💾 Archived View for nuclear.diy.net.pl › gemi › espo › ondoj › radioondoj.gmi captured on 2023-11-14 at 07:54:36. Gemini links have been rewritten to link to archived content

View Raw

More Information

⬅️ Previous capture (2023-04-26)

-=-=-=-=-=-=-

[··]

[22/03/2021]

:: mallongaj ondoj - senĉese aŭskulteblaj!

mi estas radioemulo.

mi interesiĝas pri radio ekde la 90aj jaroj de la XXa jarcento. tiam multege ŝanĝiĝis en radio-politiko en Pollando. finiĝis komunistaj tempoj kaj Pollando trapaŝis en FM-okcidentan frekvencaron (87.5 MHz - 108 MHz).

aperis novaj ne-ŝtataj radio-stacioj, kiuj pligrandigis tutpollandan radio-programeron. aperis ankaŭ bonegaj radio-elsendoj kun sendependa muziko... bedaŭrinde tiaj bonaj tempoj por pola radio daŭris ne tro longe.

inter disaŭdigoj aperis amaso da reklamoj. se temas pri muziko, oni elsendis nur tion "kio plaĉas al ĉiuj", kio signifas, ke fakte tiaj novaj radio-stacioj estis por... neniu. post komunista periodo, kiam radio estas propaganda ilo ni ricevis kapitalistan formon de radio-elsendado - stulta muziko, stultaj elsendoj, stultaj reklamoj...

mia avo, ege ĉarma persono, kiu travivis nazian koncentrejon Auschwitz, ofte montris al mi, kiel ripari diversspecajn radio-ricevilojn. mi, kiel 6-7 jaraĝa infano observis kun plezuro kiam li riparis ilin. post la laboro, ni komune aŭskultis elsendojn sur mallongaj kaj mezaj ondoj. mi ne konis tial, ke avo inter diverslingvaj disaŭdigoj kaj mallongondaj bruoj intencis kapti Radio Libera Eŭropo, nelaŭleĝan en komunista Pollando. tiam mi travivis miajn unuajn aventurojn kun meza kaj mallongonda aŭskultado...

ni revenu al 90aj jaroj... publikaj radio-stacioj en Polando provis travivi inter amaso da novaj komercaj elsendoj. dank' al tio, ekz. Tria kaj Kvara Programo de pola publika radio ŝanĝis siajn proponojn de la elsendoj. sur FM mi aŭskultis nur la Trian kaj la Kvarn Programojn. tiam mi decidis elprovi malnovan radio-ricevilon, kiun mi trovis en malnova forlasita antaŭ longe hotelo.

tiam mi tuj refreŝis mian kapon kaj antaŭ miaj okuloj denove staris mia amata avo kun liaj radio-riceviloj kaj granda amo al radio entute.

radio-ricevilo havis longajn, mezajn kaj mallongajn ondojn. mi provis ĉiujn. okazis, ke mallongonda aŭskultado senĉese povas esti interesa kaj fruktudona - multe da elsendoj, multe da lingvoj! mi konstruis pli bonan antenon, dank' al kio mi facile kaptis radio-staciojn el malproksimaj landoj.

ekde tiam mi aŭskultis mallongondajn disaŭdigojn ĉiutage. kiam mi eklernis Esperanton, mi aŭskultis esperantajn elsendojn el Pollando, Kubo, Ĉinio ĉu eĉ el Vatikano...

mi skribis raportojn de la aŭskultado kaj sendis interrete al radio-redakcioj. mallongonda aŭskultado estis mia ĉiutaga kutimo - post mezlernejo/universitato kaj post laboro.

hodiaŭa situacio sur mallongaj ondoj ne estas tro bona, en la senco de kvalito kaj diverseco de transdono de l' informoj. ankoraŭ 8-10 jaroj antaŭe mallongonda frekvencaro estis elpenita de mulge da internaciaj disaŭdigoj, multe da landoj elsendis mallongonde.

nuntempe ĉio ŝanĝiĝis... nun, sur mallongaj ondoj regas Ĉinio kaj ĝia propagando. iom post iom, kiam diveraj aliaj radio-stacioj forlasis mallongaj ondoj, el plej grandaj ŝtatoj nur Ĉinio, Rusio kaj Usono restis en ĉi tiu frekvencaro. Ĉino estas plej forta, elsendante amaso da disaŭdigoj ĉiutage en dekoj da lingvoj (ankaŭ en Esperanto).

feliĉe, ne ĉio estas perdita... en Eŭropo ni havas interesajn elsedojn el Rumanio, Germanio, Svedio, Finlando, krom tio: Japanio, Tajvano, Suda kaj Norda Koreio, Vietnamo, Usono. krom tio senĉese oni povas aŭskulti radioamatorojn, kiuj komunikiĝas tutmonde (pere de SSB-modulado) kaj de tempo al tempo radio-piratojn, kiuj elsendas nelaŭleĝe.

dum la tuta periodo, ekde kiam mi komencis mian aventuron kun mallongonda aŭskultado, mi havis diversajn radio-ricevilojn. nuntempe mi havas tri tutmondajn radio-ricevilojn: Tecsun PL-660, XHDATA D-808 kaj HanRongDa HRD-737. fotoj vi povas ekvidi ĉi-sube.

[Tecsun PL-660]

[XHDATA D-808]

[HanRongDa HRD-737]

[mia PeerTube-kanalo, kie vi povas spekti registritaj de mi filmetoj de mia mallongonda aŭskultado]