💾 Archived View for tilde.team › ~benk › f5402b67.gmi captured on 2021-12-03 at 14:04:38. Gemini links have been rewritten to link to archived content
-=-=-=-=-=-=-
Authors: Ben K. <benk@tilde.team>
Date: 2021-01-12
gemini://gemlog.blue/users/lapingvino/1610165461.gmi
Pri la ideo havi Esperanto-servilon en Gemini, mi forte subtenas. Mi ofte ne skribas esperante ĉi tie pro tio ke malmulte da homoj legus ĝin, kaj ĝenerale ni funkcias en angla spaco, do eble miksi la lingvojn malmulte utilus.
Tamen, se estus unu servilo por nur Esperanto, mi povus pli libere legi kaj skribi rilate al tiu lingvo-komunumo. (Kaj ne ĝenu aliajn gemulojn!) Aldone, tiu povus esti kaŭzo por venonta kreskado de e-uzantoj kaj e-uzado en Gemini.