💾 Archived View for dimension.sh › ~ambelujo › tradukoj › racio.gmi captured on 2024-05-10 at 11:45:29. Gemini links have been rewritten to link to archived content

View Raw

More Information

⬅️ Previous capture (2023-12-28)

-=-=-=-=-=-=-

LA EPOKO DE RACIO: ESPLORO PRI LA VERA KAJ FABELA TEOLOGIO

de Tomaso Paine (1794)

Al miaj samcivitanoj de Usono.

Mi metas la sekvan verkon sub via protekto. Ĝi enhavas mian opinion pri religio. Vi estos fari por mi la juston memori, ke mi ĉiam streĉe subtenis la rajton de ĉiu homo al via propra opinio, kiel ajn malsama tiu opinio estus de mia. Tiu, kiu neas al alia ĉi tiun rajton sklaviĝas sin al sia nuna opinio, ĉar li malebligas al si la rajton ŝanĝi ĝin.

La plej timinda armilo kontraŭ eraroj de iaj specoj estas racio. Mi neniam uzis ion alian, kaj mi konfidas, ke mi neniam uzos.

Via amema amiko kaj samcivitano,

Thomas Paine

Parto Unua

Ĉapitro 1: La Kredprofeso de la Aŭtoro

Estis mia intencio, dum plurjaroj pasintaj, publikigi miajn pensojn pri religio. Mi estas bone konscia de la malfaciloj akompanantaj la temon, kaj el tiu konsidero, rezervis ĝin por pli progresita periodo de la vivo. Mi intencis ke ĝi estu la finan proponon, kiu mi faros al miaj samcivitanoj de ĉiuj nacioj, kaj tio tempe kiam la pureco de la motivo kiu indukis min al ĝi ne povas esti pridubata, eĉ de tiuj, kiuj eble malaprobas la laboron.

La cirkunstanco kiu estas nun okazinta france, de la plena abolicio de la tuta naciordo de pastreco, kaj de ĉio rilata al devigaj sistemoj de religio, kaj devigaj artikoloj de fido, estas ne nur precipiginta mian intencon, sed plej necesigis ĉi tian verkon por ke en la ĝenerala vrako de superstiĉo, de falsaj sistemoj de registaro, kaj falsa teologio, ni ne perdas vidon de moraleco, de homeco, kaj de la teologio, kiu veras.

Kiel pluroj da miaj kolegoj, kaj aliaj da miaj samcivitanoj de franco, donis al mi la ekzemplon fari ilia volan kaj individuan kredprofeson, mi ankaŭ faros mian; kaj mi faras ĉi tion kun ĉiu la sincereco per kiu la hommenso komunikas kun si.

Mi kredas je unu Dio, kaj ne pli, kaj mi esperas feliĉecon preter ĉi tiu vivo.

Mi kredas la egalecon de homo, kaj mi kredas ke religiaj devoj konsistas el fari justecon, ami kompaton, kaj provi feliĉigi niajn samestaĵojn.

Sed, por ke oni ne supozu, ke mi kredas multajn aliajn aferojn krom ĉi tiuj, mi deklaros, progrese de ĉi tiu verko, la aferojn, kiujn mi ne kredas, kaj miajn kialojn por ne kredi ilin.

Mi ne kredas je la kredo konfesita de la juda eklezio, de la roma eklezio, de la greka eklezio, de la turka eklezio, de la protestanta eklezio, nek de iu ajn eklezio pri kiu mi konas. Mia propra menso estas mia propra eklezio.

Ĉiuj naciaj institucioj de eklezioj, ĉu judaj, ĉu kristanaj, ĉu turkaj, ŝajnas al mi esti nenio krom homaj inventaĵoj starigitaj por timigi kaj sklavigi la homaron, kaj monopoligi potencon kaj profiton.

Mi ne intencas per ĉi tiu deklaro kondamni tiujn, kiuj kredas alie; ili rajtas sian kredon samkiel mi. Sed necesas por la feliĉo de homo, ke li estu mense fidela al si mem. Malfideleco ne konsistas el kredi aŭ malkredi; ĝi konsistas el konfesi kredi tion, kion li ne kredas.

Ne eblas kalkuli la moralan petolon, se mi povas esprimi ĝin, kiun mensa mensogado produktis socie. Kiam viro tiel koruptis kaj prostituis la ĉastecon de sia menso por aboni sian profesian kredon al aferoj, kiujn li ne kredas, li preparis sin por la farado de ĉiu alia krimo. Li prenas la komercon de pastro por gajno, kaj, por kvalifiki sin por tiu komerco, li komencas kun falsĵuro. Ĉu ni povas koncepti ion pli detruan de moralo ol ĉi tio?

Baldaŭ publikiginte la broŝuron COMMON SENSE usone, mi vidis la superantan probablon, ke revolucio en la registara sistemo estus sekvata de revolucio en la religia sistemo. La adulta rilato inter eklezio kaj ŝtato, kie ajn ĝi okazis, ĉŭ juda, kristana, aŭ turka, tiel efektive malpermesis, per doloroj kaj punoj, ĉian diskuton de establitaj kredoj, kaj de la unuaj principoj de religio, ke ĝis oni ŝanĝus la registaran sistemon, tiuj subjektoj ne povus esti alportitaj juste kaj malferme antaŭ la mondo; sed ke kiam ajn ĉi tiun estus farita, revolucio en la religia sistemo sekvus. Hominventoj kaj pastro-metiado estus detektitaj; kaj homo revenus al la pura, nemiksita, kaj nefalsita kredo de unu Dio, kaj ne pli.

Ĉapitro 2: De Misioj kaj Revelacioj

Ĉiu nacia eklezio aŭ religio sinestabligis ŝajnigante iun specialan mision de Dio, komunikita al apartaj individuoj. La judoj havas sian Moseon; la kristanoj sian Jesuon Kriston, siajn apostolojn kaj sanktulojn; kaj la turkoj sian Mohamedon; kvazaŭ la vojo al Dio ne estis malferma al ĉiu homo same.

Ĉiu el tiuj eklezioj montras apartajn librojn, kiujn ili nomas revelacio, aŭ la Vorto de Dio. La judoj diras, ke ilia Vorto de Dio estis donita de Dio al Moseo vizaĝ-vizaĝe; la kristanoj diras, ke ilia Vorto de Dio estis donita per dia inspirado; kaj la turkoj diras, ke ilia Vorto de Dio (la Korano) estis alportita de angelo el ĉielo. Ĉiu el tiuj eklezioj akuzas la alian pri nekredemo; kaj miaflanke mi malkredas ĉiujn.

Ĉar necesas afiksi ĝustajn ideojn al vortoj, mi ofertos, antaŭ ol progresi plu en la temon, iujn observojn pri la vorto "revelacio." Revelacio, temate pri religio, signifas ion komunikitan rekte de Dio al homo.

Neniu neos aŭ disputos la potencon de la Ĉiopova fari tian komunikadon, se li volas. Sed konfesante, pro kazo, ke io estis revelaciis al aparta persono, kaj ne revelaciis al ajna alia persono, ĝi estas revelacio por tiu persono sole. Kiam li rakontas ĝin al dua persono, dua al tria, ttia al kvara, kaj tiel plu, ĝi ĉesis esti revelacio por ĉiuj tiuj personoj. Ĝi estas revelacio al la unua persono sole, kaj onidiro al ĉiuj aliaj, kaj, sekve, ili ne estas devigitaj kredi ĝin.

Estas kontraŭdiro laŭ terminoj kaj ideoj nomi ion revelacio, kiu venas al ni duamane, ĉu parole, ĉu skribe. Revelacio nepre estas limigita al la unua komuniko. Poste ĝi estas nur rakonto pri io kion li diras esti revelacio farita al li; kaj kvankam li trovus sin devigita kredi ĝin, ne devigas min kredi samkiel, ĉar ĝi ne estis revelacio farita al mi, kaj mi nur havas lian vorton pri ĝi, ke ĝi estis farita al li.

Kiam Moseo diris al la Izraelidoj, ke li ricevis la du tabelojn de la ordonoj el la mano de Dio, ili ne estis devigitaj kredi al li, ĉar ili havis neniu alian aŭtoritaton por tio ol li diris al ili; kaj mi havas neniun alian aŭtoritaton por ĝi ol iu historiisto diris al mi tiel, la ordonoj portante neniun internan signon de dieco kun ili. Ili enhavas kelkajn bonajn moralajn preskribojn, kiel iu ajn homo kvalifikita por esti leĝdonanto povus produkti sin, sen rimedo al supernatura interveno. [RIMARKU: Necesas, tamen, escepti la diron, kiu diras, ke Dio "vizitas la pekojn de la patroj sur la infanoj". Ĉi tio kontraŭas ĉian principon de morala justeco.--Aŭtoro]

Kiam al mi oni rakontas, ke la Korano estis skribita en la ĉielo, kaj alportita al Mohamedo de anĝelo, la konto alproksimiĝas al la samspeca onidira pruvo kaj duamana aŭtoritato kiel la antaŭa. Mi mem ne vidis la anĝelon, kaj tial mi rajtas ne kredi ĝin.

Kiam ankaŭ al mi oni rakontas, ke virino, nomata Virgulino Maria, diris aŭ donis, ke ŝi estis kun infano sen ia kunvivado kun viro, kaj ke ŝia edziĝota, Jozefo, diris, ke anĝelo diris al li tion, mi havas la rajton kredi ilin aŭ ne: tia cirkonstanco postulis multe pli fortan pruvon ol ilia nura vorto por ĝi: sed ni havas ne eĉ ĉi tion; ĉar nek Maria nek Jozefo skribis tiaĵon mem. Estas onidiro sur onidiro, kaj mi ne elektas apogi mian kredon sur tia pruvo.

Estas, tamen, ne malfacile kalkuli la krediton donitan al la rakonto de Jesuo Kristo kiel filo de Dio. Li naskiĝis kiam la pagana mitologio havis ankoraŭ modon kaj reputacion monde, kaj tiu mitologio preparis la popolojn por kredi tian rakonton. Preskaŭ ĉiuj la eksterordinaraj viroj vivintaj sub la pagana mitologio reputaciis esti filoj de iuj el iliaj Dioj. Ne estis novaĵo tiutempe kredi viron estinta ĉiele naskita; la sekskuniĝo de dioj kun virinoj estis tiam afero de konata opinio. Ilia Jupitero, laŭ iliaj kontoj, kunvivadis kun centoj; do la rakonto enhavis nenion novan, mirindan, aŭ obscenan; ĝi konformeblis al la opinioj tiam regantaj inter la popolo nomita Gentiloj, aŭ mitologiistoj, kaj estis tiu popolo sole kredante ĝin. La judoj, teninte strikte la kredon de unu Dio, kaj ne pli, kaj ĉiam neinte la paganan mitologion, neniam kreditis la rakonton.

Estas kurioze observi kiel la teorio de tio, kion oni nomas la kristana eklezio, elŝprucis la voston de la pagana mitologio. Rekta enkorpiĝo okazis unuaflanke, farante la reputacian fondinton ĉiele naskita. La triunuo de dioj kiu tiam sekvis estis nenio krom reduktio de la antaŭa plureco, kiu estis ĉirkaŭ dudek aŭ tridek mil. La statuo de Maria sukcedis la statuon de Diana de Efeso. La diigo de herooj ŝanĝis en la kanonigon de sanktuloj. La mitologiistoj havis diojn por ĉio; la kristana mitologiistoj havis sanktulojn por ĉio. La eklezio plenpleniĝis kun unu, kiel la panteono plenplenis kun la alia; kaj Romo estis la loko de ambaŭ. La kristana teorio estas malmulte krom la idolkulto de la antikvaj mitologiistoj, taŭgigite al la celoj de potenco kaj enspezo.

Ĉapitro 3: Pri la Karaktero de Jesuo Kristo, kaj Lia Historio

Nenio ĉi tie dirita povas validi, eĉ kun la plej malproksima malrespekto, al la reala karaktero de Jesuo Kristo. Li estis virta kaj afabla viro. La moralo, kiun li predikis kaj praktikis, estis de la plej bonfara tipo; kaj kvankam similaj moralaj sistemoj estis predikataj de Konfuceo, kaj de kelkaj el la grekaj filozofoj antaŭ multaj jaroj, de la kvakeroj ekde tiam, kaj de multaj bonuloj en ĉiuj epokoj, ĝi ne estis superita de iu ajn.

Jesuo Kristo skribis neniun raporton pri sia naskiĝo, gepatreco, aŭ io alia. Neniu linio de tio, kion oni nomas la Nova Testamento, estas de lia skribo. La historio pri li estas tute la verko de aliaj homoj; kaj de la konto donita pri lia resurekto kaj ĉieliro, ĝi estis la necesa ekvivalento al la rakonto pri lia naskiĝo. Liaj historiistoj, alportinte lin en la mondon en supernatura maniero, estis devigitaj elpreni lin sammaniere, aŭ la unua parto de la rakonto terenfalus.

La mizera artifiko, per kiu ĉi tiu lasta parto estas rakontata, superas ĉion, kio iris antaŭ ĝi. La unua parto, tiu pri la mirakla koncepto, ne estis afero por publikeco; kaj tial la rakontantoj de ĉi tiu parto havis ĉi tiun avantaĝon, ke kvankam ili povus ne esti kredititaj, ili ne povus esti detektitaj. Oni ne povis atendi, ke ili pruvos ĝin, ĉar ĝi ne estis afero pruvebla, kaj maleblis, ke la persono, pri kiu oni rakontis, povus pruvi ĝin mem.

Sed la resurekto de mortulo el la tumbo, kaj lia ĉieliro tra la aero, estas afero tre malsame, koncerne la pruvo akceptita pri ĝi, al la nevidebla koncepto de infano en la utero. La resurekto kaj ĉieliro, supozante ke ili okazis, produktis publikan kaj videblan montradon, kiel tiu de la supreniro de balono, aŭ la suno tagmeze, almenaŭ al la tuta Jerusalemo. Afero, kiun ĉiuj devas kredi, bezonas ke la pruvo kaj evidento de ĝi estu la sama por ĉiuj, kaj universala; kaj ĉar la publika videbleco de ĉi tiu laste rakontita ago estis la sola pruvo kiu povus doni sankcion al la antaŭa parto, la tuto de ĝi terenfalas, ĉar tiu pruvo neniam estis donata. Anstataŭe, malmulto da homoj, ne pli ol ok aŭ naŭ, estas enkondukitaj kiel prokuriloj por la tuta mondo, por diri ke ili vidis ĝin, kaj la tuta ceteran mondon oni alvokas kredi ĝin. Sed ŝajnas, ke Tomaso ne kredis la resurekton; kaj, kiel ili diras, ne kredus krom havante vidan kaj fizikan monstradon mem. Do nek mi; kaj la kialo estas same bona por mi, kaj por ĉiu alia homo, kiel por Tomaso.

Vanas provi paliigi aŭ maski ĉi tiun aferon. La rakonto, rilate al la supernatura parto, havas ĉiun markon de fraŭdo kaj altrudo stampita survizaĝe. Kiuj estis ĝiaj aŭtoroj, estas tiel neeble scii nun, kiel esti certa, ke la libroj, en kiuj la rakonto estas rakontita, estis skribitaj de la homoj, kies nomojn ili portas. La plej bona pluviva pruvo, kiun ni nun havas pri ĉi tiu afero, estas la judoj. Ili estas regule descenditaj el la popolo vivanta kiam ĉi tiu resurekto kaj ĉieliro onidire okazis, kaj ili diras "ĝi ne veras." Longe ŝajnis al mi stranga nekonsekvenco citi la judojn kiel veropruvon de la rakonto. Estas same kvazaŭ viro dirus, ke mi pruvos la veron de tio, kion mi ĵus diris, produktante la homojn, kiuj diras, ke ĝi estas malvera.

Ke tia persono, kiel Jesuo Kristo, ekzistis kaj ke li estis krucumita, kiu estis tiam la ekzekutiga reĝimo, estas historiaj rilatoj strikte ene de la eblolimoj. Li predikis la plej bonegan moralon kaj la egalecon de homo, sed li predikis ankaŭ kontraŭ la koruptoj kaj avareco de la judaj pastroj, kaj ĉi tiu alportis sur li la malamon kaj venĝon de la tuta pastrara ordo. La akuzo kiun tiuj pastroj alportis kontraŭ li estis tiu de ribelo kaj komploto kontraŭ la romia registaro, al kio la judoj estis tiam subjekto kaj tributanto; kaj ne neverŝajnas, ke la roma registaro eble havus iun sekretan ektimon pri la efikoj de lia doktrino samkiel la judaj pastroj; nek neverŝajnas, ke Jesuo Kristo havis mense la liberigon de la juda nacio de la ligado de la romaj. Inter la du, tamen, ĉi tiu virta reformanto kaj revoluciulo perdis sian vivon.

Ĉapitro 4: Pri la Bazoj de Kristanismo

Estas ĉi tiu simpla rakonto de faktoj, kune kun alia menciota kazo, sur kiu la kristanaj mitologiistoj, nomantaj sin la kristana eklezio, starigis sian fablon, kiu laŭ absurdeco kaj ekstravaganco ne estas superita de io trovita en la mitologio de la antikvuloj.

La antikvaj mitologiistoj nin diras, ke la raso de Gigantuloj militis kontraŭ Jupitero, kaj ke unu el ili ĵetis cent rokojn kontraŭ li po unu ĵeto; ke Jupitero venkis lin per tondro, kaj poste limigis lin sub Monto Etno; kaj ke kiufoje la Gigantulo sin turnas, Monto Etno ruktas fajron. Estas ĉi tie facile vidi, ke la cirkonstanco de la monto, tiu de ĝi estanta vulkano, sugestis la ideon de la fablo; kaj ke la fablo estis farita taŭgiĝi kaj sinvolvi kun tiu cirkonstanco.

La kristanaj mitologiistoj diras ke ilia Satano faris militon kontraŭ la Ĉiopova, kiu venkis lin, kaj limigis lin poste, ne sub monto, sed en kavo. Estas ĉi tie facilvidi, ke la unua fablo sugestis la ideon de la dua; ĉar la fablo pri Jupitero kaj la Gigantoj estis rakontita multajn centojn da jaroj antaŭ tiu de Satano.

Ĝis nun la antikvaj kaj la kristanaj mitologiistoj tre malmulte diferencas unu de la alia. Sed la lasta elpensis porti la aferon multe plu. Ili elpensis konekti la fablan parton de la rakonto pri Jesuo Kristo kun la fablo origininta de Monto Etno; kaj, por ke ĉiuj partoj de la rakonto kunligu, ili prenis al sia helpo la tradiciojn de la judoj; ĉar la kristana mitologio konsistas parte el antikva mitologio kaj parte el judaj tradicioj.

La kristanaj mitologiistoj, limiginte Satanon en kavo, estis devigitaj ellasi lin denove por alporti la sekvon de la fablo. Li estas tiam enkondukita en la ĝardenon Edenon forme de serpento, kaj tiuforme li eniras familiaran konversacion kun Eva, kiu estas neniel surprizita aŭdi serpenton parolanta; kaj la afero de ĉi tiu tete-a-tete estas, ke li persvadas ŝin manĝi pomon, kaj la manĝado de tiu pomon damnas la tutan homaron.

Doninte al Satano ĉi tiun triumfon super la tuta kreaĵo, oni supozus ke la ekleziaj mitologiistoj estu sufiĉe afablaj por resendi li denove al la kavo, aŭ, se ili ne farus ĉi tion, ke ili surmetus monton sur li (ĉar ili diras, ke ilia fido povas movi montojn) aŭ metus lin sub monton, kiel la antaŭaj mitologiistoj faris, por malhelpi lin akiri denove inter la virinoj, kaj fari plian petolon. Sed anstataŭ ĉi tio, ili lasas lin libera, sen eĉ devigante lin doni lian proliberigo. La sekreto estas, ke ili ne povus malhavi de li; kaj irinte al la peno fari lin, ili subaĉetis lin resti. Ili prometis al li ĈIUJN la judojn, ĈIUJN la turkojn anticipe, naŭ-dekonon de la mondo krome, kaj Mohamedon en la rabataĉeto. Post ĉi tio, kiu povas dubi la abundecon de la kristana mitologio?

Farinte insurekcion kaj batalon ĉiele, en kiu neniuj de la batalantoj povis esti mortitaj aŭ vunditaj, metinte Satanon en la kavon, ellasinte lin denove, doninte al li triumfon super la tuta kreaĵo, damninte la tutan homaron per la manĝado de pomo, tie kristanaj mitologiistoj alportas la du finojn de sia fablo kune. Ili reprezentas ĉi tiun virtan kaj amablan viron, Jesuon Kriston, esti unutempe Dio kaj homo, kaj ankaŭ la filo de Dio, ĉiele generita, intence esti oferita, ĉar ili diras, ke Eva en sia sopiro manĝis pomon.

Ĉapitro 5: Ekzamenado Detala de la Antaŭaj Bazoj

Flankenigante ĉion, kio eble ekscitos ridon pro absurdo, aŭ abomenon pro profano, kaj limĝante al ekzamenado de la partoj, neeblas imagi rakonton pli malestiman al la Ĉiopova, pli malkongruan kun lia saĝo, pli kontraŭdiran al lia potenco, ol ĉi tiu rakonto.

Por fari por ĝi fundamenton sur kiu leviĝi, la inventintoj devis doni al la estaĵo, kiun ili nomas Satano, potencon same grandan, se ne pli grandan, ol tiu, kiun ili atribuas al la Ĉiopova. Ili ne nur donis al li la potencon liberigi sin el la kavo, post tio, kion ili nomas lia falo, sed ili igis tiun potencon pliiĝi poste al sinfineco. Antaŭ ĉi tiu falo ili prezentas lin nur kiel anĝelon de limigita ekzistado, kiel ili prezentas la ceterajn. Post sia falo li iĝas, laŭ ilia rakonto, ĉieĉeesta. Li ekzistas ĉie, kaj samtempe. Li okupas la tutan vastecon de spaco.

Malkontentaj pri ĉi tiu diigo de Satano, ili prezentas lin venki per stratego, forme de besto de kreaĵo, ĉiun potencon kaj saĝon de la Ĉiopova. Ili prezentas lin deviginta la Ĉiopovan al la tuja neceso aŭ transcedi la tutan kreaĵon al la regado kaj reĝado de ĉi tiu Satano aŭ permesi ĝian elaĉeton malsuprenirante al sur teron kaj montrante sin sur kruco forme de homo.

Se la inventintoj de tiu ĉi rakonto rakontus ĝin kontraŭmaniere, t.e. prezenti la Ĉiopova devigantan Satanon montri sin sur kruco forme de serpento kiel punon pro sia nova malobeo, la rakonto estus malpli absurda, malpli kontraŭdira. Sed, anstataŭ ĉi tio, ili igas la malobeinto triumfi kaj la Ĉiopova fali.

Ke multaj homoj kredis tiun ĉi strangan fablon kaj vivis tre bonajn vivojn sub ĉi tiu kredo (ĉar kredemo ne estas krimo) mi ne dubas. Unualoke, ili estis edukitaj por kredi ĝin, kaj ili kredus ion alian sammaniere. Estas ankaŭ multaj tiom entuziasme ravitaj de tio, kion ili imagas esti la senfina amo de Dio, farinte oferon de li mem, ke la impeto de la ideo malpermesis kaj malhelpis ilin ekzameni la absurdecon kaj profanecon de la rakonto. Ju pli nenatura io estas, des pli ĝi eblas iĝi objekton de admiraĉo.

Ĉapitro 6: Pri la Vera Teologio

Sed se objektoj por dankemo kaj admiro estas nia deziro, ili ĉiuhore prezentas sin al niaj okuloj, ĉu ne? Ĉu ni ne vidas belan kreaĵon preparitan por akcepti nin tuj kiam ni naskiĝos--mondon metita en niajn manojn, kiu kostis al ni nenion? Ĉu ni lumigas la sunon, verŝas la pluvon, kaj plenigas la teron per abundo? Ĉu ni dormus aŭ maldormŭs, la vasta maŝinaro de la universo plu iras. Ĉu ĉi tiuj aferoj, kaj la benoj, kiujn ili indikas estontece, estas nenio por ni? Ĉu niaj krudaj sentoj povas esti ekscititaj de neniuj aliaj temoj krom tragedio kaj sinmortigo? Aŭ ĉu la malgaja fiereco de homo fariĝis tiel netolerebla, ke nenio povas flati ĝin krom la ofero de la Kreinto?

Mi scias, ke ĉi tiu kuraĝa esploro alarmos multajn, sed estus pagi tro grandan komplimenton al ilia kredemo forteni ĝin pro ilia konto. La tempoj kaj la temo postulas, ke ĝi estu farita. Disvastiĝas en ĉiuj landoj la suspekto, ke la teorio pri tio, kion oni nomas la kristana eklezio, estas fabla; kaj estos konsolo por homoj ŝanceliĝantaj sub tiu suspekto, kaj dubantaj kion kredi kaj kion malkredi, vidi la temon libere esplorita. Mi do pasas al ekzamenado de la libroj nomataj Malnova kaj Nova Testamento.

Ĉapitro 7: Ekzamenado de la Malnova Testamento

Ĉapitro 8: Pri la Nova Testamento

Ĉapitro 9: El Kio Konsistas la Vera Revelacio

Sed iuj eble diros--ĉu ni havu neniun vorton de Dio, neniun revelacion? Mi respondas jes. Estas vorto de Dio; estas revelacio.

La vorto de Dio estas la kreaĵo kiun ni vidas. Kaj estas per ĉi tiu vorto, kiun neniu homa inventaĵo povas falsigi aŭ ŝanĝi, ke Dio parolas universale al homo.

Homa lingvo estas loka kaj ŝanĝebla kaj tial ne kapablas esti uzata kiel rimedo por neŝanĝebla kaj universala informado. La ideo, ke Dio sendis Jesuon Kriston por publikigi, kiel ili diras, la ĝojan novaĵon al ĉiuj nacioj, de unu fino de la tero al la alia, kongruas nur kun la malscio de tiuj, kiuj scias nenion pri la amplekso de la mondo kaj kiuj kredis, kiel tiuj mondo-savantoj kredis, kaj sekvis kredi dum pluraj jarcentoj (kaj tio kontraŭdire al la malkovroj de filozofistoj kaj la sperto de navigantoj), ke la tero estis plata kiel telero; kaj ke homo povis piediri ĝis ĝia fino.

Sed kiel Jesuo Kristo povis konatigi ion al ĉiuj nacioj? Li povis paroli nur unu lingvon, kiu estis la hebrea; kaj estas monde plurcentaj lingvoj. Apenaŭ iu du nacioj parolas samlingve, aŭ komprenas unu la alian; kaj pri tradukoj, ĉiu scianta ion pri lingvoj scias, ke maleblas traduki el unu lingvo en alian, ne nur sen perdi grandan parton de la originalo, sed ofte malĝusti la sencon; kaj krom ĉiu ĉi tio, la presarto estis tute nekonata kiam vivis Jesuo Kristo.

Ĉiam necesas, ke la rimedoj por atingi ajnan finon kongruas la atingon de tiu fino, aŭ la fino ne povas esti atingita. Estas en ĉi tio, ke la malsameco inter fina kaj senfina potenco kaj saĝo malkovras sin. Homo ofte malsukcesas plenumi sian finon, pro natura nekapablo de la potenco por la celo; kaj ofte pro la manko de saĝo apliki la potencon ĝuste. Sed ne eblas, ke senfina potenco kaj saĝo malsukcesas kiel homo malsukcesas. La rimedoj, kiujn ĝi uzas, ĉiam kongruas la finon: sed homa lingvo, pli speciale ĉar ne ekzistas universala lingvo, ne kapablas esti uzata kiel universalan rimedon por neŝanĝebla kaj uniforma informado; kaj tial ĝi ne estas la rimedo uzata de Dio por manifestiĝi universale al homo.

Estas nur en la kreado ke ĉiuj niaj ideoj kaj konceptigoj de la vorto de Dio povas kuniĝi. La kreaĵo parolas universalan lingvon, sendependan de homa parolado aŭ homaj lingvoj, multoblaj kaj diversaj kiel ili estas. Ĝi estas ĉiam ekzista originalo, kiun ĉiu homo povas legi. Ĝin oni ne povas forĝi; ĝin oni ne povas falsigi; ĝin oni ne povas perdi; ĝin oni ne povas ŝanĝi; ĝin oni ne povas subpremi. Ĝi ne dependas de homvolo ĉu ĝi estu publikigita aŭ ne; ĝi publikigas sin de unu fino de la tero al la alia. Ĝi predikas al ĉiuj nacioj kaj ĉiuj mondoj; kaj ĉi tiu vorto de Dio malkaŝas al homo ĉion, kion homo devas scii pri Dio.

Ĉu ni volas kontempli lian potencon? Ĝin ni vidas en la amplekso de la kreaĵo. Ĉu ni volas kontempli lian saĝon? Ĝin ni vidas en la neŝanĝebla ordo per kiu la nekomprenebla tuto estas regata. Ĉu ni volas kontempli lian munificon? Ĝin ni vidas en la abundo per kiu li plenigas la tero. Ĉu ni volas kontempli lian kompaton? Ĝin ni vidas en tio, ke li ne retenas tiun abundon eĉ de la nedankemaj. Fine, ĉu ni volas scii kio estas Dio? Ne serĉu la libron nomata la skribaĵon, kiun ajna homa mano povus fari, sed la skribaĵon nomata la kreaĵon.

Ĉapitro 10: Pri Dio kaj la Lumoj Ĵetitaj sur Lia Ekzisto kaj Atributoj de la Biblio

La nura ideo, kiu homo povas afiksi al Dio estas tiu de unua kaŭzo, la kaŭzo de ĉio. Kaj kvankam estas nekompreneble malfacile por la homo koncepti, kio estas unua kaŭzo, li alvenas al ĝia kredo pro la dekoble pli granda malfacileco ne kredi ĝin. Malfacilas preter priskribo koncepti ke spaco povas havi nenian finon; sed pli malfacilas koncepti finon. Malfacilas pretee homa potenco koncepti eternan daŭradon de tio, kion ni nomas tempo; sed pli malfacilas koncepti tempon, kiam ne estos tempo.

Laŭ sama racio, ĉio, kion ni vidas, portas en si la enan pruvon, ke ĝi ne faris sin mem. Ĉiu homo estas pruvo al si, ke li ne faris sin; nek povis lia patro fari sin, nek lia avo, nek iu el lia raso; nek povis ajna arbo, planto, aŭ besto fari sin; kaj estas la konvinko elvenante de ĉi tiu pruvo, kiu portas nin antaŭen, kiel estis, necese al la kredo de unua kaŭzo eterne ekzista, el naturo tute malsama al ajna konata materiala ekzistado, kaj per kies potenco ĉio ekzistas; kaj ĉi tiun unuan kaŭzon homo nomas Dio.

Nur per ekzercado de racio povas homo malkovri Dion. Se oni forprenus tiun racion, li estus nekapabla kompreni ion ajn kaj ĉikaze estus same kongrue legi eĉ la libron nomitan Biblio al ĉevalo kiel al homo. Kiel do ĉi tiuj homoj ŝajnigas malakcepti racion?

Preskaŭ la nuraj partoj de la libro nomita la Biblio kiuj donas al ni ajnan ideon pri Dio estas iuj ĉapitroj de Ijob kaj la 19-a Psalmo, mi rememoras neniun alian. Tiuj partoj estas veraj diismaj verkoj ĉar ili pritraktas la Diaĵon per liaj laboroj. Ili prenas la libron de kreaĵo kiel la vorton de Dio; ili referencas neniun alian libron; kaj ĉiuj iliaj inferencoj estas tiriraj el tiu volumo.

Mi enmetas ĉi tie la 19-an Psalmon, parafrazitan de Addison en anglan verson. Mi ne rememoras la prozon, kaj kie mi verkas ĉi tion, mi ne havas oportunon vidi ĝin:

    The spacious firmament on high,
    With all the blue etherial sky,
    And spangled heavens, a shining frame,
    Their great original proclaim.
    The unwearied sun, from day to day,
    Does his Creator’s power display,
    And publishes to every land
    The work of an Almighty hand.
    Soon as the evening shades prevail,
    The moon takes up the wondrous tale,
    And nightly to the list’ning earth
    Repeats the story of her birth;
    Whilst all the stars that round her burn,
    And all the planets, in their turn,
    Confirm the tidings as they roll,
    And spread the truth from pole to pole.
    What though in solemn silence all
    Move round this dark terrestrial ball
    What though no real voice, nor sound,
    Amidst their radiant orbs be found,
    In reason’s ear they all rejoice,
    And utter forth a glorious voice,
    Forever singing as they shine,
    THE HAND THAT MADE US IS DIVINE.

Kion alian homo volas scii, krom ke la mano aŭ potenco, kiu faris lin, estas dia, estas ĉiopova? Li kredu tion kun la forto, kiun oni ne povas nei, se li lasus sian racion agi, kaj lia regado de morala vivo certe sekvus.

La aludoj en Ijob ĉiuj havas la saman tendencon kun ĉi tiu Psalmo; tiu de dedukti aŭ pruvi veron, kiu alie estus nekonata, el veroj jam konataj.

Mi memoras nesufiĉon de fragmentoj en Ijobo por enmeti ilin ĝuste, sed estas unu venanta al mi, kiu valudas por la temo pri kiu mi parolas. "Ĉu povas vi per serĉado eltrovi Dion; ĉu povas vi eltrovi la Cionpovan ĝis perfekto?"

Mi ne scias kiel la presilo presis ĉi tiun fragmenton ĉar mi tenas nenian Biblion; sed ĝi enhavas du specifajn demandojn, kiuj havas specifajn respondojn.

Unue, ĉu povas vi per serĉado trovi Dion? Jes. Ĉar, unualoke, mi scias ke mi ne faris min, kaj ankoraŭ mu havas ekziston; kaj serĉante la naturon de aliaj aferoj, mi trovas, ke neniu alia afero povis fari sin; kaj ankoraŭ milionoj da aliaj aferoj ekzistas; do mi scias, per pozitiva konkludo venanta el ĉi tiu serĉo, ke estas potenco pli granda ol ĉiuj tiuj aferoj, kaj tiu potenco estas Dio.

Due, ĉu povas vi trovi la Ĉionpovan ĝis perfekto? Ne. Ne nur ĉar la potenco kaj la saĝo kiujn li manifestigis per la strukturo de kreaĵo, kiun mi vidas, estas al mi nekomprenebla; sed ĉar eĉ ĉi tiu manifestigo, tiel granda kiel ĝi estas, verŝajne estas nur malgranda montro de tiu amplekso de potenco kaj saĝo,per kiuj milionoj da aliaj mondoj, al mi nevidebla pro siaj distancoj, estis kreitaj kaj daŭre ekzistas.

Evidentas, ke ambaŭ tiuj demandoj estis metitaj al la racio de la persono al kiu ili estis supozeble demanditaj; kaj nur agnoskante la unuan demandon respondenda jese, la dua povus sekvi. Ne estus necese, kaj eĉ absurde, fari duan demandon pli malfacilan ol la unuan, se la unua demando estus nee respondita. La du demandoj havas malsamajn objektojn; la unua referencas la ekziston de Dio, la dua liajn atributojn. Racio povas malkovri la unu sed falas senfine mallonge malkovri la tuton de la alia.

Mi memoras ne unu fragmenton el ĉiuj skribaĵoj atribuitaj al la viroj nomitaj apostoloj, kiu transdonas ajnan ideon pri kio Dio estas. Tiuj skribaĵoj estas ĉefe duskutadaj; kaj la malgajeco de la temo pri kiu ili loĝas, tiu pri viro mortiĝanta agonie sur kruco, pli taŭgas la malgaja genieco de monaĥo en ĉelo, de kiu ne maleblas, ke ili estis skribataj, ol ajnan homon spirantan la malferman aeron de la kreaĵo. La sola fragmento venanta al mi, kiu iel ajn referencas la laborojn de Dio, per nur kiuj liaj potenco kaj saĝo povas esti konataj, estas dirita esti parolita de Jesuo Kristo kiel rimedo por malkonfida zorgo. "Vidu la liliojn de la kampo, ili ne laboras, nek ili ŝpinas." Tio, tamen, estas tre malsupera al la aludoj en Ijobo kaj la 19-a Psalmo; sed ĝi similas idee, kaj la modesteco de la imageco kongruas la modestecon de la viro.

Ĉapitro 11: Pri Kristana Teologio kaj la Vera Teologio

Koncerne de la kristana fidsistemo, ĝi ŝajnas al mi esti speco de ateismo; tipo de religia neo de Dio. Ĝi konfesas kredi je viro anstataŭ Dio. Ĝi estas kunmetaĵo farita ĉefe el viro-ismo kun nur iometa diismo, kaj estas tiel proksima al ateismo kiel krepusko al mallumo. Ĝi enkondukas inter homo kaj lia Farinto opakan korpon, kiun ĝi nomas elaĉetanto, kiel la luno enkondukas sian opakan mem inter la tero kaj la suno, kaj ĝi produktas tiel religian aŭ nereligian eklipso de lumo. Ĝi metis la tutan orbiton de racio en ombron.

La efiko de ĉi tiu obskureco estis turni ĉion supro-suben, kaj reprezenti ĝin inverse; kaj inter la revolucioj, kiujn ĝi magie produktis, ĝi faris revolucion pri teologio.

Tio, kio nun nomiĝas naturfilozofio, ampleksanta la tutan rondon de la scienco, kies ĉefloko okupas la astronomio, estas la studado de la faroj de Dio kaj de la potenco kaj saĝo de Dio en liaj faroj, kaj estas la vera teologio.

La teologio, kiu nun estas studata anstataŭe, estas la studado de homopinioj kaj homfantazioj pri Dio. Ĝi ne estas la studado de Dio laŭ liaj faroj, sed laŭ la faroj aŭ skribaĵoj de homo; kaj ne estas inter la plej malgrandaj petoloj kiujn la kristana sistemo faris al la mondo, ke ĝi abandonis la originalan kaj belan teologisistemon, kiel belan senkulpulon, al mizero kaj riproĉo, por fari lokon por la aĉulino de superstiĉo.

La libro de Ijobo kaj la 19-a Psalmo, kiuj eĉ la eklezio agnoskas kiel pli antikva ol la kronologiordo laŭ kiu ili staras en la Biblio, estas teologiaj paroloj kongruaj al la originala sistemo de teologio. La interna pruvo de ĉi tiuj parolaĵoj pruvas al demonstro, ke la studado kaj kontemplado pri la faroj de kreaĵo, kaj pri la potenco kaj saĝeco de Dio malkaŝitaj kaj manifestigitaj per tiuj faroj, konsistis grandan parton de la religia devoto de la tempo kiam ili estis skribataj; kaj estis ĉi tiu devota studo kaj kontemplado, kiuj kondukis al la malkovro de la principoj, sur kiuj baziĝas tio, kio estas nun nomataj Sciencoj; kaj estas al la malkovro de ĉi tiuj principoj, ke preskaŭ ĉiuj Artoj, kiuj kontribuas al la konveno de la homa vivo, ŝuldas sian ekziston. Ĉiu ĉefa arto havas ian sciencon kiel sia gepatro, kvankam la homo mekanike farante la laboron ne ĉiam, kaj tre malofte, perceptas la konekton.

Estas fraŭdo de la kristana sistemo nomi la sciencojn "homaj inventaĵoj"; nur la aplikado de ili estas homa. Ĉiu scienco havas kiel bazon sistemon de principoj same fiksaj kaj neŝanĝeblaj kiel tiuj, per kiuj la universo estas reguligita kaj regata. Homo ne povas fari principojn, li povas nur malkovri ilin.

Ekzemple, ĉiu homo rigardanta almanakon vidas konton pri kiam eklipso okazos, kaj li ankaŭ vidas, ke ĝi nepre okazas laŭ la konto tie donita. Ĉi tio montras, ke homo estas konata kun la leĝoj laŭ kiuj la ĉielkorpoj moviĝas. Sed estus io pli malbona ol senscio se ajna eklezio sur tero dirus, ke tiuj leĝoj estas hominvento.

Ankaŭ estus senscio, aŭ io pli malbona, diri, ke la sciencaj principoj, per kiuj homo povas kalkuli kaj antaŭkoni kiam eklipso okazos, estas hominvento. Homo ne povas inventi ion eternan kaj neŝanĝebla; kaj la sciencaj principoj kiujn li uzas por ĉi tiu celo devas esti, kaj estas, tiel eternaj kaj neŝanĝeblaj kiel la leĝoj per kiuj la ĉielkorpoj moviĝas, aŭ ili ne povus esti uzataj por konstati la tempon kiam, kaj la maniero kiel, eklipso okazos.

La sciencaj principoj kiuj homo uzas por akiri antaŭscion pri eklipso, aŭ pri ion ajn alian rilate al la movo de ĉielkorpoj, estas enhavitaj en tiu parto de scienco nomita trigonometrio, aŭ la ecoj de triangulo, kiu, aplikate al la studado de ĉielkorpoj, estas nomita astronomio; aplikate por direkti la kurson de ŝipo sur oceano, ĝi estad nomita navigado; aplikate al konstruado de figuroj desegnitaj per liniilo kaj kompaso, ĝi estas nomita geometrio; aplikate al konstruado de planoj de konstruaĵoj, ĝi estas nomita arkitekturo; aplikata al mezurado de ajna parto de la tero, ĝi estas nomita land-surpadado. Fine, ĝi estas la animo de scienco. Ĝi estas eterna vero: ĝi enhavas la matematika montrado pri kiu homo parolas, kaj la amplekso de ĝiaj uzoj estas ne konata.

Eble estas dirita, ke homo povas fari aŭ desegni triangulon, kaj tial triangulo estas homa invento.

Sed la triangulo, kiam desegnite, estas nenio krom la bildo de la principo: ĝi estas delineado al la okulo, kaj de tie al la menso, de principo kiu alie estus nerimarkebla. La triangulo ne faras la principon, same kiel kandelo alportita en malluman ĉambron ne faras la seĝojn kaj tablojn, kiuj antaŭe estis nevideblaj. Ĉiuj ecoj de triangulo ekzistas sendepende de la figuro, kaj ekzistis antaŭ ajna triangulo estis desegnita aŭ pripensita de homo. Homo havis nenion pli por fari en la formado de tiuj ecoj aŭ principoj ol en la farado de la leĝoj, laŭ kiuj la ĉielkorpoj moviĝas; kaj tial la unu devas havi la saman dian originon kiel la alia.

Sammaniere kiel, estu dirita, homo povas fari triangulon, tiel ankaŭ, estu dirita, li povas fari la mekanikan instrumenton nomatan levilo. Sed la principo, laŭ kiu la levilo funkcias, estas aparta afero de la levilo, kaj ekzistus eĉ se la levilo ne; ĝi aliĝas al la instrumento post kiam ĝi estas farita; la instrumento do ne povas funkcii alie ol ĝi faras; nek povas ĉiuj provoj de homa inventeco igi ĝin funkcii alie.

Ĉar do homo ne povas fari principojn, el kie li akiris la scion pri ili, por povi ilin apliki, ne nur al aferoj surteraj, sed por konstati la movon de korpoj tiel malproksimaj de li kiel ĉiuj ĉielkorpoj estas? El kie, mi demandas, li povus akiri la scion krom el la studado de la vera teologio?

Estas la strukturo de la universo kiu instruis ĉi tiun scion al homo. Tiu strukturo estas ĉiam-ekista ekspozicio de ĉiu principo sur kiu ĉiu parto de matematika scienco estas starigita. La idoj de ĉi tiu scienco estas mekaniko; ĉar mekaniko estas nenio krom la principoj de scienco praktike aplikataj. La homo kiu desegnas la diversajn parton de muelejo uzas la samajn sciencajn principojn kiel se li povus konstrui universon, sed ĉar li ne povas doni al materio la nevideblan agenteco per kiu ĉiuj komponantoj de la grandega maŝino de la universo influas unu la aliajn kaj agas en mova unisono kune, sen ŝajna kontakto, kaj al kiu homo donis la nomon altiro, gravitado kaj repuŝo, li provizas la lokon de tiu agenteco per la humila imitado de dentoj. Ĉiuj partoj de la homa mikrokosmo devas vide tuŝi. Sed se li povus gajni scion de tiu agenteco por apliki ĝin praktike, ni tiam eble dirus, ke alia kanona libro de la vorto de Dio estis malkovrita.

Se homo povus ŝanĝi la ecojn de levilo, tiel ankaŭ li povŭs ŝanĝi la ecojn de triangulo: ĉar levilo (prenante tian levilon nomitan ŝtalo-korto, pro klarigo) formas, moviĝe, triangulon. La linio de kiu ĝi subiĝas (unu punkto de tiu linio estanta ĉe la fulcro), la linio al kiu ĝi subiĝas, kaj la akordo de la arko kiun la fino de la levilo priskribas aere estas la tri flankoj de triangulo. La alia brako de la levilo ankaŭ priskribas triangulon; kaj la kongruaj flankoj de tiuj du trianguloj kalkulitaj science, aŭ mezuritaj geometrie - kaj ankaŭ la sinusoj, tanĝantoj, kaj sekantoj generitaj de la anguloj kaj geometrie mezuritaj - havas la samajn proporciojn unu al la aliaj kiel la diversaj pezoj kiuj balancos unu la alian sur la levilon, lasante la pezo de la levilo eksterkaze.

Ankaŭ eblas diri, ke homo povas fari radon kaj akson; ke li povas meti radojn de malsamaj grandecoj kune kaj produkti muelejon. Ankoraŭ, la kazo revenas al la sama punkto, t.e., ke li ne faris la principon kiuj donas al la radoj tiujn potencojn. La principo estas same neŝanĝebla kiel en la antaŭaj kazoj, aŭ anstataŭe ĝi estas la sama principo kun malsama aspekto al la okulo.

La potenco, kiun du radoj de malsamaj grandecoj havas unu sur la alia, estas samproporcie, kiel se la duondiametro de la du radoj estus kunigitaj kaj fariĝus tia levilo, kiel mi priskribis, suspendita ĉe la parto, kie la duondiametroj kuniĝas; ĉar la du radoj, science konsideritaj, ne estas alia krom la du cirkloj generitaj de la movado de la kunmetita levilo.

Estas de nia studo de vera teologio ke nia tuta scio pri scienco estas derivita; kaj estas de tiu scio ke ĉiuj artoj originis.

La Ĉiupova preleganto, montrante la principojn de scienco en la strukturo de la universo, invitis homon al studado kaj imitado. Estas kvazaŭ li diris al la loĝantoj de ĉi tiu globo kiun ni nomas nia, "Mi faris teron sur kiu homoj loĝu, kaj mi videbligis la stelajn ĉielojn, por instrui al li pri scienco kaj la artoj. Li nun povas sinprovizi komforton, kaj lerni de mia malavareco al ĉiuj esti afabla unu al la alia.

Kiel utila estas, se ne por instrui al homo ion, ke lia okulo estas dotita kun la potenco rimarki, ĝis nekomprenebla distanco, multecon de mondoj turniĝantaj en la oceano de spaco? Aŭ kiel utila estas, ke ĉi tiu multeco de mondoj estas videbla al homo? Kion rilatus la homo kun la Plejadoj, kun Oriono, kun Siriuso, kun la stelo, kiun li nomas la Norda Stelo, kun la movantaj orboj, kiujn li nomis Saturno, Jupitero, Marso, Venuso kaj Merkuro, se neniuj uzoj sekvus ilian videblecon? Malpli da vidpovo sufiĉus, se la enormaĵo, kiun li nun posedas, estus donita nur por esti malŝparita, kvazaŭ, sur vasta dezerto de spaco briletanta kun spektakloj.

Nur kontemplante tiun, kiun li nomas la stelajn ĉielojn, kiel la libron kaj lernejon de scienco, li povas malkovri ajnan utilon en ilia videbleco al si, aŭ ajnan avantaĝon en sia ampleksa vidpovo. Sed kontemplante la temon ĉi-lume, li vidas plian motivon diri, ke nenio estis farita vane; ĉar vane estus ĉi tiu vidpovo se ĝi instruus al homo nenion.

Ĉapitro 12: La Efikoj de Kristanismo sur Edukado; Proponataj Reformoj

Kiel la kristana kredsistemo faris teologian revolucion, tiel ĝi ankaŭ faris edukan revolucion. Kio nun nomiĝas lernado, ne estis lernado origine. Lernado ne konsistas, kiel la lernejoj nun devigas ke ĝi konsistu, el la scio pri lingvoj, sed el la scio pri aferoj al kiuj lingvo donas nomojn.

La grekoj estis klera popolo, sed lernado por ili ne konsistis paroli la grekan, same kiel la romiano paroli la latinan, aŭ franculo paroli la francan, aŭ anglulo paroli la anglan. Laŭ tio, kion ni scias pri la grekoj, ŝajnas, ke ili ne sciis nek studis iun ajn lingvon krom la sia propra, kaj tio estis unu kialo kial ili fariĝis tiel kleraj; ĝi donis al ili pli da tempo por apliki sin al pli bonaj studoj. La lernejoj de la grekoj estis lernejoj pri scienco kaj filozofio, ne pri lingvoj; kaj estas el la scio pri aferoj, kiujn scienco kaj filozofio instruas, ke lernado konsistas.

Preskaŭ ĉiu scienca lernado kiu ekzistas hodiaŭ venis al ni de la grekoj, aŭ la homoj kiuj parolis la grekan lingvon. Do necesis ke kelkaj el la homoj de aliaj nacioj, kiuj parolis alian lingvon, lernu la grekan lingvon por ke la lernado kiun la grekoj havis estu konigata inter tiuj nacioj, tradukante grekajn librojn kaj filozofion en la patrolingvon de ĉiu nacio.

La studado, do, de la greka lingvo (kaj same de la latina) estis nenio krom peniga laboro por lingvisto; kaj la lingvo tiel akirita estis nenio krom la rimedoj, aŭ kvazaŭ la iloj, uzataj por akiri la lernadon, kiun havis la grekoj. Ĝi ne estis parto de la lernado mem; kaj ĝi estis tiel aparta de ĝi, ke estis tre verŝajne, ke la homoj, kiuj studis la grekan sufiĉe por traduki tiujn verkojn, kiel ekz. Elementoj de Eŭklido, ne komprenis la lernadon enhavitan en la verkoj.

Ĉar estas nenio nova por lerni de la mortintaj lingvoj, ĉiuj utilaj libroj estante jam tradukitaj, la lingvoj senutiliĝis, kaj la tempo pasigita por instrui kaj lerni ilin estas malŝparita. Kiom ajn la lingvostudado kontribuas al scia progreso kaj komunikado (ĉar ĝi ne havas nenion fari pri scikreado), nur en la vivantaj lingvoj estas nova scio trovebla; kaj certas, ke ĝenerale junulo lernos pli pri vivanta lingvo en unu jaro ol pri mortinta lingvo en sep; kaj estas malofte, ke la instruisto mem scias multe pri ĝi. La malfacileco lerni pri mortintaj lingvoj ne venas de ia supera abstruzeco en la lingvoj mem, sed de ilia mortiĝo kaj la perdo de ilia prononco. Estus same kun iu alia lingvo kiam ĝi mortiĝas. La plej bona greka lingvisto kiu nun ekzistas ne komprenas la grekan pli ol greka plugisto aŭ greka melkistino; kaj same pri la latina por plugisto aŭ melkistino de la Romanoj; kaj en prononco kaj idiomaĵo, ne tiel bone kiel la bovinoj, kiujn ŝi melkis. Do estus avantaĝe por lerni nuligi la studadon de mortintaj lingvoj, kaj igi lernadon konsisti, kiel ĝi estis origine, el scienca scio.

La ekskuzo foje farita por la daŭra instruado de mortintaj lingvoj estas, ke ilin oni instruitas ĉe tempo kiam infano ne kapablas praktiki alian mensan kapablon ol memoron. Sed ĉi tio estas tute erara. La homa menso havas naturan emon al scienca scio kaj la aferoj ligitaj kun ĝi. La unua kaj plej ŝatata amuzo de infano, eĉ antaŭ ol ĝi komencas ludi, estas imiti la laboraĵojn de homo. Ĝi konstruas domojn per kartoj aŭ bastonoj; ĝi navigas oceaneton de bovlo de akvo per papera ŝipo; aŭ digas la rivereton de defluilo kaj elpensas ion, kion ĝi nomas muelejo; kaj interesiĝas pri la sorto de siaj laboraĵoj kun zorgo simile al korinklino. Ĝi poste iras lernejen, kie ĝia genio estas mortigita per la sterila studado de mortinta lingvo, kaj la filozofiisto perdiĝas en la lingvisto.

Sed la ekskuzo nun farita por la daŭra instruado de la mortintaj lingvoj ne povus esti la kaŭzo unue por tranĉi lernadon al la mallarĝa kaj humila sfero de lingvistiko. La kaŭzon oni do devas serĉi aliloke. En iu tia esploro, la plej bona pruvo kiu povas esti produktita estas la interna pruvo ke la afero portas en si mem, kaj la pruvo de cirkonstancoj kuniĝantaj kun ĝi; kiuj ambaŭ ne malfacilas malkovri ĉi-kaze.

Flankenmetante tiam, kiel afero por aparta konsidero, la indignon ofertitan al la morala justeco de Dio, supozante ke li farus la nekulpulon suferi pro la kulpulo kaj ankaŭ la malstriktan moralecon kaj malaltan elpenson supozi, ke li preniĝus homan formon por ekskuzi sian ne-efektivigadon de sia supozita sentenco sur Adamo; certas, ke tio, kion oni nomas la kristana fidsistemo - inkluzivante en ĝi la kaprica rakonto pri la kreaĵo; la stranga rakonto pri Evo, la serpento, kaj la pomo; la amfibia ideo pri hom-dio; la korpa ideo pri la mortiĝo de dio; la mitologia ideo pri familio de dioj, kaj la kristana sistemo de aritmetiko, ke tri estas unu, kaj unu estas tri - estas ĉio nepacigebla, ne nur al la dia donaco de racio, kiun Dio donis al homo, sed al la scio, kiun homo gajnas pri la potenco kaj saĝo de Dio per helpo de la sciencoj kaj per studado de la strukturo de la universo, kiun Dio faris.

La fondintoj, do, kaj la defendantoj de la kristana kredsistemo ne povis ne antaŭvidi, ke la senĉese progresema scio, kiun la homo akirus per la scienco, pri la potenco kaj saĝeco de Dio manifestiĝaj en la strukturo de la universo kaj en ĉiuj verkoj de kreado, militus kontraŭ, kaj vokus en dubon, la veron de ilia kredsistemo; kaj tial necesiĝis al ilia celo tranĉi lernadon al grandeĉo malpli danĝera al ilia projekto, kaj tion ili efektivigis limigante la ideon de lernado al la morta studado pri mortaj lingvoj.

Ili ne nur malakceptis la studadon pri scienco de kristanaj lernejoj, sed ĝin persekutis; kaj estas nur ene de la lastaj du jarcentoj ke la studado estis revivigita. Tiel malfrue kiel 1610, Galileo, florentinano, malkovris kaj prezentis la uzadon de teleskopoj, kaj aplikigante ilin por observi la movadojn kaj aperiĝojn de la ĉielkorpoj, provizis pliajn manierojn konstati la veran strukturon de la universo. Anstataŭ esti estimata pro tiuj eltrovaĵoj, li estis kondamnita rezigni ilin, aŭ la opiniojn derivitajn de ili, kiel malbenitan herezon. Kaj antaŭ tiu tempo, Vergilio estis kondamnita esti bruligita pro asertado de la antipodoj, aŭ alivorte, ke la tero estis globo, kaj loĝebla sur ĉiu parto kie estis tero; tamen la vero pri tio nun estas tro konata por eĉ esti dirita.

Se la kredado de eraroj kiuj ne estas morale malbonaj ne faris petolon, ne estus parto de la morala devo de homo kontraŭi kaj forigi ilin. Ne estis morala malbono kredi, ke la tero estas plata kiel plato, pli ol estis morala virto kredi, ke ĝi estas ronda kiel globo; nek estis morala malbono kredi, ke la Kreinto kreis neniun alian mondon ol ĉi tiu, pli ol estis morala virto kredi, ke li kreis milionojn, kaj ke la senfineco de la spaco estas plena de mondoj. Sed kiam sistemo de religio estas igita elkreski el supozata sistemo de kreado kiu ne estas vera, kaj kunigi sin tiel ke ĝi estas nedisigebla unu de la alia, la kazo supozas tute alian terenon. Estas tiam, ke eraroj kiuj ne estas morale malbonaj iĝas plena de la samaj petoloj kiel se ili estis. Ests tiam ke la vero, kvankam alie indiferenta mem, iĝas esenca, fariĝante la kriterio kiu aŭ konfirmas per kongrua pruvo, aŭ neas per kontraŭa pruvo, la vereco de la religio mem. Tiu-kaze, estas la morala devo de homo akiri ĉiun verŝajnan pruvon kiu la strukturo de la ĉieloj, aŭ alia parto de la kreaĵo, havas respekte al religisistemoj. Sed tion la subtenantoj de la kristana sistemo, kvazaŭ timante la rezulton, neĉese kontraŭis, kaj ne nur malakceptis la sciencojn, sed persekutis la profesorojn. Se Neŭtono aŭ Descartes vivus antaŭ tri aŭ kvar cent jaroj, kaj persekutis siajn studojn kiel ili faris, plej verŝanus, ke ili ne vivis por finigi ilin; kaj se Franklin tirus fulmon de la nuboj samtempe, estus ĉe la danĝero eksvivigi por ĝi per flamoj. [NOTO]

Postaj tempoj metis la tutan kulpon sur la gotojn kaj vandalojn, sed kiom ajn malvolaj la partizanoj estus kredi aŭ agnoski ĝin, veras tamen, ke la epoko de nescio komenciĝis kun la kristana sistemo. Ekzitis pli da scio monde ol dum multaj jarcentoj poste; kaj koncerne religia scio, la kristana sistemo, kiel jam dirita, estis nur alia specio de mitologio; kaj la mitologio al kiu ĝi sukcesis estis koruptaĵo de antikva sistemo de teismo. [NOTO]

Estas pro tiu ĉi longa interrego de scienco, kaj pro neniu alia kialo, ke ni nun devas retrorigardi trans vastan abismon de multaj centoj da jaroj al la respektindaj personoj kiujn ni nomas la Antikvuloj. Se scio progresus laŭ kio antaŭe ekzistis, tiu abismo pleniĝus per personoj altiĝantaj superaj en scio unu al la alia; kau tiuj Antikvuloj, kiujn ni tiel admiras, aperiĝus respekteble fone de la sceno. Sed la kristana sistemo ĉion dezertigis; kaj se ni prenus staron ĉe la komenco de la dek-sesa jarcento, ni retrorigardus trans tiun longan abismon al la tempo de la Antikvuloj, kiel trans vastan sablan dezerton, en kiu aperas nenian arbuston por interkapti la vidado al la fekunaj montetoj pretere.

Estas nekonsekvenco apenaŭ ebla kredi, ke io ekzistus, nome de religio, kio igus nereligie studi kaj kontempli la strukturon de la universo, kiun Dio faris. Sed la fakto estas tro bone starigita por esti neita. La evento, kiu utilis pli ol iu alia por rompi la unuan ligilon de ĉi tiu longa ĉeno de despota nescio, estas tiu konata sub la nomo de la Reformacio fare de Luther. De tiu tempo, kvankam ĝi ŝajne ne estis parto de la intenco de Lutero aŭ de tiuj, kiujn oni nomas reformantoj, la sciencoj komencis reviviĝi, kaj la liberaleco, ilia natura kunulo, komencis aperi. Ĉi tiu estis la sola publika bono, kiun faris la Reformacio; ĉar koncerne de religia bono, ĝi eble same ne okazis. La mitologio ankoraŭ daŭris same; kaj multeco da naciaj papoj kreskis el la falo de la papo de Kristanaro.

Ĉapitro 13: Komparo de Kristanismo kun la Religiaj Ideoj Inspirataj de la Naturo

Montrinte per interna pruvo la kaŭzon, kiu produktis ŝanĝon en la stato de lernado kaj la motivon por studi mortajn lingvojn anstataŭ la sciencojn, mi procedas, krom pluraj observoj jam faritaj en la antaŭa parto de ĉi tiu verko, por kompari , aŭ pli ĝuste alfronti, la evidentecon kiun la universo montras kun la kristana religisistemo. Sed ĉar mi ne povas komenci ĉi tiun parton pli bone ol per referenco al ideoj, kiuj venis al mi dum frua parto de vivo, kaj kiujn, mi ne dubas, venis iagrade al preskaŭ ĉiuj aliaj homoj iam aŭ alian, mi konstatos, kion tiuj ideoj estis kaj aldonos tian alian aferon, kiu povas ekestiĝi el la temo, donante al la tuto, per antaŭparolo, mallongan enkondukon.

Ĉar mia patro konfese kvakeris, estis mia bonŝanco havi ege bonan moralan edukadon kaj tolereblan stokon de utila lernado. Kvankam mi iris al la gramatika lernejo, mi ne lernis la latinan lingvon, ne nur ĉar me ne inklinis lerni lingvojn, sed ĉar la obĵeto kiun la kvakeroj havis kontraŭ la libroj en kiuj la lingvo estas instruita. Sed tio ne malhelpis min konatiĝi kun la temoj de ĉiuj latinaj libroj uzataj en la lernejo.

La natura inklino de mia menso estis al scienco. Mi havis iom da intereso, kaj mi kredas iom da talento, pri poezio; sed tion mi subpremis prefere ol instigis kiel tro kondukante en la kampon de imago. Tuj kiam mi povis, mi aĉetis paron da globoj kaj ĉeestis filozofiajn prelegojn de Martin kaj Ferguson, kaj poste konatiĝis kun D-ro Bevis de la Reĝa Societo, tiam loĝanta en la Templo, kaj bonega astronomiisto.

Mi ne havis emon por tio, kion oni nomis politikoj. Ĝi prezentis al mia menso neniun alian ideon ol tiu enhavita en la vorto ĵokeeco. Kiam do mi turnis miajn pensojn al aferoj de registarado, mi devis konstrui por mi sistemon, kiu kongruis kun la moralaj kaj filozofiaj principoj, pri kiuj mi estis edukita. Mi vidis, aŭ almenaŭ mi kredis vidi, ampleksan scenon malfermiĝantan al la mondo pri la aferoj de Ameriko; kaj ŝajnis al mi, ke se la amerikanoj ne ŝanĝus la planon, kiun ili tiam sekvis rilate la registaron de Anglujo kaj deklarus sin sendependaj, ili ne nur implikus sin en multaj novaj malfacilaĵoj, sed fermus la perspektivon, kiu tiam estas ofertitaj al la homaro per siaj rimedoj. Ĝuste pro ĉi tiuj motivoj mi publikigis la verkon konatan sub la nomo Komuna Senco, kiu estas la unua verko kiun mi iam publikigis, kaj, kiom mi povas juĝi pri mi mem, mi kredas, ke mi neniam estus konata de la mondo kiel verkisto se ne estus por la aferoj de Ameriko. Mi verkis Komunan Sencon al la lasta fino de la jaro 1775, kaj publikigis ĝin la unuan de januaro 1776. Sendependeco estis deklarita la kvaran de julio sekvanta. [NOTE]

Ajna homo, farinte observojn pri la stato kaj progreso de la homa menso per la observado de sia propra, ne povas ne observi, ke ekzistas du apartaj klasoj de tio, kion oni nomas pensoj: tiujn, kiujn ni produktas en ni mem per pripensado kaj la ago de pensado, kaj tiuj, kiuj memvole enfluas en la menson. Mi ĉiam faris regulon ĝentile trakti tiujn libervolajn vizitantojn, zorgante kiel eble plej bone ekzameni, ĉu ili estis distrindaj; kaj estas de ili, ke mi akiris preskaŭ ĉiujn sciojn, kiujn mi havas. Pri la lernado, kiun homo akiras el lerneja edukado, ĝi nur servas, kiel malgranda kapitalo, por meti rin survoje eklerni por si poste. Ĉiu homo de lernando estas finfine sia propra instruisto, ĉar principoj, estante de malsama kvalito ol cirkonstancoj, ne povas esti impresitaj sur la memoro; ilia mensa loĝejo estas en kompreno, kaj ili ne estas tiel daŭraj kiel kiam ili komencas per koncipiĝo. Tiel finiĝas la enkonduka parto.

Ekde kiam mi povis koncepti ideon kaj agi sur ĝi per pripensado, mi aŭ dubis pri la vero de la kristana sistemo, aŭ opiniis ĝin stranga afero; mi apenaŭ sciis, kiu ĝi estas, sed mi bone memoras, kiam mi havis sep aŭ ok jarojn, aŭskultante predikon legitan de mia parenco, kiu estis granda fervorulo de la eklezio, pri tio, kion oni nomas elaĉeto per la morto de la filo de Dio. Kiam la prediko finiĝis, mi iris en la ĝardenon, kaj malsuprenirante la ĝardenŝtupojn (ĉar mi perfekte memoras la lokon) mi ribelis pro la rememoro pri tio, kion mi aŭdis, kaj mempensis, ke tio igis Dion la Ĉiopova agi kiel pasia viro, kiu mortigis sian filon kiam li ne povis sin venĝi alimaniere; kaj ĉar mi estis certa, ke homo estus pendigita, se li farus tian aferon, mi ne komprenis, kial ili prediku tiajn predikojn. Tio ne estis unu el tiaj pensoj kiuj enhavis ian infanan frivolemo; ĝi estis al mi serioza pripenso suprenirante el la ideo kiujn mi havis, ke Dio estis kaj tro bona por fari tian agon kaj tro ĉiopova por esti sub ia neceso fari tion. Mi kredas same ĉi-momente; kaj mi krome kredas, ke iu ajn religisistemo, kiu enhavas ion, kio ŝokus la menson de infano, ne povas esti vera sistemo.

Ŝajnas kvazaŭ gepatroj de la kristana konfeso hontis rakonti al siaj infanoj ion pri la principoj de sia religio. Ili foje instruas ilin pri moralo, kaj rakontas al ili pri la boneco de tio, kion ili nomas Providenco; ĉar la kristana mitologio havas kvin diulojn: estas Dio la Patro, Dio la Filo, Dio la Sankta Fantomo, la Dio Providenco kaj la Diino Naturo. Sed la kristana rakonto pri Dio la Patro mortiganta sian filon, aŭ uzante personojn por fari ĝin (ĉar tia estas la simpla lingvo de la rakonto), ne povas esti rakontita de gepatro al infano; kaj rakonti al ri, ke ĝi estis farita por feliĉigi la homaron, eĉ pli malbonas la rakonton, kvazaŭ la homaro estus plibonigita per la ekzemplo de murdo; kaj diri al ri, ke ĉi ĉio estas mistero, nur faras senkulpigon por ĝia nekredebleco.

Kiel malsama ĉi tio estas de la pura kaj simpla konfeso de diismo! La vera diisto havas nur unu Diulon; kaj lia religio konsistas en pripensi la potencon, saĝon kaj kompaton de Dio en liaj laboroj, kaj klopodi imiti lin en ĉio morala, scienca kaj mekanika.

La religio, kiu plej alproksimiĝas de ĉiuj aliaj al vera diismo, en sia morala kaj kompatema partoj, estas tiu konfesita de la kvakeroj; sed ili tro malvastigis sin lasante la laborojn de Dio ekster sia sistemo. Kvankam mi respektas ilian filantropion, mi ne povas ne rideti pro la penso, ke se kvakera gusto estus konsultita ĉe la kreigado, kia silenta kaj mortkolora kreaĵo ĝi estus. Ne estus floro por flori siajn ĝojojn, nek birdo rajtus kanti.

Lasante ĉi tiujn pripensojn, mi progresas al aliaj aferoj. Mastrinte la globon kaj orrery [NOTE], kaj konceptinte ideon pri la senfineco de spaco kaj la eterna disdividebleco de materio, kaj akirinte almenaŭ ĝeneralan scion pri tio, kion oni nomis natura filozofio, mi komencis kompari, aŭ kiel antaŭe dirite , por alfronti, la internan pruvon de ĉi tiuj aferoj kun la kristana kredsistemo.

Kvankam ne estas rekta artikolo de la kristana sistemo, ke ĉi tiu mondo, sur kiu ni loĝas, estas la tuta enloĝebla kreaĵo, ĝi ja estas tiel ellaborita de tio, kion oni nomas la Mosea rakonto pri kreigo, la historio de Eva kaj la pomo, kaj la kontrapunkto al tiu rakonto, la morto de la filo de Dio, ke kredi alie, t.e. kredi ke Dio kreis plurecon de mondoj, almenaŭ same kalkuleblaj kiel tio, kion ni nomas steloj, faras la kristanan kredsistemon kaj malgranda kaj ridinda; kaj disĵetas ĝin mense kiel plumojn aere. La du kredoj ne povas esti tenataj sammense; kaj tiu, kiu pensas kredi ambaŭ, malmulte pensis pri ĉiu.

Kvankam la kredo je pluropo de mondoj estis konata al la antikvuloj, estas nur en la lastaj tri jarcentoj ke la amplekso kaj dimensioj de ĉi tiu mondo en kiu ni loĝas estis konstatitaj. Kelkaj ŝipoj, sekvante la vojon de la oceano, veturis tra la tuta mondo, kiel homo povas marŝi cirkle, kaj ĉirkaŭiris tra la kontraŭa flanko de la cirklo al kie li komencis. La cirklaj dimensioj de nia mondo, ĉe la plej dika parto, kiel homo mezurus la plej dikan parton de pomo aŭ pilko, estas nur dudek kvin mil dudek anglaj mejloj, kalkulante sesdek naŭ mejlojn kaj duonon en ekvatora grado. , kaj povas esti ĉirkaŭnavigita ene de proksimume tri jaroj. [NOTE]

Mondo ĉi-ampleksa povus, unuapense, ŝajni al ni granda; sed se ni komparus ĝin al la grandegeco de spaco en kiu ĝi estas suspendita, kiel bobelo aŭ balono en la aero, ĝi estas senfine malpli proporcie ol la plej malgranda sablero estas al la grandeco de la mondo, aŭ la plej fajna rosero al la tuta oceano, kaj estas tial nur malgranda; kaj, kiel poste montrota, estas nur unu de sistemo de mondoj, el kiuj la universa kreaĵo konsistas.

Ne malfacilas akiri ian malfortan ideon pri la grandegeco de spaco en kiu ĉi tiu kal ĉiuj aliaj mondoj estas suspenditaj, se ni sekvas progresadon de ideoj. Kiam ni pensas pri la grandeco aŭ dimencioj de ĉambro, niaj ideoj limigas sin al la muroj, kaj tie ili ĉesiĝis. Sed kiam nia okulo aŭ nia imagpovo sagetas en spacon, tio estas, kiam ĝi supren vidas en tiun, kiun ni nomas malferma aero, ne ne povas koncepti iujn ajn murojn aŭ limojn kiujn ni povas havi; kaj se por ripozigi niajn ideojn ni supozas limon, la demando tuj renoviĝas kaj demandas, kio estas preter tiu limo? kaj same, kio preter la sekva limo? kaj tiel ĝis la laca imago revenas kaj diras, ne estas fino. Sendube, do, al la Kreinto ne mankis spaco kiam li faris ĉi tiun mondon ne pli granda ol ĝi estas; kaj ni devas serĉi la kialon en io alia.

Se ni ekzamenas nian propran mondon, aŭ anstataŭ ĉi tion, kiun la Kreinto donis al ni por uzi kiel nian kvoton en la vasta sistemo de kreado, ni trovas ĉiun parton de ĝi, la teron, la akvojn kaj la aeron, kiu ĉirkaŭas ĝin, pleniga de vivaĵoj, de la plej grandaj bestoj, kiujn ni konas, ĝis la plej malgrandaj insektoj, kiujn la nuda okulo povas rigardi, kaj de tio ĝis aliaj eĉ pli malgrandaj, kaj tute nevideblaj sen la helpo de la mikroskopo. Ĉiu arbo, ĉiu planto, ĉiu folio servas ne nur kiel loĝejo, sed kiel mondo al iu multnombra raso, ĝis besta ekzistado fariĝos tiel treege rafinita, ke la elfluoj de herbfolio estus nutraĵo por miloj.

Do, ĉar neniu parto de nia tero restas neloĝata, kial supozi, ke la vasteco de la spaco estas nuda malpleno, kuŝanta en eterna ruino? Estas loko por milionoj da mondoj same grandaj aŭ pli ol la nia, kaj ĉiu el ili milionojn da mejloj malproksime unu de la alia.

Nun atinginte al ĉi tiu punkto, se ni alportas niajn pensojn nur unu penson plu, ni eble vidos la veran kialon, almenaŭ bonan kialon por nia feliĉo, kial la Kreinto anstataŭ fari unu grandegan mondon etendiĝantan super grandega kvanto da spaco preferis dividi tiun kvanton da materio inter kelkaj distingaj kaj apartaj mondoj, kiujn ni nomas planedoj, el kiuj nia tero estas unu. Sed antaŭ ol mi klarigos miajn ideojn pri ĉi tiu temo, necesas (ne por tiuj, kiuj jam scias, sed por tiuj, kiuj ne scias) montri, kio estas la sistemo de la universo.

Ĉapitro 14: Sistemo de la Universo

Tiu parto de la universo nomita sunsistemo (signifanta la sistemon de mondoj al kiu nia mondo apartenas, kaj de kiu Sol, aŭ angle "the Sun", estas la centro) konsistas, krom la Suno, el ses apartaj orboj, aŭ planedoj, aŭ mondoj, krom la sekundaraj korpoj, nomitaj satelitoj aŭ lunoj, el kiuj nia tero havas unu, kiu ĉeestas ĝin en sia ĉiujara revolucio ĉirkaŭ la Suno, same kiel la aliaj satelitoj aŭ lunoj ĉeestas la planedojn aŭ mondojn al kiuj ili plurale apartenas, kiel oni povas vidi per la helpo de teleskopo.

La Suno estas la centro ĉirkaŭ kiu tiuj ses mondoj aŭ planedoj turniĝas je malsamaj distancoj for, kaj en cirkloj samcentraj unu al la alia. Ĉiu mondo tenas konstante en preskaŭ la sama vojo ĉirkaŭ la Suno, kaj daŭre samtempe turniĝas ĉirkaŭ si, en preskaŭ vertikala pozicio, kiel supro turniĝas ĉirkaŭ si kiam ĝi turniĝas sur la tero, kaj kliniĝas iomete flanken.

Estas ĉi tiu kliniĝo de la tero (23 1/2 gradoj) kiu okazas someron kaj vintron, kaj la malsaman longon de tagoj kaj noktoj. Se la tero turniĝus ĉirkaŭ si en pozicio perpendikulara al la ebeno aŭ nivelo de la cirklo laŭ kiu ĝi moviĝas ĉirkaŭ la Suno, kiel supro turniĝas kiam ĝi staras rekte sur la tero, la tagoj kaj noktoj estus ĉiam de la sama longo, dek du horojn tage kaj dek du horojn nokte, kaj la sezono estus unuforme la sama tutjare.

Ĉiufoje kiam planedo (nia tero ekzemple) turniĝas ĉirkaŭ si, ĝi faras tion, kion ni nomas tago kaj nokto; kaj ĉiufoje, kiam ĝi tute ĉirkaŭiras la Sunon, ĝi faras tion, kion ni nomas jaro, sekve nia mondo turniĝas tricent sesdek kvin fojojn ĉirkaŭ si, irante unufoje ĉirkaŭ la Suno.

La nomoj, kiujn la antikvuloj donis al tiuj ses mondoj, kaj kiuj ankoraŭ estas nomataj per la samaj nomoj, estas Merkuro, Venuso, ĉi tiu mondo, kiun ni nomas nia, Marso, Jupitero kaj Saturno. Ili ŝajnas pli grandaj al la okulo ol la steloj, estante multaj milionoj da mejloj pli proksimaj al nia tero ol iu ajn el la steloj. La planedo Venuso estas tio, kio nomiĝas vespera stelo, kaj foje matena stelo, ĉar ŝi hazarde malleviĝas post, aŭ leviĝas antaŭ la Suno, kiu en ambaŭ kazoj neniam estas pli ol tri horoj.

La Suno kiel antaŭe dirite estante la centro, la planedo aŭ mondo plej proksima al la Suno estas Merkuro; lia distanco de la Suno estas tridek kvar milionoj da mejloj, kaj li moviĝas ĉirkaue en cirklo ĉiam je tiu distanco de la Suno, kiel oni povas supozi ke supro turniĝas en la vojo en kiu ĉevalo iras en muelejo. La dua mondo estas Venuso; ŝi estas kvindek sep milionoj da mejloj malproksima de la Suno, kaj sekve moviĝas ĉirkaue en cirklo multe pli granda ol tiu de Merkuro. La tria mondo estas ĉi tiu, kiun ni loĝas, kaj kiu estas okdek ok milionoj da mejloj malproksima de la Suno, kaj sekve moviĝas ĉirkaŭe en cirklo pli granda ol tiu de Venuso. La kvara mondo estas Marso; li estas malproksima de la suno cent tridek kvar milionoj da mejloj, kaj sekve moviĝas ĉirkaŭe en cirklo pli granda ol tiu de nia tero. La kvina estas Jupitero; li estas malproksima de la Suno kvincent kvindek sep milionoj da mejloj, kaj sekve moviĝas ĉirkaŭe en cirklo pli granda ol tiu de Marso. La sesa mondo estas Saturno; li estas malproksima de la Suno sepcent sesdek tri milionojn da mejloj, kaj sekve moviĝas ĉirkaue en cirklo kiu ĉirkaŭas la cirklojn aŭ orbitojn de ĉiuj aliaj mondoj aŭ planedoj.

La spaco, do, en la aero, aŭ en la vasteco de la spaco, kiun nia sunsistemo okupas por ke la pluraj mondoj faru siajn revoluciojn ĉirkaŭ la Suno, estas tiom amplekso en markolo de la tuta diametro de la orbito aŭ cirklo en kiu Saturno moviĝas ĉirkaŭ la Suno, kiu estante duobla lia distanco de la Suno, estas mil kvincent dudek ses milionoj da mejloj; kaj ĝia cirkla amplekso estas preskaŭ kvin mil milionoj; kaj ĝia globa enhavo estas preskaŭ tri mil kvincent milionoj oble tri mil kvincent milionoj da kvadrataj mejloj. [NOTO]

Sed ĉi tio, kiel ĝi estas grandega, estas nur unu sistemo de mondoj. Preter ĉi tio, je vasta distanco en la kosmon, multe preter ĉiu kalkulpovo, estas la steloj nomataj la fiksaj steloj. Oni nomas ilin fiksaj, ĉar ili ne havas revolucian movon, kiel havas la ses mondoj aŭ planedoj, kiujn mi priskribas. Tiuj fiksaj steloj daŭras ĉiam je la sama distanco unu de la alia, kaj ĉiam en la sama loko, kiel faras la Suno en la centro de nia sistemo. La probableco do estas, ke ĉiu el tiuj fiksitaj steloj estas ankaŭ Suno, ĉirkaŭ kiu alia sistemo de mondoj aŭ planedoj, kvankam tro malproksima por ke ni povu malkovri, faras siajn revoluciojn, kiel nia sistemo de mondoj ĉirkaŭ nia centra Suno. Per ĉi tiu facila progresado de ideoj, la vasteco de la spaco ŝajnos al ni plena de sistemoj de mondoj; kaj ke neniu parto de la spaco kuŝas en malŝparo, ne pli ol iu parto de nia terglobo kaj akvo restas neokupita.

Peninte tiel transdoni, en familiara kaj facila maniero, ian ideon pri la strukturo de la universo, mi revenas klarigi tion, pri kio mi antaŭe aludis, nome, la grandajn profitojn, kiuj estiĝas al la homo pro tio, ke la Kreinto faris Plurecon de mondoj, kiel nia sistemo estas, konsistantaj el centra Suno kaj ses mondoj, krom satelitoj, prefere ol tiu de kreado de unu mondo nur de vasta amplekso.

Ĉapitro 15: Avantaĝoj de la Ekzistado de Multaj Mondoj en Ĉiu Sunsistemo

Ĉapitro 16: Aplikado de la Antaŭo al la Sistemo de la Kristanoj

Ĉapitro 17: Pri la Rimedoj Uzitaj en Ĉia Tempo, kaj Preskaŭ Universale, por Trompi la Popolojn

Rekapitulo