💾 Archived View for arbtttrn6.flounder.online › libroj › rakontoj › mondodenuboj.gmi captured on 2023-04-19 at 22:40:55. Gemini links have been rewritten to link to archived content
⬅️ Previous capture (2023-01-29)
-=-=-=-=-=-=-
HTTPujaj ligiloj:
Estis 2039 jaro. En 19 januaro de ĝisnuna jaro finis UNIX epoko. Kune kun ĝi finis epoko de personaj komputiloj. Ĉiea atingo en interreto ekpermesis ne kopii programojn kaj datumojn en lokaj diskoj, adresi al ni de fora. Por tio uzataj simplaj konzoloj, kiu ne kapablaj funkcii sen konekto al servilo. Plenaj komputiloj restis en ĝisnuno.
Linjo alvenis domon kaj ĵetis tabulkomputilon sur kredencon. Saĝa pordo malfermis malantaŭ ŝi. Tuj ekaŭdis meĥanika voĉo de hejma helpanto:
-- Saluton, Linjo. Panjo ne estas hejme. Mi preparis tagmanĝon. Vi povas preni ĝin en mikroondilon. Bonan apetiton.
-- Dankon, Astranjo, -- respondis lernejanino, penetrante en kuirejon.
-- Linjo, ni havas 114 netralegitajn sciigojn, el ili 3 estas gravaj, -- pluigis maŝino, ĝis knabino tiris sin al mikroondilon.
-- Eklegu gravajn, restajn mi poste rigardos, -- diris knabino, eltirante teleron kaj entirante agrablegan aromon.
-- Mesaĝo de panjo: "Saluton, sunjo, mi hodiaŭ bremsos sin en laboro. Preparis por vi kokajn kotletojn kun pureo, kiel vi amas", -- elparolis registrita voĉo. -- "Mi petis Astranjon varmigi ilin al via alveno".
Atenta kaj tolera, Astranjo ĉiam estis por Linjo zorga, sed severa flegistino. Ŝi neniam krias, neniam ofendiĝas kaj, plej precipa, neniam rifuzas ludi...Por vero, nur post tio, kiel Linjo ellernis lecionojn. Trompi, disputi, krii, minaci -- sencon ne estis -- panja indiko por Astranjo estis grave ol ĉio, kion povis fari aŭ diri knabino. Paĉjo ofte nomis elektrohelpantinon kiel "granda fratino", panjo ĉiam fiksaŭskultis ŝiajn konsilojn.
Lernejanino jam manĝegis tagmanĝon, kiam Astranjo eklernis sekvan memorigon:
-- Mesaĝo de TNM: "Garantia tempolino de via aparato finas tra 3 tagoj. Ni rekomendas ĝustatempe akiri anstataŭon".
-- Mi scias, ne estas novaĵo, -- desvingis knabinon. Anstataŭado de aparato estis por ŝi ordinaraĵo -- ĉiu jarduonon malnovan tabulkomputilon sendiĝis al rubejo kaj anstataŭis per nova. Estas bezone nur enigi pasvorton, kaj ĉiuj agordoj restarigis aŭtomate.
Linjo ne manĝis plene kokon, kiam Astranjo ekdeklamis:
-- Mesaĝo de TNM: "Reklamo. Ludu novan ludon Sekretojn de Sloŭpoklando. Vin atendas pasigaj bataloj, pasiga historio, mirinda grafiko kaj nevidita ĝistempe sistemo de frakcioj -- nun vi povas krei klanojn, unuiĝante centojn ludantojn. Se vi komencu nun, do ricevos 150 monon".
Ekĝojis per novaĵo, Linjo ekhasstis ĵeti en buŝon la restaĵojn de tagmanĝo kaj, ŝovinte malplenan teleron en vazlavmaŝinon, ekrapidis en ĉambron, kaptis kun si tabulkomputilon.
-- Finfine ni ree ekpovos unuiĝi kun amikoj kaj montri al ĉiuj! Tio estos ne tiel kiel en Epoko de Malbonaĵoj, vi memoras, Astranjo? -- verve ĝojegis knabino, falante sur divanon.
-- Ne, mi ne konas tian ludon, -- trankvile respondis Astranjo, laŭ vidaĵo tute ne disigante entuziasmon de lernejanino.
Linjo rifuze paŭtis. Ŝi jam delonge rimarkis, ke Astranjo tra facile forgesas iuj aĵojn ("neaktualaj", kiel diras paĉjo), sed neniam veris, ke ŝi efektive ilin ne memoras. Esperante ekkapti ŝin, knabino ekfaris renkontan demandon.
-- En kiuj ludoj estas kaj estis gildoj?
-- Sekretoj de Sloŭpoklando, -- certece mesaĝis Astranjo.
-- Sed Epoko de Malbonaĵoj? Sed Ŝtonoj de Aliformigoj? Astranjo, ĉu vere vi ilin ne memoras? -- pluigis Linjo, ĝis esperante rimarki ĉe flegistino ion trabrilo, aludo al tio, ke ĉi tiuj ludoj estis kaj Astranjo mem en ilin ludis kune ŝi.
-- Linjo, eĉ se tiuj ludoj ekzistis iam, ne estas senco ilin memori, ja novaj ludoj plej bone kaj interese, -- pacige diris Astranjo. Ŝi ĉiam havis kion respondi, kiam knabino levis ĉi tiun temon.
-- Kaj per kio Legendoj de Gunganio estas interese ol Ŝtonoj de Aliformigoj? -- ree demandis Linjo en provoj devigi elektrohelpantinon memorfiksi.
-- Mi scias nenion pri Ŝtonoj de Aliformigoj. Legendoj de Gunganio permesas vin preni al si potenculan rolon de reĝujo. Disponu je sortoj de regnanoj, deklaru militojn, prenu landojn... -- eklegis Astranjo. "Kiel laŭ lernolibro", ekpensis Linjo, momente perdinte intereson al interparolo.
Knabino premis per fingreto sur piktogramon de la nova ludo, jam aperinta sur labortablo. Sur ekrano aperis mesaĝo: "Gepatra kontrolo: hejmlaboro ne estas farita". Suspirinte, ŝi ekprovis lanĉi Legendoj de Gunganio, sed rezulto estis sama. Lernjeanino kunpreminte dentojn.
-- Linjo, vi devas lerni lecionojn, -- malantaŭ la tabulkomputilo diris Astranjo, kvazaŭ ne rimarkante koleron de zorgatino.
Linjo, kiom havis fortojn, pugnis aporbrakon (pri kio tuj ekdomaĝis -- aporbrako estis firma, kaj en ŝiaj okuloj en momenton montriĝis larmoj) kaj, mallaŭte graŭlante, ŝi tiriĝis al piktogramo de teko sur ekranbloko. Disputi senutile -- senanima maŝino ne permesos al ŝi nek ludi, nek ekrigardi animaciojn. Pri tio, ke ekiri promeni, ne estis parolo -- sen permeso de panjo la pordo ŝin ne ellasos.
-- Linjo, se vi volas, mi ĝis ludos anstataŭ vi. Ĉu ne volas transigi progreson en Sekretojn de Sloŭpoklando? -- ree ekaŭdis kvieta voĉo de flegistino.
-- Certe, volas! Dankon, Astranjo, -- ekkriis lernantino tuj forgesinte pri la kolero. Des pli, lecionojn estas malmulte. Rapide ekklikis taskojn de matematiko kaj denasklingvo, ŝi per gesto desvingis aplikaĵon el ekrano kaj ekpremis sur piktogramon de la Sekretoj de Sloŭpoklando. Ĉirkaŭrigardis ekranon, ŝi konvinkiĝis, ke parto de progreso efektive transiĝis el malnova ludo. Helpantino jam sukcese mastrumis kaj donis necesajn ordojn por evoluo de fortreso. Tamen atendi du semajnojn, ĝis konstruotaj fortikaĵoj, Linjo tute ne volis, kaj militistaro bezone alplenigi, ĝis neniu ekprovis ataki sendefendan kastelon. Ekĝojis, ke malsukcesis aĉeti kristalojn en malnova ludo, knabino konsumis ĉiuj akireblajn por ŝi monon kontraŭ oraj moneroj.
Donante ordojn, Linjo ekpensis. Legendoj de Gunganio al ŝi neniam plaĉis -- en ili estis tro malmulte eblojn, progreso estis malrapida, ja per mono. Kaj ja, ŝi estis en tiu ludo jarduone. Tra tri tagoj la ludo estos malfermita, kaj ŝi jam ne povos diskutigi ĝin kun Astranjo. Paĉjo diris, ke pli frue ludoj ne malfermis, kaj jam montris al ŝi iomaj ludoj sur maljunan komputilon en sia kabineto. Por Linjo tiuj ludoj ŝajnis malfacilaj kaj enuaj -- en ili estis multe da teksto, tro malmulte helpiloj, por ŝanĝoj estis bezone observi memstare, ne fidante sciigojn, aĵojn kaj monon necesis serĉi en komplikitaj labirintoj, kaj kontraŭloj intertempe atakis subite. Des pli, ne estis eblon per kristaloj aŭ oro preterlasi neinteresajn momentojn aŭ fortigi armeon, kiel en modernaj ludoj.
Sinkita en ludo kaj en pensaĵon, Linjo ne rimarkis, kiel enira pordo malfermis, enlasante iun.
-- Steleto, mi alvenis! -- ekaŭdis nekonata voĉo el koridoro. Knabino suprensaltis de divano, timiĝinte ne ŝerce. Tielan pli frue neniam estis -- pordo preterpasis nur ŝin, panjon kaj paĉjon. Linjo singarde elrigardis en koridoron kaj ekvidis tie tute nekonatan virinon. Ĉi tiu, kiel ordinare, metis sakon sur la kredencon kaj direktas sin en ĉambregon. Linjo, ŝrumpis pro teruro, ekflustris:
-- Astranjo, kiu ŝi estas?
-- Linjo, ĉu vere vi ne konas sian panjon? -- trankvila meĥanika voĉo de voĉhelpanto trankviligis, kvankam kaj estis tute neoportuna en tiu situacio.
-- Ĉi tio ne estas mia panjo!
-- Linjo, vi eraras. Mi ekskribis vin al kuracisto en morgaŭ, bezone kontroli, ĉio en ordo estas kun memoro ĉe vi.
-- Mia panjo ne estas tia -- ĉi tiu estas alta, mia panjo malalte, ĉi tiu havas helajn hararon, mia panjo havas malhelajn, ĉi tiu havas... -- en nuna momento virino eniris en ĉambron kaj ekrigardis Linjon.
-- Finjo, steleto mia, kio okazis?! -- diris ŝi.
-- Eĉ okulojn ŝi havas aliajn! Mia panjo havas grizajn okulojn, ŝi havas bluajn! Kaj mia panjo neniam nomis min kiel steleto! Astranjo, ripetu lastan mesaĝon de panjo.
-- Mesaĝo de panjo: "Saluton, steleto, mi hodiaŭ bremsos sin en laboro. Preparis por vi kokajn kotletojn kun pureo, kiel vi amas. Mi petis Astranjon varmigi ilin al via alveno", -- la voĉo en rikordo estis voĉo de nekonata virino.
FINO