💾 Archived View for geminiprotocol.net › docs › eo › kunulo › abonado.gmi captured on 2024-03-21 at 15:29:49. Gemini links have been rewritten to link to archived content
⬅️ Previous capture (2023-12-28)
-=-=-=-=-=-=-
Ĉi tiu dokumento priskribas konvencion per kiu Gemini-klientoj povas "aboni" al regule ĝisdatigita Gemini-paĝo (kiel ekzemple la indekspaĝo de gemlog), eĉ en foresto de plenrajta sindikata teknologio kiel ekzemple Atom aŭ RSS. Ĝi estas celita kiel malpeza anstataŭaĵo al tiaj teknologioj por malaltigi la barojn al eldonado de seria enhavo en Gemini-spaco kiun povas esti facile sekvata sen teda regula kontrolo de legosignoj. Specife, estas esprima celo, ke simpla, mane ĝisdatigita, homlegebla indekspaĝo, kian enhavverkistoj verŝajne kreus ĉiuokaze, estu abonebla sen bezono de specialaj ŝanĝoj. Evidente, tia konvencio estos malpli potenca ol pli malsimplaj teknologioj kiel Atom kaj ne funkcios same kiel pli malsimplaj teknologioj en ĉiu konceptebla uzkazo. Tamen, ĝi estas atendita funkcii sufiĉe por larĝa gamo de raciaj uzkazoj. Neniu en ĉi tiu konvencio malhelpas enhavverkistojn samtempe publikigi Atom-fluon laŭdezire. Fakte, ĉi tiu konvencio povas faciligi la generado de tiuj fluoj.
La cetero de ĉi tiu dokumento priskribas kiel interpreti ununuran text/gemini dokumento kvazaŭ ĝi estas Atom-fluo kun ĉiuj devigitaj elementoj ĉeestaj. La konvencio estas tiel priskribita por certigi, ke eblas al klientoj subteni kaj ĉi tiun malpezan abona konvencio kaj aboni Atom-fluojn kun simpligita kodbazo kaj konsekvenca UI, kaj montri kiel simpla, aŭtomata generado de Atom-fluoj eblas. Pli simplaj klientoj subtenantaj nur ĉi tiun abonan konvencion povas libere ignori Atom-elementojn laŭ ili.
La URL de kiu la text/gemini dokumento estas prenita funkcias kiel la postulata elemento "id" de la fluo kaj la rekomendita elemento "link".
La enhavo de la unua titollinio en la dokumento komencata per ununura # funkcias kiel la postulata elemento "title" de la fluo. Pro tio, aŭtoroj estas kuraĝigitaj uzi titoloj kiuj provizas sian propran kuntekston, ekz. "Gemlog de Abelard Lindsay" anstataŭ "Mia gemlog" aŭ "Gemlog-indekso".
Se titollinio komencanta per ## aperas en la dokumento malantaŭ la unua linio komencanta per ununura # sed antaŭ ia ne-malplena, ne-titollinioj, ĝia enhavo povas funkcii kiel la nedeviga elemento "subtitle" de la fluo.
La postulata elemento "updated" de fluo devus farigi egala al la plej lasta valoro de la postulata elemento "updated" el ĉiuj rilataj enskriboj. Se neniu enskribo povas esti ĉerpita el la dokumento, la fluo estas malplena (kiu estas permesita laŭ la Atom-normo), kaj la elemento "updated" de la fluo devus farigi egala al la tempo kiam la dokumento estis prenita.
Enskribaj elementoj de fluo estas derivitaj el subaro de ĝiaj ligillinioj, se iujn ĉeestas.
Ĉiu ligillinio kie la URL estas sekvata de etikedo kies unuaj 10 signoj kongruas daton laŭ formato ISO 8601 (t.e. JJJJ-MM-TT) reprezentas ununuran enskibon. Ligillinioj kiuj ne kongruas ĉi tiun kriterion estas ignoritaj.
La postulataj elementoj "id" kaj "link" kun rel="alternate" de enskribo (elementoj "link" estas nedevigaj in Atom-enskriboj ĝenerale, sed ĉi tiu konvencio ne atribuas elementojn "content" al enskriboj kaj tial ligilo rel="alternate" fariĝas postulata) ambaŭ egalas al la URL de la rilata ligillinio.
La postulata elemento "updated" de enskribo estas tagmezo de la tago indikata de la 10-signa datmarko komence de la rilata ligillinia etikedo.
La postulata elemento "title" de enskribo estas derivita el la cetero de la rilata ligillinia etikedo foriginte la unuan blankspaco-apartitan komponanton (kiu necese inkluzivas la datmarkon). Klientoj povas simple preni la tuton de la cetero, sed iu simpla normaligado povas esti provita por konti fakton, ke uzantoj povas, ekz., uzi etikedojn kun apartigilo inter dato kaj titolo kiel "1965-03-23 - Gemini 3 lanĉo sukcesa!".
La Gemini-dokumento sube, havebla de gemini://gemini.jrandom.net/gemlog/:
# J. Random Geminaut's gemlog Welcome to my Gemlog, where you can read every Friday about my adventures in urban gardening and abstract algebra! ## My posts => bokashi.gmi 2020-11-20 - Early Bokashi composting experiments => finite-simple-groups.gmi 2020-11-13 - Trying to get to grips with finite simple groups... => balcony.gmi 2020-11-06 - I started a balcony garden! ## Other gemlogs I enjoy => gemini://example.com/foo/ Abelard Lindsay's gemlog => gemini://example.net/bar/ Vladimir Harkonnen's gemlog => gemini://example.org/baz/ Case Pollard's gemlog => ../ Back to my homepage Thanks for stopping by!
povas esti interpretita egale al la jena Atom-fluo:
<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?> <feed xmlns="http://www.w3.org/2005/Atom"> <title>J. Random Geminaut's gemlog</title> <link href="gemini://gemini.jrandom.net/gemlog/"/> <updated>2020-11-20T12:00:00Z</updated> <id>gemini://gemini.jrandom.net/gemlog/</id> <entry> <title>Early Bokashi composting experiments</title> <link rel="alternate" href="gemini://gemini.jrandom.net/gemlog/bokashmi.gmi"/> <id>gemini://gemini.jrandom.net/gemlog/bokashmi.gmi</id> <updated>2020-11-20T12:00:00Z</updated> </entry> <entry> <title>Trying to get to grips with finite simple groups...</title> <link rel="alternate" href="gemini://gemini.jrandom.net/gemlog/finite-simple-groups.gmi"/> <id>gemini://gemini.jrandom.net/gemlog/finite-simple-groups.gmi</id> <updated>2020-11-13T12:00:00Z</updated> </entry> <entry> <title>I started a balcony garden!</title> <link rel="alternate" href="gemini://gemini.jrandom.net/gemlog/balcony.gmi"/> <id>gemini://gemini.jrandom.net/gemlog/balcony.gmi</id> <updated>2020-11-06T12:00:00Z</updated> </entry> </feed>
La ĉefa manko de ĉi tiu konvencio estas, ke ĝi ne transdonas tempon de tago ĉe kiu enskriboj estas faritaj nek horzonon en kiu la datmarko validas. Tio faras malpezan abonadon malriĉa kongruo por aplikaĵoj kie pluraj ĝisdatigoj estas atenditaj ĉiutage kaj la relativa ordo de ĝisdatigoj (kaj en kaj inter flufontoj) gravas, kiel lastaj novaĵaj kaplinio, ĝisdatigoj pri vetero, trafikkondiĉoj, ktp. Tiaj aplikaĵoj estas forte rekomenditaj efektivigi pli fortikajn abonadajn teknologiojn kiel Atom aŭ RSS.
Ĉi tiu manko ne estas atendita havi seriozajn implicojn por ampleksa gamo de komunaj kaj valoraj agadoj en Gemini-spaco kiu funkcias "homskale". Ekzemple, ĉi tiu konvencio perfekte realigeblas por ununura leganto uzante sian lokan klienton por aboni al dek aŭ dudek manelektitaj gemlogoj kiu ĝisdatiĝas ĉiun keltagojn kun ne-tempo-kritika enhavo pri ĉiutaga vivo, ŝatokupoj, opinioj pri la mondstato, kuirreceptoj, fotoj, ktp., de personoj. Tre malofte gravas legi tian enhavon verkitan de Alico merkrede matene antaŭ tiu verkita de Bob merkrede vespere, aŭ scii ĝuste kiam ĉiu persono skribis siajn enskribojn. Se la tempo de la tago gravas por la afiŝa enhavo, la aŭtoro nepre mencios ĝin.