💾 Archived View for dimension.sh › ~arcus › gemlogo › 20230814.gmi captured on 2024-03-21 at 15:55:15. Gemini links have been rewritten to link to archived content
⬅️ Previous capture (2023-09-08)
-=-=-=-=-=-=-
2023/08/14 00:45
Ludimitile, mi ludas lastempe per mia tekokomputilo. Ludas mi na 弟切草 (Otogiriso), na うたわれるもの (Utawarerumono), na KANON (Kanono), kaj na Moémon Sapphire. Mi ankaŭ ekludas na Terraria, na Icepets, kaj na Pixel Cats End.
Otogiriso estas renoma japanaventurterurludo. La unua fojo mi ludis ĝin komplete, ĝi estis iomete kliŝa sed ne malbona kaj terureta. La dua fojo mi ludis ĝin, ĝi estis superreala kaj amuza. Mi volas vidi ĉiujn finaĵojn, do, mi ludos ĝin dekfoje. Mi ludis ĝin Japane, sed se oni volas ludi ĝin Angle, baldaŭ la neoficiala Angla traduko kompletiĝos. Mi dirus plu, sed mi ne volas diri tro multe pri la intrigo. Se vi komprenas la Japanan, la Ĉinan lingvon, la Korean lingvon, aŭ la Anglan, kaj ŝatas terurfilmojn kliŝojn, malnovajn videoludojn, aŭ vizualajn novelojn, bonvolu ludi ĝin.
Utawarerumono kaj Kanono mi ludantas per PPSSPP. Mi ŝatas ke Utawarerumono enhavas multe da dialogo. La ludsistemo aspektas malfacilan, sed bona. La roluloj estas ĉarma.
Pri Kanono, mi ŝatas na Aŭu kaj volas legi ŝian rakonton unue. Mi scias pri la ludon kaj la animaciaĵon, sed ne konas ĝin, do ĉio estas nova al mi.
Moémon Sapphire, ludas mi kun mia amiko. Li uzis hazardigilo kaj mi ludas ordinare sed mi penas kapti ĉion. Mi ludas ĝin Angle ĉar mi volas ludi kun mia amiko, kaj la Japanaj versioj ne funkcias bone kun la Anglaj versioj. La bilderartaĵoj malsamas al la Japanaj versioj, kaj ĝi estas bonege.
Terraria mi ludas iomete. Antaŭ kelkaj jaroj, mi provis ludi ĝin ludregile, sed tio estis tro malfacila. Mi volas ludi ĝin plu nun. Mi ne volas konstrui domon por la instrulo, do li povas mortigi zombiojn por mi, sed mia amiko diras al me ke li povas morti se mi ne faros tion.
Icepets estas plezura. Mia Icepet estas Ori ke mi nomis Ichor (Iĉor). Mi ludis ĝin nur unu semajno se mi gajnis du trofeojn kaj mi aĉetis kelkajn metamorfozajn trinkaĵojn. Nuntempe Iĉor estas pluŝo.
Pixel Cats End aspektas kompleksan, sed ne malfacila. Mi nomis mian nekaton Stratus. Ĝi estas lanuga blanka nekato. Ĝi trovis bluan floron kaj mi donis ĝin al ĝi.
Se vi volas amikiĝi min per Icepets aŭ Pixel Cats End, mia nomo estas Arcus.