💾 Archived View for senkals.one › ~autunido › laadan › amberwind-01.gmi captured on 2024-02-05 at 09:32:40. Gemini links have been rewritten to link to archived content
⬅️ Previous capture (2023-09-28)
-=-=-=-=-=-=-
Do, la unua leciono. Ĝi parolas pri sonoj kaj elparolo, kaj ĝi tutcerte celas angloparolantojn. La sekcio pri transskribado de nomoj estus pli utila al mi, se mi scius la diferencon inter elparoloj de tiuj nomoj en malsamaj variaĵoj de la angla.
Ĉiuokaze, la esenco estas klara, do mi sumigu ĝin.
Laadano ne estas originala pri tio, ĝi uzas la plej kutiman kvinvokalan sistemon, mi ne plendos pri tio.
| a | /a/ | | e | /e/ | | i | /i/ | | o | /o/ | | u | /u/ |
Kompreneble, laadano ankaŭ havas tonojn, kiuj estas iom misteraj. Amberwind diras, ke oni povas trakti altan tonon simple kiel fortan akcenton, mi supozas, ke mi faru ĝuste tion portempe. Poste mi eble relegos la tutan disputon pri la afero.
Laadano certe estas pli originala pri ili. Jen el Vikipedio:
║ nazaj ║ m │ /m/ ║ n │ /n/ ║ │ ║ │ ║ │ ║ ║ plozivoj ║ b │ /b/ ║ d │ /d/ ║ │ ║ │ ║ │ ║ ║ frotaj ║ th | /θ/ ║ lh │ /ɬ/ ║ sh │ /ʃ/ ║ h | /h/ ║ zh │ /ʒ/ ║ ║ alproks. ║ w | /w/ ║ r │ /ɹ/ ║ l │ /l/ ║ y | /j/ ║ │ ║
Ne estas tiom multe da sonoj, do mi supozas, ke oni ne bezonas esti tre precizaj pri la elparolo.
Estas multe da frotsonoj, kaj la aro ne estas la plej kutima. La /θ/, kiun mi iom malŝatas, ŝajnas abunda en la lingvo. Ĉu mi rajtas diri /s/ anstataŭe? La /ɬ/ estas teruraĵo, sed tio estas intenca. El 13 konsonantoj, 4 estas skribitaj per duliteraĵoj. Kial? Laadano estas lingvo por revolucio, ĉu? Mi jam volas fari ortografian revolucion!
Kiel mi jam diris, mi ne certas pri nuancoj de angla elparolado, sed ŝajne la transdono de nomoj similas al tiu de tokipono. Tio estas, oni ne zorgu tro multe. Kaj eĉ se oni zorgus, oni havas nur tiom da sonoj el kiuj elekti.
La reguloj estas disĵetitaj tie-ie tra la tekstoj. Mi ne tute certas pri tiuj, kiujn mi trovis, kaj eble mi trovos pluajn. Ĉiuokaze, jen:
La /h/, /r/, /w/ kaj /y/ ne povas okazi vortofine. Neniuj du konsonantoj povas okazi kune sen apartiga vokalo. Du samaj vokaloj ne povas sekvi unu la alian: ‘aa’ ne eblas, nur ‘áa’, ‘aá’ aŭ ’aha’.
Nu, tio sufiĉos por komenci, ĉu?