💾 Archived View for tilde.club › ~adou › gemlog › ellul2.gmi captured on 2024-07-08 at 23:28:24. Gemini links have been rewritten to link to archived content

View Raw

More Information

⬅️ Previous capture (2022-04-28)

-=-=-=-=-=-=-

Jacques Ellul, *Anarkiismo kaj kristanismo* (2)

Legu unue la unuan parton

--------------------------------------------------------------
|                                                            |
| Mi ne havis  multe da tempo  por traduki dum la lastaj tri |
| semajnoj,  sed mi pli ŝatas  malrapide progresi  ol nenion |
| publikigi.  Jen do nur unu parteto de la teksto. Espereble |
| post tri semajnoj estos pli da enhavo !                    |
|                                                            |
| Ĝis tiam!                                                  |
|                                                            |
|                                        ~adou               |
|                                                            |
--------------------------------------------------------------

Nek Dio nek mastro

Unue ni provu klarigi la proceson, kiun faris la anarkiistoj el la 19-a jarcento al la kristanismo, al la religio kaj al la Eklezio. (Proceso, kiu estis reprenita de la anarkiistoj el la 20-a jarcento, sed sen noveligi nek pliriĉigi ĝin).

Estas Bakunin, kiu resumas la plej bone tiun demandon en sia libro *Dio kaj la Ŝtato*:

Dio estante ĉio, la reala mondo kaj la homo estas nenio. Dio estante la vereco, la justeco, la boneco, la beleco, la potenco, la vivo, la homo estas la mensogo, la maljusteco, la malboneco, la malbeleco, la malpotenco kaj la morto. Dio estante la mastro, la homo estas la sklavo. Malkapabla trovi per si mem la justecon, la verecon kaj la eternan vivon, ri povas atingi ilin nur per Dia revelacio. Sed kiu diras revelacion diras revelaciistojn [...] kiuj estos agnoskitaj kiel reprezentantoj de Dio sur la Tero [...], kaj kiuj havas necese absolutan potencon. Ĉiuj homoj devas al ili pasivan kaj senliman obeon, ĉar kontraŭ la Dia racio, ne povas esti homa justeco. Sklavoj de Dio, la homoj estas ankaŭ sklavoj de la Eklezio kaj de la Ŝtato, ĉar tiu ĉi estas konsekrita de la Eklezio [...].
(La kristanismo komprenis kaj realigis tion pli bone ol ĉiuj aliaj religioj.) Tial la kristanismo estas la absoluta religio, kaj la Roma Eklezio la nura logika konsekvenco* [...].
La ideo de Dio implikas la abdikon de la homaj racio kaj juro; ĝi estas la neo la plej decida de la homa libereco kaj kondukas al al sklaveco de la homoj, tiom multe teorie kiom praktike [...].
Se Dio estas, la homo estas sklavo. Nu, la homo povas kaj devas esti libera, do Dio ne ekzistas. Mi defias iun ajn eliri tiun cirklon [...]. Tiu malkoheraĵo estas tiu ĉi: ili (la kristanoj) volas Dion kaj ili volas la Homaron. Ili obstiniĝas meti kune du termojn kiuj, kiam apartigitaj, ne plu povas kuniĝi ol por detrui unu la alian. Ili diras unuspire: Dio-kaj-la-homa-libereco. Dio kaj la digno, la justeco, la egaleco, la frateco, la prospero de la homoj, sen zorgi pri la fatala logiko laŭ kiu, se Dio ekzistas, li necese estas *proĉiama*, *suverena*, *absoluta*, mastro, kaj se tiu mastro ekzistas, la homo estas sklavo. Nu, se ri estas sklavo, estas nek justeco, nek egaleco, nek frateco, nek prospero eblaj. Ili povos libere kontraŭ la komuna saĝo kaj ĉiuj spertoj de la historio reprezentiĝi Dio kiel animita de la plej tenera amo por la homa libereco: mastro, kion ajn ri faras kaj kiom multe liberala ri volas montriĝi, restas mastro. Ria ekzisto implikas necese la sklavecon de ĉio, kio estas sub ri. Do, se Dio ekzistus, estus nur unu maniero servi la homan liberecon: estus ĉesi ekzisti. Amanto kaj ĵaluzulo de la homa libereco, kaj konsiderante ĝin kiel la absoluta kondiĉo de ĉio, kion ni adoras kaj respektas en la homaro, mi returnas la frazon de Voltaire kaj mi diras ke «se Dio ekzistus, necesus aboli lin».

Tiel estas laŭ mi la plej bona resumo de la anarkiisma penso** pri tiu demando, apud kiu evidente, ni aldonus unuflanke ĉiujn tekstojn de Proudhon pri la aŭtoritateco (Dio estante tiu, sur kiu ripozas ĉiujn aliajn aŭtoritatojn), pri la suverena formulo de la leĝoj inspirita de la Dekalogo (*Ĝenerala ideo de la Revolucio*²), pri la rolo de la Eklezio neante la liberan ekzamenon³, kaj aliaflanke, ĉiujn sciencismajn⁴ poziciojn el la dua duono de la 19-a jarcento, serĉante pruvi la malekziston de Dio per la elvolvo de la scienco (ekzemple: Sébastien Faure aŭ Élisée Reclus). Sed ĉio ĉi aperas al mi malpli grava ol la teksto de Bakunin pli alte citata.

(daǔrigota)

---

Notoj de la aŭtoro

---

Notoj de la tradukisto

1 (en la dua aŭtora noto): Ĵuraso estas Okcidenteǔropa montaro (la terhistoria periodo kiun oni kelkfoje vidas sub tiu nomo estu nomita Ĵurasio, laŭ la PIV) kiu donis sian nomon al granda anarkiista svisa organizaĵo el la 19-a jarcento.

[HTTPS] Vikipedia artikolo pri la Ĵurasa Federacio

2: *La ĝenerala ideo pri la Revolucio* (*Idée générale de la Révolution*), estas libro de Proudhon.

3: La libera ekzameno estas filozofia principo kiu diras ke ĉiu ideo estu fondita sur pruvoj kaj rezonoj kaj ne sur la nomo de tiu, kiu esprimis la ideon (ĝi do kontraŭas la «aŭtoritatajn argumentojn»).

4: Sciencismo estas «teorio, laŭ kiu ĉio en la mondo estas klarigebla per la scienco k[aj] submetebla al ĝiaj metodoj» (reta PIV).

[HTTPS] Reta PIV

-----

Aŭtoro: Jacques Ellul (1912-1994)

Tradukisto: Adou (CC BY-SA 4.0)

3x37zj4e@anonaddy.me

Temoj: Politiko kaj Religio

Aliaj artikoloj pri Politiko

Aliaj artikoloj pri Religio

Dato: 2022/04/01

Reiru al la hejmpaĝo de tiu gemlogo