipon, eble recenzoj de videoludoj, aŭ kinaĵoj, aŭ albumoj, aŭ receptoj, aŭ hejmplibonigada konsilo, aŭ divertaj ludoj kiuj vi povas ludi kun norma ludkartaro, aŭ kiel ajn. Aldone al eble skribante iom da tiu enhavo vin mem, vi diri Gemini-spacon ĝenerale, ke personoj povas retpoŝti al vi submetaĵojn. Se vi akiras submetaĵojn kaj vi pensas ilin bonaj, vi alŝutas ilin al la kapsulo, atribuigante la originalan aŭtoron kiel ajn ili dezirus. Vi povas trudi vian propran normojn, ĉu altajn aŭ malaltan, je originaleco kaj kvalito de la enhavo. Tio ankoraŭ funkcias kiel gastigado. Ĝi helpas plenigi Gemini-spacon per enhavo, kaj postulas neniajn teknikkapablojn de kontribuantoj krom eblo sendi retpoŝtaĵon.

5.1.3 Helpu organizi Gemini-soacon

Gemini-spaco konstante kreskas. Ĝi estas malcentrigita, kiu estas bona afero, sed pro tio ĝi estas malorganizita, kiu ne necese bonas. Estas serĉiloj (vidu 2.2.3) kaj kunigiloj (vidu 2.2.1), sed ankoraŭ estas sufiĉe da spaco por plibonigado kaj novigado plifaciligi, ke personoj trovu interesan enhavon.

En la plifruaj tagoj de Gemini-spaco estis iuj kategoriigitaj dosierujoj (vidu 2.2.2). Usuale tiuj estis projektoj funkciigiaj de ununua persono aŭ grupeto, kaj klopodis organizi la tuton de Gemini-spaco. Malsurprize, tio tre malfacilas konservi longtempe, kaj multe da tiuj dosierujoj malretiĝis aŭ ĉesis esti ĝisdatigitaj.

Ankoraŭ ne estis multo da klopodoj fare de pligrandaj grupoj por konservi dosierujojn de specifaj subaroj de Gemini-spaco. Tiu aliro rezultus en grande malpeza laborŝarĝo kaj eble permesus pli fajngrajnan kategoriigadon. Dosierujoj povus inklusivi enhavon ĉe la nivelo de ununuraj paĝoj, anstataŭ ol tutaj kapsuloj (kiuj tre malofte estas eksklusive dediĉitaj al ununura temo, ĉiuokaze). Se tiaj dosierujoj provizus abonablajn paĝojn aŭ Atom-fluojn de novaldonita enhavo, la enhavo sendita al apartaj dosierujoj pri distingaj sed iom similaj aŭ rilataj temoj povus esti kunigata en pligrandajn dosierujojn organizitajn de plialtnivelaj temkonceptoj. Starigi iujn projektojn laŭ tiuj linioj povus esti eksperimentinda.

5.1.4 Skribu ian programaron

Gemini jam havas surprizan nombron de klientaj kaj servilaj efektivigoj ekzistantaj. Tio ne diras, ke pliaj ne estas bonvenigaj, kaj se tio estas io, kion vi vere estus ŝati fari, vi devus senti absolute libera! Tamen, se vi vere volas fari kontribuon, kiu helpos la projekton kreski kaj prosperi, kaj vi volus fari ĝin skribante kodon, skribi ilojn, aplikaĵojn, kaj platformojn eble estus pli bona veto.

Potenca ilo por vastigi Gemini-spacon povus esti ununura programarero, kiu samtempe provizas Gemini-servilon kaj manieron por ke pluraj uzantoj facile administru la enhavon provizitan de dirita servilo, ekz., per interagema retinterfaco aŭ sendado de retpoŝtaĵoj plenaj kun enhavo. Io kiel la Gemlog Blue kaj Founder servoj (vidu demandon 2.5.1 denove), sed pakita kaj dokumentita tiel, ke facilas por personoj deploji kaj kustomigi siajn proprajn pluruzantajn lokojn, tre kiel, ekz., Mastodon instanco.

5.2 Kiel mi kontribuas al la oficiala Gemini-ejo kaj dokumentaro?

Ĉiu dokumentaro gastigita ĉe geminiprotocol.net, inkluzive de la oftaj demandoj, kiujn vi nun legas, loĝas ununuran git-deponejon, kiu havas nurlegan aliron malfermitan al la publiko. Vi povas kloni la deponejon jene:

git clone git://geminiprotocol.net/gemini-site

Tiam, faru viajn proponitajn ŝanĝojn al la rilataj dosieroj (la strukturo de la URL-oj precize spegulas la strukturon de la deponejo, do, ekz., gemini://geminiprotocol.net/docs/faq.gmi loĝas ĉe docs/faq.gmi deponeje). Komitu viajn ŝanĝojn kun signifoplenaj komitmesaĝoj (nepre agordu viajn nomon kaj retpoŝtadreson por ke personoj vidu, kiu faris vian laboron!), kun po unu komito ŝanĝe. Vi do havas du opciojn sendi vian laboron altenflue.

Se vi havas la git-an komandon send-email agorditan (vidu malsupre por ligilo al lernilo), vi povas retpoŝti flikaĵon enhavantan viajn komitojn al <solderpunk _at_ posteo _dot_ net> per ununura komando. Alie, vi povas simple kurigu:

git format-patch origin

por krei aron de flikaĵaj dosieroj, kiu vi povas mane alligi al retpoŝtaĵo per via elektita ordinara poŝtkliento.

Amika lernilo pri agordo de send-email de git (angle)

Bonvolu noti, ke se vi ĝisdatigas la [anglolingvaj] oftajn demandojn, sufiĉas ĝisdatigi nur la dosieron faq.gmi. La apartaj dosieroj por la ununuraj oftodemandaj sekcioj povas esti ĝisdatigitaj de Solderpunk per skripto kiam via flikaĵo estas kunfandita.

5.3 Mi volus traduki iun Gemini-dokumentaron en mian denaskan lingvon; kiel mi povas fari tion?

Dankon! Voluntuli traduki dokumentaron estas bonega maniero por help la projekton.

Por fari tiel, unue klonu la git-deponejon kiel prisribita en demando 4.2 supre. Navigu al la `doc` dosierujo de la deponejo, kaj kreu novan subdosierujon kun la dulitera ISO 639-1 kodo de via lingvo, ekz., finnaj tradukoaĵoj loĝus en `doc/fi/`, japanaj tradukaĵoj en `doc/ja/`, ktp. Vi povas trovi tutan liston de kodoj ĉe Vikipedio, ligita malsupre. Se vi tradukas en regionan varianton de lingvo, vi povas uzi RFC4646-stilaj kodoj anstataŭe, ekz., pt-PT or pt-BR por la portugala kiel parolita en portugalujo aŭ brazilo, respektive.

Listo de lingvaj kodoj ĉe Vikipedio

Por ĉiu dosiero loĝanta en `doc`, kiu vi volas traduki, kreu kongruan dosieron en via lingva subdosierujo. Estas bone ŝanĝi la dosiernomon kiel parto de la tradukado, ekz., la germanigo de `doc/specification.gmi` eble estus nomita `doc/spezifikation.gmi`. Vi povas traduki tiel multe aŭ malmulte da la dosieroj en `doc` por kiuj vi havas tempon aŭ energion. Ne timemas sendi partajn tradukaĵojn! Kiam iu alia kiu parolas vian lingvon vidas vian klopodon, ili eble provizas io aŭ tuto de la restanta laboro. Ia enhavo tradukita pli bonas ol nenia.

Fininte, kopiu la dosieron `doc/index.gml` kaj modifu ĝin kongrui viajn tradukitajn dosiernomojn kaj dokumentajn titolojn, kaj forigu ligilojn por iuj ajn el la originalaj dokumentoj, kiujn vi ankoraŭ ne tradukis.

Finfine, ĝisdatigu `doc/translations.gmi` por inklusivi ligilon al via nova subdosierujo.

Komitu viajn tradukojn al la deponejo kaj sendu al Solderpunk la flikaĵon kiel priskribita en demando 4.2 supre.

6. Gemini-apudaj teknologioj kaj kulturoj

6.1 Kioj estas la protokoloj Titan, Spartan, kaj Mercury?

Tiuj estas, iasence, "kromproduktoj" el Gemini, kreitaj de aktivuloj en la Gemini-komunumo dum la plej fruaj etosoj de ĝia evoluigo, kiu volis esplori preni la protokolon en iomete malsama direkto, aŭ aldoni pliaj kapablecoj. Neniu el ili estas oficiala parto de la projekto Gemini, sed iuj Gemini-klientoj subtenas ankaŭ kelkaj el tiuj pliaj protokoloj, kaj iuj personoj aktivas en ambaŭ komunumoj.

6.1.1 Titan

Titan estas aldonaĵo por Gemini-klientoj kaj -serviloj, kreita de Alex Schroeder, por subteni alŝutado de datumoj. Ĝi estis dezajnita cele de ebligi konstruon de wiki-oj en Gemini-spaco (kaj Alex faris precize tion!). Titan estas nomita laŭ Titan II GLV raketoj uzitaj de Gemini-kosmoŝipo en la originala Projekto Gemini. Lernu pli ĉe la ligilo sube:

La Specifaĵo de Titan

6.1.2 Spartan

Spartan estas protokolo forte inspirita de Gemini sed estas subtance pli, nu, spartana! Ĝi estis kreita de mozz (de Astrobotany famo!). Se Gemini "sidas inter Gopher kaj la reto", tiam eble justas diri, ke Spartan sidas inter Gopher kaj Gemini. Kiel Gopher, ne estas TLS aŭ UTF-8, sed kiel Gemini estas MIME-tipoj, virtuala gastigado, kaj iu kapablo por alidirektoj. Sed denove, Spartan subtenas klientoj alŝutantaj al serviloj, do iumaniere ĝi preteriras ambaŭ Gopher kaj Gemini. La superarkaj celoj de Spartan devas esti simplaj, konataj, amuzaj, kaj inspiraj!

Lernu pli ĉe la oficiala Gemini-kapsulo pri Spartan

6.1.3 Mercury

Mercury estis tute hipoteza alternativo al Gemini, substance pli simpla, kiu Solderpunk priskeĉis en gemlog-afiŝo pure ilustrigi ion, kion povas ekzisti laŭ principo, ne kun la intenco, ke iu aktuale efektivigu ĝin, sed por agi kiel "filozofa navigilo", por certigi, kaj la ĝenerala konsento en la komunumo estis, ke Gemini ne estis iĝanta tro kapabla kaj tro malsimpla. Mercury celis esti io, al aŭ for de kio Gemini povas esti atente kondukita. La plejmulta prefero tiutempe ŝajnis esti "for de", kaj la ideo ne estis reale plupensita. Malgraŭ Mercury ne estante "realaĵo" (ne estas oficiala Gopher-truo/kapsulo/retejo, neniu gvidanto, ktp.), iuj fakte efektivigis ĝin programare tamen! Oni malpli verŝajnas renkonti referencojn pri Mercury sovaĝeje ol Titan aŭ Spartan, sed povus okazi.

La originala skeĉo pri la protokolo Mercury

6.2 Kio estas la rilato inter Projekto Gemini kaj Circumlunar Space?

Circumlunar Space estas alia, pli frua projekto de Gemini-projektestro Solderpunk. Ĝi komencis kiel simpla senkosta Gopher-spaco provizilo, rapide ŝanĝis en publikaliran uniks-sistemon, kaj poste vastiĝis en eksperimentan "pubniksan konfederacion" de pluraj serviloj.

Plurjare, la oficiala kapsulo de Projekto Gemini estis gastigita ĉe gemini.circumlunar.space. Sed Gemini kaj Circumlunar Space ne dividis domajnnomo ĉar unu estis integra parto de la alia. La gemini.circumlunar.space gastigilo estis rapide starigita je la tre fruaj tagoj de la projekto kiam ne atendis ke ĝi kresku en ion kiel la nuna grando, kaj registri apartan domajnon por ĝi ne ŝajnis pravigita. Tio estis finfine korektita Septembre 2023 kiam la oficiala hejmo de la projekto estis movigita al geminiprotocol.net.

6.3 Kio estas la "malgranda interreto"?

"The small internet", also affectionately known as the "smolnet", is an online counter-cultural movement which has a lot of currency in the Gemini community. The term has no official, precise definition and it is not always used consistently. Often it is used simply as a shorthand term to refer to Geminispace and Gopherspace together. More properly, it refers to internet technology that embraces at least some of:

"La malgranda interreto", ankaŭ ame konata kiel la "smolnet", estas reta kontraŭ-kultura movado kiu havas multo da nuneco en la Gemini-komunumo. La termino ne havas oficialan, precizan difinon kaj ne ĉiam estas uzita konsekvence. Ofte ĝi estas uzita simple kiel stenografia termino por referi al Gemini-spaco kaj Gopher-spaco kune. Pli ĝuste, ĝi referas al la interreta teknologio kiu brakumas almen iuj el:

Kompreneble, la supero nur estas kruda skizo de malklara koncepto sen preciza signifo kaj ne ĉiu tute konsentos kun ĉiu kuglopunkto supere, sed tio devus provizi la esencon de ĝi.

Kiel menciita, la du komunaj uzoj de la termino ne estas tute konsekvencaj; certe eblas uzi retaj teknologioj por konstrui spacojn kiuj proksime sekvi la filozofio smolnet kiel skizita supre, kaj eblas uzi Gemini por konstrui spacojn kiuj flugas vizaĝe de gi. Sed ĝi ne estas terura kunfandiĝo, ankaŭ; la filozofio de malgranda interreto estas preskaŭ nevidebla minoritata stanco sur "la granda interreto", kvankam ĝi estas sufiĉe ĉefa sur Gemini kaj Gopher.

Tamen, la termino mem kaj certe la ideologio malantaŭ ĝi ambaŭ antaŭdatas Gemini. Vi ne necese devas brakumi la filozofion "smol" por trovi Gemini-on utila aŭ ĝuebla, sed se vi pasas multon da tempo en Gemini-spaco aŭ parolas al multo da personoj pri Gemini, vi tre verŝajnas renkonti la terminon kaj mem trovi parolante al multaj personoj por kiuj tiu filozofio estas preskaŭ la tuta apelacio de la projekto kaj la komunumo. Gi estas parto de la "loka kulturo", se vi ŝatas. Eĉ se ĝi ne estas via aĵo, esti konscio pri la baza ideo kaj havi malfermmensan, respekteman sintenon al ĝi iros longan, longan vojon al fari viajn interagojn kun la komunumo pli glataj kaj fari la protokolon mem ŝajni malpli kiel streĉjako.

6.4 Kio estas permakomputado?

La kreskiĝanta movado Permakomputado provas apliki ideojn el permakulturado al la temo de komputado kaj societa rilato al ili. Kerna koncerno estas la media efiko de komputado, bazita el kaj la grandaj kaj ĉiam kreskantaj energiaj postuloj de uzantaj komputaparatoj kaj la datumcentroj kaj aliaj interreta substrukturo uzata por provizi al ili enhavon, kaj la burĝona amasoj de danĝera, recikladimuna e-rubaĵo produkita de neripareblaj komputaparataroj kun rapidaj, plejparte artefaritaj, cicloj de malaktualeco.

La etikedo "permakomputado" estis elpensita ĉirkaŭ unu jaro post kiam komencis projekto Gemini, sen tuja konekto aŭ reciproka konscio inter la du. Tamen, multaj Geminaŭtoj kaj aliaj entuziasmuloj de malgranda interreto (vidu 6.3) estis tre respektema al permakomputadaj ideoj renkontante ilin, kaj multaj en la permakomputada komunumo brakumis la malgrandan interreton.

Ĵus kiel la malgrand-interreta filozofio, vi certe ne devas brakumi permakomputadon por trovi Gemini utila aŭ ĝua, sed se vi pasas multe da tempo en Gemini-spaco, vi verŝajne renkontos la koncepton, do eble helpas havi ian konscion enirante.