💾 Archived View for senkals.one › ~autunido › plendilo.gmi captured on 2024-02-05 at 09:21:26. Gemini links have been rewritten to link to archived content

View Raw

More Information

⬅️ Previous capture (2023-01-29)

-=-=-=-=-=-=-

Eble pri katoj, sed mi ne certas

Averto: mi apentaŭ dormis nokte kaj mi lacas mense, la ĉi-sekva ne estos la plej kohera teksto iam ajn.

La mastodonta nodo, kie mi plej ofte esperantumas, estas inundata de rifuĝintoj el pepilo. Mi ekhavis dekojn da novaj sekvantoj kaj mi komencas timeti, ke iu vere legos tion, kion mi afiŝas tie.

Do. Mi forblovetis polvon de miaj scioj pri elisp kaj fuŝkunmetis iom da kodo por pli oportune skribi en taglibretojn ĉe ĝemreto. Tio estas, ĝi zorgas pri meti la logeron en ĝustan lokon kun ĝusta tempindiko kaj tiel plu, kaj por mi restas nur plendi, sen ajna interrompo en mia emaksumado. Plendi bonas. Mi plendas, sekve mi ekzistas. Mi plendas, sekve mi devojiĝas de tio, pri kio mi parolas. Fakte, pri kio mi parolis? Ha, jes, plendilo. Mi nomu ĝin plendilo.

Nun, kiam mi havas la plendilon, eble mi plendos pli ofte en mia taglibreto ĉi tie. Tio ŝajnas komforta. Neniu ja legas mian taglibreton, ĉu? Kara taglibro, dankon pro ĉio, restu kaŝita.

Adas lastatempe vigla (nu, por gemini) disputo pri majaaj sacerdotoj kaj bariloj kontraŭ aliro. Strange, ial mi ne sentas min leĝodonanta sacerdoto. Eble sentaŭga ŝamano, kiu tro malofte vizitas la spiritan mondon por priparoli problemojn kun siaj nevideblaj amikoj. Kaj por iomete ordigi pensojn, kiuj tamen tuj diskuras denove. Jen bela grego de katoj, la pensoj. Katoj bonas, ĉu ne? Katoj ja bonas.

Revenante al niaj sacerdotoj (interkrampe, kial iu volus reveni de katoj al sacerdotoj?) Nu bone, revenante, per superhoma streĉo de volo, al tiuj sacerdotoj: mi pensis, ĉu mi eble partoprenu tiun konversacion, sed kelkaj homoj tie jam diris pli malpli ĉion, kion mi povus. Mi ne pensas, ke la barilo estas tiel alta. Ne objektive.

Mi vidis homojn sen specialaj komputilaj scioj volonte kaj sukcese lerni uzon de malsimpla programaro por, ekzemple, videoredaktado. Ĉar ili volis elsendi ĉe tvitĉo aŭ alŝuti belajn filmetojn al jutubo. Mi ne estas tute malklera pri komputilumo, sed lerni tiun programaron estus sufiĉe alta alira barilo por mi. Ĉar finfine mi tute ne interesiĝas pri filmetoj kaj videoelsendoj. Mi ne volas okupiĝi pri tio, kaj jen, ĉu la barilo ne estas timige alta? Sed nenia barilo ĉe ĝemreto, ĉu? Kaj aliaj homoj eĉ ne vidas barilon ĉe tvitĉo, sed ja vidas ĉi tie. Nu, sendube, oni ĉiam fari enĝemretiĝon pli oportuna por novuloj, kial ne, sed la tuta mondo ne venos ĉiuokaze. Ĉar por multaj homoj estas nenio ĉi tie, kio vere interesus ilin, kaj, nu, tio nek bonas, nek malbonas.

Se iu jam iras ĉi tien, eblas ja montri kaj faciligi la vojon: helpi trapasi ian abruptan turnon, eĉ konstrui ponton super iu glutejo. Sed se iu iras aliloken, tiu ĉi vojo simple ne estas la ĝusta vojo kaj jen ĉio. Kaj la mondo estas vasta, lokoj abundas en ĝi kaj vojoj multas, ĉu ne?

Sed katoj ja bonas.

Barriers to Gemini (angle)

La kara taglibro (nu, mia “tynilog”, tio estas)