💾 Archived View for dimension.sh › ~arcus › gemlogo › 20240227.gmi captured on 2024-03-21 at 15:55:24. Gemini links have been rewritten to link to archived content

View Raw

More Information

-=-=-=-=-=-=-

Malnova Novjaro

2024/02/27 16:55

La pasinta jaro estis tre bona por mi. Mi kaj mia plej bona amiko ekamindumis. Mi parolis pri ŝi ĉi tie antaŭe, ni ludas Skajon ĉiutage kune por du jaroj preskaŭ kaj konas unu la alian por ok jaroj. Ni faras multajn aĵojn kune, kaj ĉiam helpis kaj helpas unu la alian. Ŝi estas saĝega, ĉarmega, dolĉega, kaj mi estas tre feliĉa pri tio.

Mi ekskribis taglibron Japane. Mia Japana skribmaniero ne bonas, sed mia Angla skribmaniero malbonas dum multaj jaroj ĝis mi ekskribis ofte. Kelkfoje, mi skribas Tokipone kaj Esperante kiam mi volas (aŭ kiam mi ne povas pensi kiel oni diras ion Japane.)

Lastatempe, la vetero estas tre varma. Strange, ŝajnas ke mia dormĉambro estas pli varma ol ekstere. Do, mi aĉetis termometro por mia dormĉambro, kaj mi pravis: Mia dormĉambro estas bakujo. Nun la temperaturo estas tridek unu gradoj lau ĝi, tio ne estas tro varma por mi, tamen, la temperaturo estas dudek ses gradoj ekstere. Interese, mia termometro enhavas merkuron. Termometroj merkuraj estas neleĝa en plej parto de la mondo.

Mi verkis blogon Tokipone. Mi desegnis la fona bildo kaj mi tre ŝatas ĝin, mi volas desegni plu por mia retpaĝoj. Mi ne scias kiun version de HTML mi volas uzi. Ĝi uzas je CSS do verŝajne 3.2? Mi provos ĝin per malnovaj komputiloj.

Mi malfruegas, sed mia celoj por ĉi tiu jaro estas...