💾 Archived View for tilde.club › ~adou › gemlog › ellul1.gmi captured on 2022-04-28 at 17:28:07. Gemini links have been rewritten to link to archived content

View Raw

More Information

-=-=-=-=-=-=-

Jacques Ellul, *Anarkiismo kaj kristanismo* (1)

--------------------------------------------------------------
En la venontaj semajnoj, mi publikigos «felietone» tradukon de
artikolo  de   la  franca   sociologiisto,   filozofiisto  kaj
teologiisto    Jacques   Ellul    titolita    *Anarkiismo  kaj
kristanismo*.  Ellul  ankaŭ publikigis  pli longan libron tiel
titolitan  en  1988,  kiu  facile  troveblas en la franca,  la
angla,  la itala,   la korea,  la hispana  kaj  la greka.   La
artikolo,  iomete  pli  malfreŝdata  (ĝi  estis publikigita en
1974 en la revuo *Contrepoints*), permesas malkovri tiun temon
por, eble, legi la longan version poste. Bonan legadon!
 
                                        ~adou
--------------------------------------------------------------
Al J. kaj G. Goujon kiuj vivas pli ol iu alia tiun konkordon kaj tiun malakordon.

La ideo estas tiel bone establita, pri kiu anarkiismo kaj kristanismo estas la plej malakordigeblaj malamikoj, ke povus ŝajni stranga la tenton akordi ilin. Ĉu anarkiismo ne havas kiel sloganon «nek Dio, nek majstro», kaj ĉu la anarkiismaj pensistoj ne faris el kontraŭ-kristanismo, el kontraŭ-religiismo, el kontraŭ-deismo fundamentajn punktojn de siaj doktrinoj? Streĉante iomete la aferon, oni povus diri pri Marx ke lia ateismo, aŭ eĉ lia kontraŭ-deismo estas neesencaj, ĉar li traktas la aferon per pretericio anstataŭ malimplice, kontraŭe al Proudhon, Kropotkin, Bakunin, ĉe kiuj la «kontraŭ Dio» estas gravega. Ja Marx analizas longe la religion kaj demonstras en kio ĉiu revolucio estu farita ankaŭ kontraŭ tiu aparte fremdiga¹ formo de ideologio. Sed tie ne staras la kerno.

Reciproke, estas memkompreneble, ke la kristanismo ne nur respektas la aŭtoritatojn, sed ankaŭ ke ĝi supozas ilian ekziston. Ĉiu pensas, ke la kristanismo estas ordonema doktrino, kaj por Calvin² ĉio, tutcerte, estas preferebla al la anarkio, kiu estas la plej malbona avataro de socio: pli bonas la plej malbona el la tiranoj ol la malĉeesto de civila povo, tiu stato kie la homo iĝas lupo por la homo kaj kie la peko de ĉiu manifestiĝos kontraŭ ĉiu kaj ĉiuj sen brako kaj sen limo. Estas evidente, nome, ke la ideo de homo radikale peka tute malebligas tiu de *an-arĥe*, de malĉeesto de estreco, de komando: la homo, ne plu renkontante oponon al la malbono kiu estas en ri, sovaĝas kaj ĉio finas en la malplej imagebla mondo.

La teorio de la «vojparto»

Nu do, la malakordigebleco inter kristanismo kaj anarkiismo ŝajnas profunda — pli nereduktebla ol inter kristanismo kaj socialismo — iu ajn estus la tendenco de socialismo pri kiu oni parolus. Sen paroli pri idealisma socialismo, utopiisma, romantikisma, kiu tiel bone konvenis al tiom multe da kristanaj pensistoj, eĉ la scienca³ socialismo konservas tentecon por la kristanoj. Ĝi estas ankaŭ ordonema, organizema doktrino: ĝi serĉas la justecon, ĝi ege zorgas pri la malriĉuloj, kaj se ĝi temas pri libereco, estas bone regulita libereco. Se oni finfine parolas pri forvelko de la ŝtato, estas eta doktrina punkto, nemulte fakte, komparite al la granda egaleca transformo kiu tute akordiĝas kun la perspektivo de la kristana penso. La ŝtato forvelkos, sed estontece, estontecege — tiom multe estontecege, ke tio fine ne ĝenas la kristanoj.

Inverse, la socialistoj pretas agnoski, ke la kristanismo havas bonajn flankojn: la homamon, la serĉon de la justeco, la guston servi, la gravecon de la sociala celado (kaj ne nur ekstertera). Ĉio ĉi kondukas la socialistojn al la akceptado de la kristanoj kiel vojkamaradoj.

«Tiu kiu kredis al la ĉielo, kaj tiu kiu ne kredis al ĝi...»⁴. Ja oni povas fari aĵojn kune, eĉ se oni kredas alie. La kristanoj mem koncedas tion: estas la teorio de la «vojparto»:

ĉar ni ambaŭ deziras socion pli justan, gefratecan, egaleceman, trapasu kune la vojparton kiu kondukas al ĝi. Nia kredo je Dio ne estas ĝena: ĝi havas neniun influon sur nia koncepto de tiu ĉi socio (la sama kiel la via), nek sur la politiko, kiun ni aplikas por aliri al ĝi. Ni disigos *poste*, kiam la celo estos atingita — kaj tiam ni, kristanoj, reasertos la gravecon de la fido je Jesuo-Kristo...

Mi nur iomete karikaturas. Dum, evidente, tiu tipo de diskuto estas neimagebla inter kristanoj kaj anarkiistoj, ĉar, unuflanke, oni faras el la detruo de la religio decidan etapon de la revolucio, tiu sen kiu neniu revolucio havas sencon kaj ĉar, aliaflanke, oni ne imagas socion sen antaŭaranĝita kaj rigore zorgita ordo.

Nu, kiel fari? Sendube, kun la nova tendenco de la ateista kristanismo⁵, al afero estas pli facila. Se la kristanoj decidis mortigi Dion, la duono de la vojo estas trapasita. La anarkiistoj havas nenion por aldoni kaj estus vere kontentaj. La bona profeto Jesuo, pacista kaj defendisto de la malriĉuloj neniam ĝenis ilin, eĉ kontraŭe.

Reciproke, kiam la kristanoj ne nur forlasas la doktrinon de la originala peko, de la radikala malbono kiu estas en la homo, sed, ankoraŭ pli, konstruas tutan teologion (se eblas paroli tiel) por demonstri ke la nura celo de «Dio» (tiel nomita, sed ri ne ekzistas) de la Biblio estas la Regno de la Homo, la realigo, la plenumo, la florado, de tio, kio estas en la homo, de riaj eblecoj, kaj ke estas tio, kio, pro «kulturaj» eraroj, oni nomas la Regnon de Dio, do ni povas diri ke la vojo estas de ambaǔ flankoj trapasita. La anarkiistoj povas akcepti la kristanismon, kaj la kristanoj senprobleme partopreni al la anarkio.

Baroj kaj malkonfidoj

Strange, la junto ne realiĝas, kaj estas tento nek de unu flanko nek de la alia, kaj, hodiaŭ, se esti socialisto (aŭ eĉ marksisto) kaj kristano estas bone vivata, neniu havas la ideon esti samtempe kristano kaj anarkiisto. Mi pensas, ke tio sin klarigas unue per plia eta baro, kiu ankoraŭ restas, malgraŭ ĉio: la Eklezio.

Dum la ekzisto de la Eklezio ne damaĝas la bonan interrilaton inter kristanismo kaj socialismo, (de institucio al institucio, oni ĉiam finfine akordiĝas; inter la Eklezio kaj la Partio ludas la aparatan solidarecon...), ĝi estas nuliga baro al la alianco inter kristanoj kaj anarkiistoj. Veras, ke la kristanoj ŝajnas pretaj al tiu eta ofero — kaj ni scias ke grava parto el ili faras ĉion, kion ĝi povas por detrui la Eklezion, tiun verukon kiu elkreskis sur la originala kristanismo kaj kiu plene misfigurigis ĝin. Sed tio ne sufiĉas por trankviligi kaj konvinki la anarkiistojn. Necesas efektive multe da tempo antaŭ ol tia orientiĝo povus profunde penetri la publikan opinion.

Sed ĉefe estas por la kristanoj alia obstaklo, ege pli konsiderenda, de politika naturo. Ĉiuj kristanoj kiuj pretas al tiuj teologiaj renversoj pri kiuj ni ĵus parolis estas politike maldekstraj, kaj eĉ ekstremmaldekstraj. Nu, oni bone scias tion, kio estas anarkiismo. Antaŭ 20 jaroj, bona sociologiisto, [Stuart R.] Schram, kiu verkis panoramon de la politikaj tendencoj ene de la franca protestantismo, kaj kiu perfekte sciis, ke mi estas anarkiisto, klasifikigis min *pro tio* dekstre, kaj apud la monarkistoj*. Por la «bona» maldekstro, tiu de la marksismo, la anarkiistoj estas falsaj fratoj, revuloj, nesciencistoj.

Marx vere kondamnis Proudhon kaj Bakunin. Tiam, kiam la libereco restas por la anarkiistoj la centra imperativo, ili estas dekstremaj (la libereco estante dekstra valoro⁶ depost 1945). Verŝajne la anarkiismo denove gajnis iom da honoro en 1968, sed por fali en la maldekstremismo⁷, kaj pro tio estas tamen kondamnita de la serioza maldekstro, kiu iras ĝis la trotskismo (komprenita) sed ne pli fore: la signo de la seriozeco estas la organizado. Estas kohera taktiko, kiu necesigas stabon. Estas efikeco. Kiel la (maldekstremaj) kristanoj povus neakcepti tiujn kriteriojn? Dum la anarkiistoj... Ne, la malordo ne konvenas al la kristanoj. Kaj kiel distingi la anarkion de la malordo? Rigardi la anarkiistojn estas sufiĉa pruvo ke ili estas nedistingeblaj. Tiel elĵetita tiom de la maldekstremaj kristanoj kiom de tradiciaj kristanoj, anarkiismo kaj kristanismo restas sen rilatoj.

La alia tristiga afero estas, ke, kun la forlaso de la patra Dio aǔ de la persona Dio, kun la reduktigo de Jesuo-Kristo al la historia kondiĉo de la Homo, kun la elvolvado de la potenco de la Homo, kaj, kun la detruo de la Eklezio, nenio restas de la kristanismo. Mi ne volas nek povas tie komenci teologian debaton, sed oni ne vidu en miaj diroj ian «tradiciismon». Mi simple volus en tiuj paĝoj skizi alian modon de alproksimigo inter kristanismo kaj anarkiismo, kie mi kredas nenion forlasi de la biblia mesaĝo. Ĉar ŝajnas al mi, inverse, ke la biblia penso kondukas rekte al la anarkiismo kaj ke tiu ĉi estas la nura «kontraŭ-politika politiko» kiu povus akordiĝi kun la kristana penso.

Daŭrigo

----

Noto de la aŭtoro

----

Notoj de la tradukisto:

1. Per «fremdiga» mi provas traduki la francan *aliénant*, kiu rilatas al la Marx-isma germanlingva koncepto de *Entfremdung*.

2. Jean Calvin (1509-1564) estas, kun Martin Luther, unu el la plej gravaj reformistoj el la 16-a jarcento, kiuj naksis la protestantismon. Li estas aparte ŝatata de Ellul; sed sur tiu temo, Ellul malsamopinias kun li.

3. Marx dividas socialismon en du partoj:

Por Ellul, ambaŭ socialismoj povas sufiĉe facile alianciĝi kun kristanismo, sed la unua pli facile.

4.

Tiu kiu kredis al la ĉielo
Kaj tiu kiu ne kredis al ĝi

Estas la du unuaj versoj de fama poemo «La rose et le réséda» (*La rozo kaj la rezedo*) de Louis Aragon, franca komunista poeto kiu priskribas la aliancon inter kristanoj kaj komunistoj kontraŭ la nazia okupado de Francio dum la dua mondmilito.

5. Ellul tie parolas pri la t.n. «teologiistoj de la morto de Dio», kiuj, post teologiisto kiel Gabriel Vahanian (sed miaopinie malbone legante lin), en la jaroj 60-70, provis verki ateistajn kristanajn teologiojn. Kelkaj vere pensas ke Dio ne ekzistas (Paul van Buren, William Hamilton) aŭ vere mortis (Thomas J.J. Altizer), sed la plejmulto pensas ke la moderna koncepto de Dio mortis, ne Dio mem. Oni bone komprenas, ke Ellul pensas ke ili ne estas «vere» kristanoj, do la artikolo ne plu parolos pri ili, sed pli pri tradiciaj kristanoj.

6. Almenaǔ en Francio.

7. Per «maldekstremismo» mi provas traduki la francan *gauchisme* (aŭ la rusa *левизна́*, kiun Lenin uzis en sia fama libro *«Maldekstrema» komunismo: infaneca malsano*), kiu estas insulto uzita de komunistoj por paroli pri ĉio, kio estas pli maldekstrema ol ĝi.

-----

Aŭtoro: Jacques Ellul (1912-1994)

Tradukisto: Adou (CC BY-SA 4.0)

3x37zj4e@anonaddy.me

Temoj: Politiko kaj Religio

Aliaj artikoloj pri Politiko

Aliaj artikoloj pri Religio

Dato: 2022/03/03

Reiru al la hejmpaĝo de tiu gemlogo