💾 Archived View for senkals.one › ~autunido › laadan › amberwind-04.gmi captured on 2023-09-28 at 16:08:39. Gemini links have been rewritten to link to archived content
-=-=-=-=-=-=-
La lasta leciono estis sengramatika, sed, rekompense, tiu ĉi estas sufiĉe granda kaj rakontas pri kelkaj interesaj aferoj.
La ĉefa temo estas pluralo. Do en laadano la pluralo estas markita ĉe verbo, sed ne ĉe substantivoj kaj adjektivoj. Tio jam estus sufiĉe originala, sed krome, ankaŠĉe pronomoj pluralo estas indikita, kaj kun granda precizo: oni havas apartajn finaĵojn por “kelke da” (malpli ol 5) kaj “multe da”. Tiel, “bĂi mehal lezh wa” (ni-kelkaj laboras) estas pli preciza pri la kvanto da ni ol esperanta “ni laboras”, sed samtempe “bĂi mehal withid i withizh wa” (viro(j) kaj virino(j) laboras) estas malpli preciza, Äťi neniel montras, kiom da kiu estas.
Estas menciite ankaĹ, ke frua laadano havis alian maloftan formon de pluralo, kiu uzis silaban /n/. Nu, mi ne priploros, ke Äťi perdiÄťis iel.
Aliaj novaj aferoj estas la scifonta markilo “wáa”, kiu signifas “mi scias tion, ĉar iu fidinda diris al mi”; kaj sufiksoj “-id” kaj ”-izh”, kiu respondas al la esperantaj “-iĉ” kaj “-in”. Kiel mi jam menciis, laadano komence estis “rekte malesperanta” pri genra markado: ĉio, ne markita rekte kiel vira, estis konsiderata virina. Do nur sufikso ”-id” ekzistis, kaj oni uzis Äťin en la maniero, simila al la esperanta ”-in”. Sed nuntempa laadano, almenaĹ tiu ĉi “laadano de Amberwind” moviÄťis for de tiu sistemo al la pli neĹtrala, en kiu vortoj per si mem ne esprimas genron. Kaj tiel laadano perdis la ununuran econ, kiun oni povus nomi ekstemfeminisma.
Ne estas multe ĉi-foje.