💾 Archived View for kwiecien.us › aet › e_agado › agado.gmi captured on 2021-12-03 at 14:04:38. Gemini links have been rewritten to link to archived content
-=-=-=-=-=-=-
Firdaŭs Ŝukurov
Pri Esperanto unuafoje mi aŭdis de mia instruisto neesperantista en mezlernejo en 1964. Interesiĝante pri la lingvo, mi ekserĉis lernilon. Post du jaroj kiam mi studentiĝis ĉe la matematika fako de la Taĝikia ŝtata universitato, mi fine trovis malnovan lernolibron de A.Saĥarov en la arkivo de la Nacia Biblioteko. Ĝia titolo estis "La tuta Esperanto" (por rusoj, Moskvo, 1928). Mi komencis lerni la lingvon, persvadante miajn amikojn fari la samon. Ni lernis aŭtodidakte. Post iom da tempo ni ĉiuj lasis la lernadon pro streĉa ekzamenperiodo. Unu jaron poste mi restis sola, foje revenante al la lernado. Malsukcesis miaj klopodoj trovi iun parolanton de Esperanto.
Post pluraj jaroj en 1979 mi vojaĝis al Moskvo kaj tie telefonis al la Instituto pri Lingvoesploroj de la Akademio de Sciencoj. Feliĉe mi trafis s-ron Magomet Isajev, tiaman prezidanton de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj. S-ro Isajev invitis min al la Klubo de moskvaj esperantistoj. Tie mi konatiĝis kun tre estimindaj personoj, inter kiuj Samodaj V., Tokarev B.V., Jakovlev A., Anatolo kaj Irina Gonĉarovoj.
Reveninte hejmen, mi daurigis mian dilegentan lernadon de Esperanto kaj sentis min tre feliĉa, ke mi sukcesis trovi vivantajn parolantojn de ĉi mirinda lingvo. Post kelkaj monatoj mi komencis instrui la lingvon en rondeto ĉe la Akademio de Sciencoj. Mi multe prelegis en mez- kaj altlernejoj, verkis artikolojn por nia gazetaro en taĝika, uzbeka kaj rusa lingvoj. Foje mi elsendis informojn pri Esperanto en radiaj kaj televidaj programeroj.Reveninte hejmen, mi daurigis mian dilegentan lernadon de Esperanto kaj sentis min tre feliĉa, ke mi sukcesis trovi vivantajn parolantojn de ĉi mirinda lingvo. Post kelkaj monatoj mi komencis instrui la lingvon en rondeto ĉe la Akademio de Sciencoj. Mi multe prelegis en mez- kaj altlernejoj, verkis artikolojn por nia gazetaro en taĝika, uzbeka kaj rusa lingvoj. Foje mi elsendis informojn pri Esperanto en radiaj kaj televidaj programeroj.
En 1981 reprezentantojn de nia rondeto la unuan fojon partoprenis en renkontiĝoj de esperantistoj en najbara respubliko: printempe okazis renkontiĝo tutuzbekia (UzER) en mondkonata Samarkando kaj somere - apud Taŝkento okazis la tutsovetia Orienta tendaro. Tiuj ĉi eventoj spertigis min multe. Mi konatiĝis kun aktivaj esperantistoj: Kolker B.G., Perevertajlo E.S., Smetanina S.V., Ŝakirov K., Mutalov Ŝ. kaj multe da aliaj.
Post la tendaro mi aperigis grandan artikolon pri miaj impresoj en junulara tagĵurnalo. Samtempe mi anoncis pri la kurso por komencantoj. Aŭtune en 1981, post dumonata kurso ni fondis la unuan Klubon de esperantistoj en nia respubliko. Mi estis elektita prezidanto, s-ro Petrov E.V.- vicprezidanto kaj s-rino Akseitova Ĝ. - sekritario de la Klubo. Aktivuloj informis pri la lingvo en siaj altlernejoj kaj laborlokoj. Ni establis bonajn kontaktojn kun E-kluboj en Samarkando kaj Taŝkento kaj kun ties prezidantoj s-roj Ionesov A. kaj Perevertajlo E.S., kiuj estis ofte invititaj veni al Duŝanbe por ekzameni novbakitajn esperantistojn.
En 1982 mi invitis s-ron Gonĉarov A. el Moskvo por instrui ekspresmetode al granda grupo da lernantoj (pli ol 120 personoj). La unuan fojon ni okazigis ĉi-specan kurson. Ĉiuvespere dum dek tagoj ni instruis dum tri horoj en granda konferencejo de la Akademio de Sciencoj. La kurso estis neimageble sukcesa. La direktoro de la Palaco de kulturo persone enmanigis al sukcesintoj atestojn pri esperantistiĝo. La kurso finiĝis per gaja vespero kun ŝercoj kaj kantoj. Similan kurson ni organizis ĉiu aŭtune. Estis invititaj ankaŭ aliaj spertaj instruistoj. Inter ili estis fama poeto kaj kantisto esperantista, d-ro pri interlingvistiko, s-ino Lukjanec D.G., instruisto pri lingvoj, s-ro Perevertajlo E.S. Ĉiuj uzis rektan metodon. Krom tiaspecaj kursoj ni organizis multfoje 30-horan (dum du monatoj) kursojn en mez- kaj altlernejoj. Ilin gvidis ges-roj Karpunina E., Kiseljov V.I. kaj Ŝukurov F.
En tiu tempo ni ĉiam sentis mankon de lernolibroj kaj vortaroj. Tio instigis nin eldoni en 1983 lernolibron de Kolker B.G. je 1000 ekzempleroj. Pli ol duono de la eldonkvanto estis dissendita al Kluboj en diversaj urboj de Sovetio, ĉar ĉie oni bezonis lernilojn. En 1983 nia Klubo plensukcese organizis la Unuan Mezazian Esperanto-Renkontiĝon en Duŝanbe. Venis gastoj el najbaraj respublikoj: Uzbekio, Kirgizio, Turkmenio. La renkontiĝon ĉeestis pli ol 50 esperantistoj. La ĉeestintoj alvokis al uzado de la lingvo en diversaj tavoloj kaj terenoj de socia kunvivado kaj komunikado.
En tiu tempo mankis por esperantistoj de Sovetio la Rusa-Esperanta Vortaro de prof. Bokarev E.A. En 1985 ni eldonis ĝin je 1000 ekzempleroj ĉe la speciala scienca eldonejo "Doniŝ" ("Scio"). Samtempe ni okupiĝis pri preparado de Mezazia esperantista tendaro (dusemajna kongreso). Ĝi estis dediĉita al 40-jariĝo de la Granda Venko kontraŭ germana faŝismo kaj al 12-a Tutmonda Festivalo de Junularo kaj studentoj en Moskvo.
La tendaro okazis en montaro apud Duŝanbe de la 12 ĝis la 25-a de julio 1985. Ĝin partoprenis 130 personoj el 40 urboj de 10 respublikoj (Estonio, Latvio, Litovio, Kartvelio, Kirgizio, Rusio, Taĝikio, Turkmenio, Ukranio, Uzbekio). En la programo estis: kursoj por komencantoj kaj progresantoj, kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio, somera universitato, seminario pri praktika uzado de la lingvo en la mondpaca movado, kulturo, scienco kaj turismo, interŝanĝo de spertoj de kluba laboro, konatiĝo kun la historio, kulturo, kutimoj kaj moroj de la popoloj de Taĝikio.
La tendaron partoprenis konataj esperantistoj: Tokarev B.V. (Moskvo), Smetanina S.V. (Ivanovo), Perevertajlo E.S. (Taŝkento), Jakovlev V. (Barnaulo), Korĵenevskaja N. (Ufa), Kokolija G. (Suhumi), Basov G. (Tomsko), Zaznobina E. (Krasnojarsko). Multe helpis aktivuloj de Duŝanbea Klubo "Montara Torento". Nia kantisto s-ro Rahmatov M. dum kulturaj programeroj kantis taĝikajn kantojn en Esperanto. La tendaro donis al ni grandan sperton, bonege paroligis komencantojn kaj stimulis nin por daŭra laboro. Loĝantoj de la urbo povis spekti la lastan koncerton en la Palaco de kulturo , prezentitan de premiitoj kaj gajnintoj de la tendaraj konkursoj. Oni aperigis artikolojn en tagĵurnaloj. Ges-roj Rahmatov M., Ŝmidt N., Kiseljov V.I., Stoljarskij A.K. kaj Ŝukurov F.F. aperis en la programeroj ĉe la lokaj radio kaj telivido.
En septembro samjare okazis la Kluba jarkunveno. La ĉeestintoj auskultis raporton de la estraro. Denove s-ro ŝukurov F.F. estis elektita kiel prezidanto por kvin jaroj. S-roj Rahmatov M. kaj Kiseljov V.I. fariĝis vicprezidantoj, s-ino ŝmidt N. - sekretario. Akademianoj, d-roj Baratov R.B. (geologio) kaj Usmanov Z.D. (matamatiko, aplikado de matematiko en aliaj sciencoj) fariĝis honoraj membroj de la Klubo. En 1986 la turisma fako de la Klubo sukcese lanĉis ĉiujaran someran turisman pacmarŝon tra altaj montaroj inter tuta juna 70-jara Duŝanbe kaj antikva 2500-jara Samarkando. La marŝo allogis emulojn el la tuta Sovetio.
En 1987 ni sukcesis aperigi sciencan artikolaron dediĉitan al 100-jariĝo de Esperanto. Temas pri la 6-a volumo de "Geologio internacia", eldonita de la scienca eldonejo "Doniŝ" ("Scio"). Ĉefredaktoris ĝin du famaj sciencistoj: akademiano Baratov R.B. (Taĝikio) kaj prof.Kafka J. (ĉehio). La eldonon preparis niaj klubanoj s-roj Kiseljov V.I. kaj Ŝukurov F. La artikolaro estis prezentita dum kunsido de sciencistoj dum la 72-a UK en Varsovio. La ĉeestintoj estis mirigitaj de la enhavo kaj aspekto de la libro.
La estraro de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE) petis nin reeldoni la "Rusan-Esperantan Vortaron" de prof. Bokarev E.A. Ni sukcesis persvadi ĉefredaktoron de eldonejo "Taĝika Enciklopedio" fari tiun laboron. En 1989 la vortaro aperis en 50 000 ekzempleroj, el kio la eldonejo multe profitis.
Nia amiko el Moskvo, granda poeto kaj tradukisto s-ro Tokarev B.V. informis min, ke li multe laboras por traduki poezion de la fondinto de taĝika kaj persa literaturo Abu Abdullo Rudaki kaj bezonas kunlaboron por fini la tradukadon. S-roj Tokarev B.V. kaj mi jam somere de 1991 preparis manuskripton de la poezio de Rudaki en Esperanto. En la sama jaro la eldonejo "Taĝika Enciklopedio" publikigis modestan versaron. La poezio de Rudaki estas miraklo kaj ĝia arta valoro estas tia, ke oni parolas pri geniulo de tutmonda signifo. Ni multfoje ofertis la libreton inter esperantistoj, sed niaj samideanoj en aliaj landoj ne tre ŝatas aŭ tre ne ŝatas poezion. Parto de la eldonkvanto estis donace dissendita tra la mondo.
Rezulte de nia konstanta laboro ankaŭ en aliaj urboj de la lando plejparte en mezlernejoj fondiĝis E-rondoj. La plej fama rondo "Verda Stelo" aperis en 1987 en urbeto Gisaro en la speciala lernejo por blinduloj. Fondis ĝin aktivulo de nia Klubo s-ino Kasymova N.R., instruistino pri la germana lingvo. La lernantoj pli facile lernas Esperanton ol la germanan pro kio ŝi estas tre kontenta. Ĉiujare ni aranĝis dufoje renkontiĝojn de torentanoj kun verdstelanoj: printempe kaj dum la zamenhofa tago. Danke al Esperanto la infanoj multe vojaĝis tra Sovetio.
En 1994 s-ino Kasymova N.R. partoprenis internacian renkontiĝon en Kislovodsko (Rusio). En 1995 ŝi partoprenis du kongresojn: en Tuusula (por blindaj esperasntistoj) kaj en Tampereo. Post la UK ŝi partoprenis la 29-an Konferencon de ILEI.
Ankaŭ aliaj aktivuloj multfoje partoprenis renkontiĝojn, konferencojn, tendarojn kaj kongresojn de UEA kaj SAT. S-ro Kiseljov V.I. estas ano de Akademio Comenius, s-ro Ŝukurov F.F. estas adjunkto pri natursciencoj de Akademio Internacia en San-Marino. Dum la ekzistperiodo nian Klubon vizitis samideanoj el Bulgario, Rumanio,ĉehio, Slovakio, Pollando, Germanio, Usono kaj multaj urboj de Sovetio.
La jaroj 1992-1994 estis por ni ege severaj, ĉar okazis civitana milito en nia lando. Vandalismo en la Palaco de Kulturo pereigis niajn dokumentaron, kasedojn kaj Kluban bibliotekon. Kvankam pluraj aktivuloj de nia movado forlasis nian landon, belan Taĝikion, tamen ni esperas, ke baldaŭ ni refreŝigos niajn fortojn kaj pli aktive daŭrigos nian agadon.
Dum la lastaj 5 jaroj nur ni pli aktive okupiĝas pri Esperanto kaj movado: instruas en malgrandaj grupoj, verkas artikolojn, frazlibron kaj vortarojn. La alia sperta esperantisto Kiseljov V.I. malsaniĝ is kaj tute ne vizitadas Klubon. Ĉar ne eblas trovi profeton en la propra lando, mi de tempo al tempo invitas gastinstruistojn. En la komenco de 2000 mi faris anoncon en "Esperanto", ke ni bezonas E-instruiston por 40 tagoj. Loĝado kaj manĝado estas senpaga. Novembre 2000 al Duŝanbe venis s-ro prof. Petro de Smedt el Belgio. Mi organizis por li tri grupojn (po 20 personoj). Li instruis angle, germane kaj, helpe de mi, Esperante. Kvankam s-ro de Smedt instruis tre entuziasme, la rezulto estis kontentiga. En la fino de la kursoj en la grupoj restis po 4-5 lernantoj.
En 2005j post longa penado estis fondita Asocio de esperantistoj de Taĝikio. La Statuto de la Asocio estis registrita ĉe Ministerio pri justico la 26-an de majo 2005. Por pripagi la tutan proceson, ni ricevis iom da mono de UEA. Pli ol 30 homoj fariĝis anoj de la Asocio. La ĉefa tasko de la Asocio estas propagandi kaj instrui internacian lingvon Esperanto. La 10-an de aŭgusto 2007 en la UKo en Jokogamo (Japanio) Asocio de esperantistoj de Taĝikio fariĝis ano de Universala Esperanto-Asocio. Dum la kunveno de la reprezentantoj de la aziaj E-Asocioj, nia reprezentanto, vicprezidanto de la AET, Saidnabi Saidilhomzoda informis la ĉeestintojn pri la atingoj, sukcesoj kaj problemoj de nia movado. En 2005 Saidnabi estis invitita instrui Esperanton en Kabula Universitato (Afganio). La kurson por komencantoj partoprenis pli ol 40 homoj en kelkaj grupoj. Post la kurso estis tie fondita Rondeto de E-ŝatantoj. Espereble, la Rondeto nun bone funkcias.
Duŝanbean E-Klubon kelkfoje vizitis fama esperantistino, kunlaboranto de BBC, ĵurnalistino el Londono Dina Newman. Ŝi ankaŭ partoprenis nian pacmarŝon laŭ itinero Duŝanbe-Samarkando en 1987. Dum la lasta sia vizito en 2006, ŝi helpis al la AET per monrimedoj, ke ni aĉetu la bezonatajn aĵojn. Ni kore dankas al ŝi pro tio.
En 2006 venis al la ĉefurbo de Taĝikio reprezentanto de japana firmao s-ro Kimio Jamaguĉi. Tiam mi konatiĝis kun li. Plenuminte sian laboron, li forveturis al Japanio kaj komence de 2007 denove venis al nia lando. En la E-Klubejo de Duŝanbe estis organizita gaja kunveno por renkonti karan gaston. S-ro Jamaguĉi multe kaj interese rakontis pri la movado en Japanio. La anoj de AET informis lin pri la movado en nia lando, pri la problemoj, kiujn oni havas dum informado, propagando kaj instruado de internacia lingvo.
Dum sia restado en Duŝanbe s-ro Jamaguĉi partoprenis niajn kunvenojn ĉiusemajne. Li gvidis kurseton pri E-stenografio, kiu vekis grandan intereson ĉe niaj anoj. Li arde partoprenis en kantado de japanaj kaj taĝikaj kantoj en Esperanto. Nia amiko Kimio Jamaguĉi donacis al ni kelkajn bezonatajn aĵojn por ĉiutaga laboro. Krome li donacis iom da mono por eldoni la unuan lernolibron, frazaron kaj vortarojn (esperantan-taĝikan-rusan kaj taĝikan-esperantan-rusan), kompilitan de s-ro Ŝukurov Firdaŭs. Ni kore dankas al s-ro Jamaguĉi.
Kun samideanoj el najbara Uzbekio ni planas aperigi kvarlingvan frazlibron (Esperante, ruse, taĝike, uzbeke).
Ŝukurov Firdaŭs
Glavpoĉtamt, a.k. 135
TJ-734000 Duŝanbe
Taĝikio
tel.: +992/37/2215161
faks.: +992/37/2216357
retadresoj: aet2005@yandex.ru, komintel@yandex.ru,
www.esperantotj.narod.ru