💾 Archived View for nuclear.discrust.pl › gemi › espo › pri-mi.gmi captured on 2023-01-29 at 16:10:21. Gemini links have been rewritten to link to archived content
⬅️ Previous capture (2021-12-03)
-=-=-=-=-=-=-
[03/03/2021]
mi elkore salutas ĉiujn, kiuj vizitis mian nuklean kapsulon! mi des pli ĝojas, ke tiu ĉi loko estas mia unua ekde loooonga tempo, kie mi skribas en Esperanto!
mi decidis krei "esprantan angulon" kadre de mia gemini-kapsulo, ĉar mi opinias, ke tiu ĉi komunumo bezonas informojn pri internacia lingvo. dua kaŭzo estas nia esperanta aktiveco, interŝanĝo de ideoj, spertoj, pensoj - ĉiam ja fruktudona kaj bonvena en Esperantujo!
mi nomiĝas Lukas (Lukaso, Lukaŝ - nomu min laŭplaĉe), mi estas 41-jaraĝa liberecano, anarkiisto, punkulo loĝanta en Pollando. mi eĉ forgesis kiam mi renkontiĝis kun Esperanto unuafoje..
mi supozas, ke ĉi tio okazis komence de mia mezlernejo. mi memoras, ke mi skribis mian unuan leteron (jes, tradician, paperleteron - interreto estis tiam tre multekosta kaj disvastigita en ne tro larĝa medio, almenaŭ en Pollando) al Norvega Esperanto Asocio :))) kial ekzakte al ili? tute hazarde, heheh :) simple mi ricevis de iu malnovan numeron de revuo "Norvega Esperantisto" (eble la nomo estis malsama, damne, ne memoras...). pasis iom da tempo kaj mi ricevis respondon kun salutojn kaj korektaĵojn de ĉiuj miaj eraroj :D tio ĉi estis mia unua serioza leciono de Esperanto :)
ĝenerale mi estas memlernanto. mi plibonigis mian konadon de la internacia lingvo ĉefe pere de tre oftaj interret-kontaktoj kun gesamideanoj. mi komencis kunlabori kun SAT, precipe jun ĝia Liberecana Frakcio kaj kun Jakvo Schram... poste mi kunlaboris kun berlina "LEA/G Magazino" (kaj Gary Mickle) kaj skribis artikolojn al "Liberecana Ligilo" (revulo de LF de SAT).
finfine mi decidis krei propran zinon (sendependan magazinon) en Esperanto. mi nomis ĝin "La Verbo" kaj mi skribis tie ĉefe pri anarkiismo kaj Esperanto. krome, kune kun miaj liberecanaj geamikoj ni disvastigi la scion pri Espo inter pola anarkiistaro...
===
kiaj estas miaj soci-politikaj vidpunktoj?
jes, mi estas liberecano, anarkiisto. mi apartenas al laboristaro kaj mia fizika laboro ĉiam estis / estas ligita kun anarkisindikatista pensmaniero kaj agado. sed duflanke, interne de mia kapo, mi estas forte ligita kun individua anarkiismo, aŭtonomismo kaj vivo ekster la sociaj centroj / influoj. do, jes, mi estas freneze komplikita persono :D
krom la politiko kaj la sociaj aferoj / problemoj, mi forte interesiĝas pri filozofio, kultura antropologio, feminismo, bestaj rajtoj (mi estas vegetarano).. mi amegas legi librojn (ĉiam kaj ĉie, ankaŭ elektronikajn librojn), vagadi / vojaĝi, mi amas mian skoteron kaj biciklojn. mi estas grandega radioemulo, precipe se temas pri aŭskultado de radio sur mallongaj, mezaj kaj longaj ondoj. tre ofte mi aŭskultas disaŭdigojn el la tuta mondo, en diversaj lingvoj. mi interesiĝas pri Rusio kaj Siberio, pri la kulturoj, nacioj, lingvoj de Siberio kaj Meza Azio. mi bone konas la rusan lingvon.
mi trinkas multe da kafo kaj yerba mate :) mi ŝatas promenadi en lokoj sen homoj, kie oni povas ripozi kaj aŭskulti sonoj de l' naturo...
mi esperas, ke Esperantujo en gemini protokolo disfloros baldaŭ :) aŭ, ke ni trovos almenaŭ reciprokan interkonsenton, ekkonos novajn amikecojn - estus mojose! mi atendas ĉiujn E-vortojn viaflanke; kiel oni povas kontaktiĝi kun mi, vi trovos en subpaĝo pri nomo "contact"
plej amike!