💾 Archived View for senkals.one › ~autunido › homogeneco.gmi captured on 2024-02-05 at 09:22:17. Gemini links have been rewritten to link to archived content
⬅️ Previous capture (2022-03-01)
-=-=-=-=-=-=-
Paroli pri gemini en gemini ŝajne fariĝas kontraŭmoda lastatempe kaj oni strebas eviti tion. Sed ĉi tie estas ja la loko, kie mi ne parolas pri esperanto en esperanto. Pro tio gemini ne estas tabua temo por mi. 😉
Ĉu mi ankaŭ komencu priparoli esperanton en mia neesperanta geminejo? Eble. 🤔
Mi jam parolis pri mia iom malfrua malkovro de gemini/gopher-a interretero kaj pri mia retrovita ĝojo profundiĝi en ĉi tiun pleje tekstan mondon.
Nu, se vi ial emas, vi povas (re)legi.
Do jen, mi pasigas nemalmulte da tempo lastatempe, legante artikoletojn en gemini kaj en gopher kaj en TTT-aj minimumismecaj blogoj.
Kaj tempaltempe, ne tiom malofte, mi vidas plendon, kiu iom mirigas min. Oni plendas, ke retejoj tro samas. Oni diras tion kaj pri TTT (“ĉiuj blogoj aspektas same nuntage, tute malkiel en la bonaj malnovaj tempoj”) kaj pri gemini (“ĝi mortigas ĉiun eblon por memesprimo”). Jen nur unu elokventa ekzemplo, kvankam ĝi certe ne estas ununura:
La amuza afero estas, ke mi eĉ ne malkonsentas, sed mi vidas tiun ĉi homogenigon kiel bonvenaĵon. Eble ĉar mi kreskis en unu el tiuj Sovet-epokaj slumoj, pri kiuj la aŭtoro de la ĉi-supre ligita blogero parolas tiel disdegne, mi ne scias. Sed vere, tiaj ĉi plendoj memorigas al mi pri Alico de Lewis Carrol, kun ŝia “kiel utilas libro sen bildoj kaj konversacioj”.
Mi havas pli ol iomete da libroj hejme, kaj la plejmulto ne tiom malsimilas laŭaspekte. Ilia grandeco plej ofte estas unu el kelkaj normaj, ili uzas pli malpli la samajn tiparojn kaj sekvas la samajn tipografiajn konvenciojn kaj ili malofte estas ilustritaj. Ekde kiam tio estas konsiderata malbona afero? La konvencioj ekzistas ne senkiale.
Ja ekzistas esceptoj, jen, la libro pri Alico en Mirlando ne estus la sama sen ilustraĵoj de John Tenniel, kaj estas malfacile imagi mumin-trolojn aŭ la etan princon alie, ol Tove Jansson kaj, koresponde, Antoine de Saint-Exupéry desegnis ilin.
Ordinare, tamen, mi atendas ke verkistoj esprimu sian personecon en… nu, ia alia maniero ol presi sian libron per verda Comic Sans sur rozkolora papero, ĉu? Libroj (kaj paperaj kaj bitaj) simple ne estas la plej taŭga medio por tia memesprimado, kaj same ne estas gemini. Aliaj medioj ja ekzistas, neniu postulas, ke ĉio fariĝu pura nestiligita teksto.
Kaj revenante al tiu blogero, eble la elekto de koloroj kaj tiparoj tie ja bone esprimas la personecon de la aŭtoro, sed miaj okuloj iom larmiĝas pro ĝi kaj mi fakte legis la artikolon uzante la “legreĝimon” de mia retumilo. Tio, ke mi ne bezonas tiajn ilojn en gemini, estas unu el la aferoj, kiujn mi plej ŝatas pri la protokolo.