💾 Archived View for dimension.sh › ~ambelujo › tradukoj › fondajxo.gmi captured on 2024-05-10 at 11:47:09. Gemini links have been rewritten to link to archived content

View Raw

More Information

⬅️ Previous capture (2023-12-28)

-=-=-=-=-=-=-

FONDAĴO

Parto I: La Psikohistoriistoj

Ĉapitro 1

HARI SELDON--...naskiĝis la 11,988-an jaron de la Galaksa Epoko; mortiĝis la 12,069-an. La datojn oni plikomune donas terme de la nuna Fondaĵa Epoko kiel -79-a ĝi la jaro 1-a. Naskite al mezklasaj gepatroj sur Helikono, sektoro Arkturo (kie lia patro, en legendo de dubinda aŭtentikeco, estis tabakkultivisto en la hidroponaj plantoj de la planedo), li frue montris mirindan kapablon en matematikoj. Anekdotoj pri lia kapablo estas sennumeraj, kaj iuj estas kontraŭdiraj. Havante du jarojn, li laŭdire...

...Sendube liaj plej grandaj kontribuaĵoj estis kampe de psikohistorio. Seldon trovis la kampon malmulte pli ol aro de neklaraj aksiomoj; li lasis ĝin profunda statstika scienco...

...La plej bona ekzistanta aŭtoritato, kiun ni havas por la detaloj de lia vivo estas la biografio verkita de Gaal Dornick, kiu, kiel junulo, renkontis Seldon du jarojn antaŭ la mortiĝo de la granda matematikisto. La rakonto de la rekontiĝo...

ENCIKLOPEDIO GALACTICA (Ĉiuj citaĵoj el la Enciklopedio Galactica ĉi tie reproduktita estas prenita el la 116-a Eldono eldonita en 1020 F.E. de la Enciklopedio Galactica Eldona Kompanio, Terminuso, kun permeso de la eldonejo.)

Lia nomo estis Gaal Dornick kaj li estis nur kamparknabo kiu neniam antaŭe vidis Trantoron. Tio estas, ne realvive. Li ja vidis ĝin multfoje per la hipervidilo, kaj okaze en gigantegaj tridimenciaj novaĵelsendoj kovrantaj Imperian Kronadon aŭ malfermon de Galaksa Konsilo. Kvankam li loĝis sian tuton vivon sur la mondo Sinakso, kiu cirklis stelon ĉe la randoj de la Blua Drivo, li ne estis fortranĉita de civilizo, vi vidu. Tiam, neniu loko en la Galakso estis.

Estis preskaŭ 25 milionoj da loĝataj planedoj en la Galakso tiam, kaj ne unu krom ŝuldis fidelecon al la Imperio kies sidloko estis sur Trantoro. Estis la fina duon-jarcento dum kiu tiun oni povis diri.

Por Gaal, ĉi tiu vojaĝo estis la senduba klimakso de lia juna, klerula vivo. Li estis en spaco antaŭe do la vojaĝo, kiel vojaĝo kaj ne pli, signifis malmulte al li. Certe li vojaĝis antaŭe nur distance ĝis la sola satelito de Sinakso por akiri la datumojn pri meteora drivado kiujn li bezonis por sia disertacio, sed kosmovojaĝo estis ĉio unu ĉu oni vojaĝis duonmilionon da mejloj aŭ tiom da lumjaroj.

Li ŝtaliĝis iomete por la Salto tra hiperspaco, fenonmeno kiu oni ne spertis en simplaj interplanedaj vojaĝoj. La Salto restis, kaj verŝajne ĉiam restos, la sola praktika metodo por vojaĝi inter la steloj. Vojaĝado tra ordinara spaco ne povis progresi pli rapide ol ordinara lumo (scienca scietaĵo kiu apartenis inter la aferoj konata ek de la forgesita tagiĝo de la homa historio), kaj tio signifus jarojn de vojaĝado inter eĉ la plej proksimaj loĝataj sistemoj. Per hiperspaco, tiu neimagebla regiono kiu estis nek spaco nek tempo, materialo nek energio, io nek nenio, oni povis kruci la longon de la Galakso en la intervalo inter du najbaraj momentoj de tempo.

Gaal atendis la unuan de tiuj Saltoj kun iom da timo milde kurbita en lia stomako, kaj ĝi finiĝis en nenio alia ol bagatela kruĉo, eta interna piedbato kiu ĉesiĝis ĵus antaŭ li povis konstati ke li sentis ĝin. Tio estis ĉio.

Kaj poste estis nur la ŝipo, granda kaj brilanta; la produktaĵo de 12,000 jaroj de Imperia progreso; kaj li mem, kun lia doktorego pri matematiko freŝe akirita kaj invito de la granda Hari Seldon por ke li venu al Trantoro kaj aliĝu la vastan kaj iom misteran Projekton Seldon.

Kion Gaal atendis post la seniluziiĝo de la Salto estis la unua vido de Trantoro. Li hantis la vidĉambron. La ŝtalaj ŝutrkovriloj estis rulataj reen ĉe anoncitaj tempoj kaj li ĉiam estis tie, rigardante la malmolan brilecon de la steloj, ĝuante la nekredeblan nebulan svarmon de stelamaso, kiel giganta aglomerado de fulgoroj kaptitaj mezmove kaj senmovigitaj eterne. Iam estis la malvarma bluo-blanka fumo de gasa nebulozo ene de kvin lumjaroj de la ŝipo, disvastiĝante sur la fenestro kiel distanta lakto, plenigante la ĉambron kun frosta nuanco, kaj malaperante elvide du horojn poste, post alia Salto.

La unua vido de la suno de Trantoro estis tio de malmola, blanka makulo preskaŭ perdita en miriado tia kaj rekonebla nur ĉar ĝi estis montrata de la ŝipa gvido. La steloj estis dikaj ĉi tie apud la Galaksa centro. Sed ĉiusalte, ĝi brilis pli hele, dronante la ceterajn, paligante kaj maldikigante ilin.

Oficiro travenis kaj diris, "Vido-ĉambro estos fermita por la cetera vojaĝo. Preparu por surteriĝo."

Gaal sekvis malantaŭe, kroĉante ĉe la maniko de la blanka uniformo kun la Stelŝipo-kaj-Suno de la Imperio sur ĝi.

Li diris, "Ĉŭ eblus lasi ke mi restu? Mi dezirus vidi Trantoron."

La oficiro ridetis kaj Gaal iomete ruĝiĝis. Okazis al li, ke li parolis kun provinca akcento.

La oficiro diris: “Ni surteriĝos sur Trantoro antaŭ la mateno."

"Mi volas diri, ke mi volas vidi ĝin el la spaco."

"Ho. Pardonu, mia knabo. Se ĉi tio estus spacjakto, ni eble povos fari ĝin. Sed ni ŝpinas malsupren, sunflanke. Vi ne dezirus esti blindata, brulata, kaj radiado-cikatrata ĉiuj samtempe, ĉu?"

Gaal komencis formarŝi.

La oficiro vokis malantaŭ li, “Trantor estus nur griza neklaro ĉiukaze, infano. Kial ne prenu spacturneon trafinte Trantoron. Ili malmultekostas."

Gaal rigardis reen. "Tre multan dankon."

Estis infane senti seniluziiĝe, sed infaneco venas preskaŭ tiel nature al viro kiel al infano, kaj estis bulo en la gorĝo de Gaal. Li neniam vidis Trantoron disvastiĝinta laŭ ĉiu ĝia nekredebleco, tiel granda kiel vivo, kaj li ne atendis devi atendi plilonge.

Ĉapitro 2

La ŝipo surteriĝis en miksaĵo de bruoj. Estis la fora siblo de la atmosfero tranĉanta kaj glitanta preter la metalo de la ŝipo. Estis la neĉesa dronado de la klimatiziloj batalantaj la frikcivarmon, kaj la pli malrapida subbruo de la motoroj devigantaj malakceliĝon. Estis la homsono de viroj kaj virinoj kuniĝantaj en la elŝipiĝaj ĉambroj kaj la muelo de la ŝarĝoleviloj levantaj bagaĝojn, poŝton, kaj ŝarĝojn al la longa aksiso de la ŝipo, de kie oni poste movos ilin al la disŝarĝa platformo.

Gaal sentis la etan kruĉon, kiu indikis ke la ŝipo jam ne havis sian propran sendependan movadon. Ŝipa gravito estis cedanta al planeda gravito jam de horoj. Miloj da pasaĝeroj sidis pacience en la elŝipiĝa ĉambro, kiu svingiĝis facile sur cedaj fortkampoj por orientiĝi laŭ la ŝanĝanta direkto de la gravitaj fortoj. Nun ili sŭben rampis kurbajn deklivirejojn al la grandaj, oscedaj ŝlosoj.

La bagaĝo de Gaal estis negrava. Li staris ĉe skribotablo dum ĝin oni rapide kaj lerte disigis kaj denove kunmetis. Lia vizo estis inspektita kaj stampita. Lin mem oni ne atentis.

Ĉi tio estis Trantoro! La aero ŝajnis pli dika ĉi tie, la gravito iomete pli forta, ol sur lia hejmmondo Sinakso, sed li kutimiĝos tion. Li miris ĉu li kutimiĝus gigantecon.

Elŝipiĝa Konstruaĵo estis gigantega. La tegmento estis preskaŭ perdita en la altoj. Gaal povis preskaŭ imagi, ke nuboj povas formiĝi sub ĝia giganteco. Li povis vidi neniun kontraŭan muron; nur virojn kaj skribotablojn kaj konverĝan plankon ĝis forvelkiĝo en nebuleto.

La viro ĉe la skribotablo parolis denove. Li sonis ĝenite. Li diris, "Moviĝu plu, Dornick." Li devis malfermi la vizon, rigardi denove, antaŭ ol li memoris la nomon.

Gaal diris, "Kie--kie--"

La viro ĉe la skribotablo ektiris la dikfingron, "Taksioj dekstre kaj tria-maldekstre."

Gaal moviĝis, vidante la brilajn tordojn de aero suspenditaj alte en nenieco kaj legante "TAKSIOJ AL ĈIUJ PUNKTOJ."

Figuro dekroĉiĝis de anonimeco kaj haltiĝis ĉe la skribotablo kiam Gaal foriris. La viro ĉe la skribotablo rimarkis supren kaj mallonge kapjesis. La figuro kapjesis rekompence kaj sekvis la junan enmigranton.

Li estis ĝustatempe aŭdi la cellokon de Gaal.

Gaal troviĝis forte kontraŭ balustrado.

La malgranda signo diris, "Kontrolisto." La viro al kiu la signo referencis ne suprenvidis. Li diris, "Kien?"

Gaal ne certis, sed eĉ kelkaj sekondoj de hezito signifis virojn vicantaj malantaŭ li.

La Kontrolisto suprenvidis, "Kien?"

La financo de Gaal estis malalta, sed estis nur ĉi tiu nokto kaj tiam li havus laboron. Li provis soni senĝene, “Bonan hotelon, mi petas."

La Kontrolisto estis neimpresita, "Ĉiuj estas bonaj. Nomu unu."

Gaal diris, senespere, "La plej proksiman, mi petas."

La Kontrolisto tuŝis butonon. Maldika lumlinio formiĝis laŭ la planko, tordante inter aliaj kiuj heliĝis kaj malheliĝis en malsamaj koloroj kaj nuancoj. Bileto estis ŝovata en la manojn de Gaal. Ĝi brilis malforte.

La Kontrolisto diris, "Unu punkto dek du."

Gaal palpadis por la moneroj. Li diris, "Kien mi iru?"

"Sekvu la lumon. La bileto daŭre brilos tiel longe kiel vi estas indikita en la ĝusta direkto."

Gaal suprenvidis kaj ekmarŝis. Estis centaj ŝtelirante tra la vasta planko, sekvante iliajn proprajn vojojn, kribrante kaj streĉante ilin mem tra intersekciaj punktoj por aliri siajn respektivajn celojn.

Lia propra vojo finiĝis. Viro en brile blua kaj flava uniformo, brila kaj nova el nemakuligebla plasto-tekstilo, atingis liajn du sakojn.

"Rektan linion al la Luksoro," li diris.

La viro sekvanta Gaal aŭdis tion. Li ankaŭ aŭdis Gaal diri, "Bone", kaj rigardis lin eniri la malakre nazan veturilon.

La taksio altiĝis rekte supren. Gaal gapis el la kurba, travidebla fenestro, mirante pri la sentado de aerflugado ene de enfermita strukturo kaj kroĉante instinkte la dorso de la konduktora sidloko. La vasteco malgrandiĝis kaj la homoj iĝis formikojn en hazarda distribuo. La sceno malgrandiĝis plu kaj komencis gliti malantaŭen.

Estis muro antauen. Ĝi komencis altaere kaj etendiĝis supren ekstervide. Ĝi estis truita kun truoj, kiuj estis la buŝoj de tuneloj. La taksio de Gaal moviĝis al unu, tiam plonĝis en ĝin. Momente Gaal miris senlabore kiel la konduktoro povus elekti unu inter tiom.

Nun estis nur nigreco, kun nenio krom la preterpasa ekbrilado de kolora signallumo por malpezigi la malgajon. La aero estis plena de rapidanta sono.

Gaal inklinis antaŭen kontraŭ malakceliĝo tiam kaj la taksio elŝprucis la tunelon kaj subiĝis ternivelen denove.

"La Hotelo Luksoro," diris la konduktoro, nenecese. Li helpis Gaal kun lia bagaĝo, akceptis dekona-kreditan trinkmonon kun komerca sinteno, prenis atendantan pasaĝeron, kaj estis supreniranta denove.

Dum ĉio, ek de la elŝipiĝa momento, ne estis videto de la ĉielo.

Parto II: La Enciklopediistoj

Parto III: La Urbestroj

Parto IV: La Komercistoj

Parto V: La Komercisto-Princoj