💾 Archived View for nuclear.discrust.pl › gemi › espo › uj › sufikso.gmi captured on 2023-01-29 at 16:09:46. Gemini links have been rewritten to link to archived content

View Raw

More Information

⬅️ Previous capture (2023-01-29)

-=-=-=-=-=-=-

[··]

[10/08/2022]

:: sufikso "uĵ" - ĉu ni bezonas ĝin?

Uzadi la sufikson

Uĵ estas malo de aĉ. Ĝi indikas plezuran senton aŭ laŭdemon de la parolanto. Kiel Helen skribis:

Ĝi signifas ĉarma, bela, komforta … nu, uĵa, simple :D

Ŝi estis la plej ofta uzanto de la sufikso.

Ni sidu tie. Estas homuĵoj ĉe la tablo.
Teuĵo!» ŝi ekkrietus, kiam la teo plaĉis al ŝi.
Uĵ! Uĵ!, kiam ŝi vivus fortan ĝojon, aŭ antaŭĝojon.

uĵ - ĉu ĝi estas uzebla sufikso?

La sufikso ankaŭ uzeblas kun propraj nomoj. Imagu ke Hendrik alvenus kun dolĉaĵoj por manĝi, ni povus ekkrii: «Hendrikuĵo!».

Al mi plaĉis tiu vivemo. uĵ ne esprimas elpensitan opinion sed emocion. Se mi retropensas pri okazaĵo, mi ja povas diri: «Ni pasigis tre agrablan vesperon kune». Sed se mi retrosentas, mi diros: «Ni pasigis vesperuĵon».

Tiel mi lernis iom pli ĝui la vivon, dank’ al tiu nova rimedo.

La disvastiĝo

Uĵ eliris sian germanan naskejon kaj transiris al Francio. La Junulara Esperanta Franca Organizo (JEFO) [...] ekuzis ĝin, kun malpli da nuancoj sed ne malpli da forto.

Uĵ fariĝis verbo. «Uĵas!» multe aŭdiĝis. La verbo eĉ transiris al niaj franclingvaj konversacioj. « Ça va uĵer ! » (= uĵos).

La debato

Roĝer Borĝes, brazila aŭtoro, verkis artikolon pri uĵ, dek monatoj post ĝia ekekzisto. La mallonga artikolo resumas la bezonon je la sufikso kaj ties signifon, kaj donas kelkajn ekzemplojn.

Plej interesa nun estas la tiama diskuto sub la artikolo.

Ne inventu vortojn!

La unua komento diras ja:

Tio montras, ke la proponintoj ne konas la lingvon Esperanto.

Heeeeee?

Lerteco ne estas laŭ sia plaĉo aldoni novajn neekzistaĵojn al Esperanto. Lerteco estas uzi jam ekzistajn kapablojn de la lingvo por esprimi sin. Unue bone lernu la lingvon kaj iomete prokrastu aldoni nenecesaĵojn al ĝi. Via “varmuĵa” simple estas “plaĉe varma”.

La argumento tre klaras, sed laŭ mi, tute maltrafas sian celon. La lingvo ne estas nur ilo por detale priskribi la mondon. La lingvo ankaŭ utilas por sin esprimi kiel eble plej efike, kun malpli da silaboj, tiel ke ni havu simplajn vortoj por simplajn sentojn. Tiucele, sufikso pli potencas ol adjektivo. Varmuĵa ege pli efikas por esprimi propra kontentiĝon ol plaĉe varma, kiu gustas pli kiel libra lingvo.

Kiu volas lerti, lertu. Sed lasu nin uĵumi!

La lingvo disfalos

Aliaj komentoj proponas eĉ ke Esperanto povus disfali, se oni aldonas novajn vortojn al ĝi, kaj mi tute kontraŭopinias.

Ĉiu viva lingvo enhavas difektojn, neniu perfektas. Ĉiam oni trovas neregulaĵojn. Eĉ Esperanto havas tiajn neklarigeblajn kaj neskribatajn regulojn. Ekzemple oni diras: «post kiam…» kaj «antaŭ ol…». Kial ne «antaŭ kiam…» kaj «post ol»? Kial ne estas unika prepozicio por kompari okazaĵojn je tempo?

Linvgoj senĉese plukonstruiĝas por solvi siajn propraj kontraŭdirojn. Novaj vortoj konstante envenas la ĉiutagon, unue kiel slango, poste kiel evidentaĵo.

Por eniri lingvon, nova vorto devas esti:

Tiu unua kondiĉo estas tute plenumita. Ekzempla situacio:

— Kion signifas uĵ?

— Estas malo de aĉ.

— Ho, okej.

Ĉu la sufikso estas utila, ja debateblas. La neŭtralaj komentoj de la tiama debato sugestas ke ne ĉiu homo sentas bezonon je malaĉ-sufikson.

Finfine, la komunumo decidos. La lingvo regas sin mem.

Tiu vigla debato estas tre bona afero. Signifas ke Esperanto estas viva lingvo! Nur en vivaj lingvoj troviĝas konservativuloj kiuj plendas pri stultaj junulvortoj.