💾 Archived View for dimension.sh › ~ambelujo › pri.gmi captured on 2024-08-18 at 17:05:18. Gemini links have been rewritten to link to archived content

View Raw

More Information

⬅️ Previous capture (2023-12-28)

-=-=-=-=-=-=-

Pri Taegon Bel'orion

Jen kelkaj temoj, kiuj gravas al mi (kaj pri kiuj eble mi skribos ĉi tie):

Seksaj kaj Genraj Aferoj (i.a., orientiĝo, esprimado, egaleco, ktp.)

Seksidenteco konsistas el tri partoj: sekso (biologia trajto), genro (ekstera esprimado), kaj orientiĝo (kombinaĵoj de sekso kaj sekso al kiuj vi estas seksallogata). Mi kredas, ke ĉiuj rajtas je egaleco, kiel ajn ili identiĝu aŭ prezentu sin.

Mi identiĝas kiel ambaŭseksema kaj genre nekonforma. Do, ĉar kaj alloge kaj esprime mi emas al ambaŭ, mia biologia sekso ne vere gravas ekster fizika rilato.

Religio kaj Spiriteco

Mi ne sekvas organizitan religion; anstataŭ, min mem nomas diisto. Jen mia kredaro (adaptita el La Epoko de Racio [angle: The Age of Reason] de Thomas Paine):

Diismo (ĉe Vikipedio)

*The Age of Reason* by Thomas Paine (en la angla)

Mia traduko: *La Epoko de Racio* (en progreso)

*The Necessity of Atheism* by David Marshall Brooks

Mia traduko: *La Neceso de Ateismo* (ĵus komencita ĉe 4 dec 2023)

Lingvoj kaj Tradukado

Mi ŝatas lingvojn kaj ĝuas lerni lingvojn. Tamen, lingvo nur tenos la atenton preter la bazoj (la alfabeto, kelkaj utilaj frazoj, ktp.) se mi havas uzon por ĝi kaj povas preskaŭ tute envolviĝi en ĝin per regulara legado kaj entradukado. Mia denaska lingvo estas la angla, sed ekde mia esperantistiĝo en 2019 Esperanto estas mia prefera lingvo malgraŭ siaj malperfektoj kaj mi klopodas uzi ĝin kiel eble plej ofte. Mi ankaŭ studas la hispanan kaj la japanan. Alia lingvoj pri kiuj mi konas almenaŭ iomete inkluzivas la hebrean, la rusan, la germanan, la francan, la latinan, kaj la grekan.

Mia tradukejo

Sciencfikcio kaj Fantazio

Muziko

Memsufiĉeco kaj Daŭripoveco