💾 Archived View for dimension.sh › ~arcus › gemlogo › 2023-07-28.gmi captured on 2024-02-05 at 09:46:22. Gemini links have been rewritten to link to archived content

View Raw

More Information

⬅️ Previous capture (2023-09-08)

-=-=-=-=-=-=-

Mi nun malŝategas je Project Moon.

Una Korea afiŝejo je, uloj plendis pri la problemoj de Limkomo kaj taksis la videoludon malbone por veki atenton. Mi samopiniis kun ili pri multe da la problemoj, sed la afiŝejuloj pensis ke la kulpo estis feministaj personaroj, ĉar Project Moon ŝajne aŭskultas virinojn sed ne aŭskultas ilin laŭ ili.

Ili serĉis kaj trovis malnovajn Tviterafiŝojn de unu el la artistoj pri feminismo. La afiŝoj ne estis malbona, sed ili koleris. Ili plendis laŭte kaj vizitis la oficejo de Project Moon, sed la ĉefoficisto ne estis en Koreujo.

Haste, la ĉefoficisto eloficigis la artiston telefone je 23-a horo, ĉar la kompania kontrakto ne permesas al oni paroli pri politiko publike. Li anoncis tiun Tvitere sen tradukoj. La afiŝejuloj aplaŭdis, sed multe da homoj ne ŝatis tion.

Multe da artistoj forigis siajn kontojn, kaj la Korea gazetaro raportis pri la afero. Protestoj kontraŭ la eloficigo de la artisto estas plananta.

Mi ne scias se mi volas ludi Limkomon plu aŭ ne. Alemenaŭ, mi ne plu donos monon al Project Moon. Mi ŝategas la artisto kaj zorgas pri ŝi. Miaj fanartistoj plej ŝatataj mankas al mi.