💾 Archived View for dimension.sh › ~ambelujo › rfc2119-eo.gmi captured on 2024-08-18 at 17:05:32. Gemini links have been rewritten to link to archived content

View Raw

More Information

⬅️ Previous capture (2023-12-28)

-=-=-=-=-=-=-

Network Working Group                                         S. Bradner
Peto por Komentoj: 2119                               Harvard University
BCP: 14                                                       Marto 1997
Kategorio: Plej Bona Nuna Praktiko

Ŝlosilvortoj por uzo en RFC-oj por indiki postulnivelojn

Stato de ĉi tiu noto

Tiu ĉi dokumento specifas Interretan Plej Bonan Nunan Praktikon por la Interreta Komunumo, kaj petas diskutadon kaj sugestojn por plibonigoj. Distribuado de tiu ĉi noto estas senlima.

Resumo

En multaj normtrakaj dokumentoj pluraj vortoj estas uzataj por signi la postulojn en la specifo. Ĉi tiuj vortoj ofte estas majusklaj. Ĉi tiu dokumento difinas ĉi tiujn vortojn kiel ili devus esti interpretitaj en IETF-dokumentoj. Aŭtoroj, kiuj sekvas ĉi tiujn gvidliniojn, devus enmeti ĉi tiun frazon proksime de la komenco de sia dokumento:

      La ŝlosilvortoj "DEVAS", "DEVAS NE", "POSTULATA", "DEVUS", "DEVUS
      NE", "REKOMENDITA", "NE REKOMENDITA", "POVAS", kaj "NEDEVIGA"
      ĉi-dokumente estas interpretendaj kiel priskribite en RFC 2119.

Rimarku, ke la forto de ĉi tiuj vortoj estas modifita de la postulnivelo de la dokumento en kiu ili estas uzataj.

1. DEVAS

Ĉi tiu vorto, aŭ la termo "POSTULATA", signifas, ke la difino estas absoluta postulo de la specifo.

2. DEVAS NE

Ĉi tiu frazo signifas ke la defino estas absoluta malpermeso de la specifo.

3. DEVUS

Ĉi tiu vorto, aŭ la adjektivo "REKOMENDITA", signifas, ke povas ekzisti validaj kialoj en apartaj cirkonstancoj por ignori apartan objekton, sed la plenaj implicoj devas esti komprenitaj kaj zorge pesitaj antaŭ ol elekti alian kurson.

4. DEVUS NE

Ĉi tiu frazo, aŭ la frazo "NE RECOMENDITA", signifas, ke povas ekzisti validaj kialoj en apartaj cirkonstancoj, kiam la aparta konduto estas akceptebla aŭ eĉ utila, sed la plenaj implicoj devus esti komprenitaj kaj la kazo zorge pesita antaŭ ol efektivigi ajnan konduton priskribitan de ĉi tiu etikedo.

5. POVAS

Ĉi tiu vorto, aŭ la adjektivo "NEDEVIGA", signifas, ke objekto vere estas nedeviga. Unu vendisto povas elekti inkluzivi la objekton ĉar speciala foirejo postulas ĝin aŭ ĉar la vendisto sentas ke ĝi plibonigas la produkton dum alia vendisto povas ellasi la saman objekton. Efektivigo kiu ne inkluzivas apartan opcion DEVAS esti preta por kunfunkcii kun alia efektivigo kiu ja inkluzivas la opcion, kvankam eble kun reduktita funkcieco. Same, efektivigo kiu inkluzivas apartan opcion DEVAS esti preta por kunfunkcii kun efektivigo kiu ne inkluzivas la opcion (krom, kompreneble, la funkcio kiun la opcio provizas).

6. Gvido en la uzo de tiuj imperativoj

Imperativoj de la tipo priskribita ĉi-note devas esti uzataj zorge kaj ŝpareme. Specife, ili DEVAS esti uzitaj nur kie vere necesas por kunfunkciebleco aŭ por limigi konduton kiu havas la potencialon kaŭzi damaĝon (ekz., limigi retransdonojn). Ekzemple, ili devas ne esti uzitaj por provi trudi certan metodon al efektivigistoj kie la metodo ne estas postulata por kunfunkciebleco.

7. Sekurecaj konsideroj

Tiuj esprimoj estas ofte uzitaj por specifi konduton kun sekurecaj implicoj. La efikoj al sekureco de ne efektivigo de DEVAS aŭ DEVUS aŭ fari ion, kion la specifo diras NE DEVAS aŭ NE DEVUS esti farita povas esti tre subtilaj. Dokumentaŭtoroj devus preni la tempon elskribi la sekurecajn implicojn de ne sekvado de rekomendoj aŭ postuloj ĉar la plej multaj efektivigistoj ne estos profitintoj el la sperto kaj diskuto kiuj produktis la specifon.

8. Agnoskoj

La difinoj de tiuj esprimoj estas amalgamo de difinoj prenitaj de kelkaj RFCoj. Krome, sugestoj estis korpigitaj de kelkaj personoj inkluzive de Robert Ullmann, Thomas Narten, Neal McBurnett, and Robert Elz.

9. Aŭtora adreso

Scott Bradner

Harvard University

1350 Mass. Ave.

Cambridge, MA 02138

telefono - +1 617 495 3864

retpoŝto - sob@harvard.edu