So, I’m on the road with my classmates. Yesterday I felt sick, today I’m feeling a little better. Mi certigis la kunularon, ke mi ne estas malsana tamen mi ne estas certa mem pri tio. Vere, mi lacis hieraŭ kaj lacas hodiaŭ, tion mi scias.
Mi agaciĝis hodiaŭ. La vojaĝeto estis bona sed mi ne povas forigi senton de agaceco. Mi opinias ke la agaceco iras el neplenumataj deziroj, t.e. mi ne volas pasigi tempon ĉi-tie kun ĉi uloj (sed ili ne estas malbonuloj), anstataŭe kun mia familio aŭ amikoj. Mi estas tedita kaj frustrata kun ĉi lando, kaj mi volas reiri hejmen baldaŭ. Ja mi reiros baldaŭ, kaj mi antaŭvidas, ke mi rememoros ĉi-tempon ame, tamen nun mi malŝatas ĉi-tion. Kaj la lingva baro, ĝi ne helpas min. Kion pensis la p-roj kiam ili konstruis ĉi programon? "Jes ja, ĉiuj de la studentoj scios nian lingvon bone"?
Ĉefe malfacila estas la lingva baro. Mi nur povas stari idiote dum diskutadoj, kaj mi ne lernos la lingvon sufiĉe rapide por ke ĝi gravus.
Tagmanĝo ankaŭ hodiaŭ estis malbonege, la kunularo ne povas bone kuiri (suprizante!). Almenaŭ ĉi loĝejo havas pli rapidan interretkonekon ol mia apartamento.
Malfrue, ni kantos ĉe koncerto de Kristnaskaj kantoj. Mi iom antaŭĝojas pri ĝi, tamen mi vere volus dormi en spaco mia.
Dankon multe al vi por legi miajn plendojn.
📧 Email me!
caustic.talus.0q (at) icloud.com
OR