💾 Archived View for senkals.one › ~autunido › %C5%9Dan%C4%9Detoj.gmi captured on 2022-03-01 at 15:27:29. Gemini links have been rewritten to link to archived content

View Raw

More Information

-=-=-=-=-=-=-

Etaj ŝanĝoj

Tiu ĉi estos nur malgranda sciigo.

Post legi pri iom malklara situacio pri IRI en gemini, mi ŝanĝis la adreson de mia geminejo de `/aŭtunido' al pli norma `/~autunido'.

Se, kontraŭ miaj atendoj, iu fakte legas ĝin, bonvolu ŝanĝi vian legosignon.

Ankaŭ, malpli videble, influite de aktuala konversacio pri sekurecaj problemoj kun kelkaj serviloj, mi aldonis `.well-known/security.txt' al mia retejo.

El aliaj novaĵoj: la semajno finiĝas, printempo proksimiĝas, sunas pli ofte. Vivo bonas!

Ligiloj (angle):

Pri internaciaj adresoj en gemini

Pri security.txt

reen al Aŭtunejo